Jugoslavio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg
Disfalo de Jugoslavio:
     Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (1945-1992)      Federacia Respubliko Jugoslavio (1992-2003)
Serbio kaj Montenegro (2003-2006)
Serbio (2006-)
     Slovenio (1991-)      Kroatio (1991-)      Eksa jugoslava respubliko Makedonio (1991-)      Bosnio kaj Hercegovino (1992-)      Dividlinio inter la etnoj (IEBL):
Federacio Bosnio kaj Hercegovino
Serba Respubliko (1995-)
     Kosovo (sub kontrolo de la UNMIK; 1999-)      Montenegro (2006-)

Jugoslavio, aŭ Jugoslavujo, estis lando en sud-orienta Eŭropo, kiu ekzistis, en iom malsamaj formoj, de 1918 ĝis 2003. Ĝi konsistis el ses respublikoj:

Post la sendependiĝo de kvar el tiuj respublikoj, la du restantaj respublikoj, Serbio kaj Montenegro kune formis la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio, kelkfoje nomata "Rest-Jugoslavio". Ekde 2003 tiu federaciaĵo nomis sin Serbio kaj Montenegro. En 2006, post referendumo Montenegro deklaris sin sendependa, kio rezultis en du memstaraj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro, kaj finis la historion de la sud-slava federacio nomata "Jugoslavio".

La historio de Jugoslavio estas iomete priskribita sub Serbio kaj Montenegro.

[redakti] Historia skizeto

  • 1990 Komenco de la disfalo. Pluraj parto-respublikoj anoncas sian malkontenton pri la federacio kaj minacas sendependiĝi. En 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaras sian sendependecon, en la sekva tempo ankaŭ Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. Slovenio sukcesas rapide kaj preskaŭ senbatale fariĝi memstara ŝtato; kontraste, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio atingas sendependecon post pluraj jaroj da akra militado. Kosovo, aŭtonoma provinco ne atingis sendependecon ĝis nun; ĝi estas ankoraŭ parto de Serbio, kaj ĝia statuso estas internacie diskutata.
  • 1992 La restantaj 2 respublikoj Serbio kaj Montenegro formas kune la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio (do sen "Socialisma").


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Jugoslavio" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.




[redakti] El la historio de la regiona Esperanto-movado