Distrikto (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de distriktoj en Pollando

Distrikto (pole powiat, en Esperanto iam poviato) estas administra divido en Pollando.

En la jaro 2005 estis 379 distriktoj, inkluzive de 65 urboj kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo), neformale nomataj powiat grodzki (urba distrikto kaj landa distrikto estis en la Dua Pola Respubliko). Precipe temas pri urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj.

Distrikto estas parto de provinco kaj konsistas el pluraj komunumoj (pole gmina).

En distrikto la leĝdonan povon estas parlamenteto de distrikto (sejmik powiatowy), kaj la plenuman povon estas estraro de distrikto kun distrikta starosto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]