Vojvodino

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Serbio kun la regiono Vojvodino rozkolore norde
Mapo de Serbio kun la regiono Vojvodino rozkolore norde

Vojvodino estas aŭtonoma regiono en la nordo de Serbio. Ĝi ampleksas 21506 km² kaj havas limojn kun Hungario (norde), kun Kroatio (okcidente), kun Rumanio (oriente) kaj kun Bosnio kaj Hercegovio en sudokcidento. La tereno de la regiono estas grandparte ebena. Vojvodinon trairas la riveroj Danubo, Tiso kaj Sava.
La ĉefurbo de Vojvodino estas Novi Sad.

La etna konsisto el tiu regiono estas komplika kaj riĉega. Estas 6 oficialaj lingvoj kaj ĝis 26 etnaj grupoj, el kiuj la hungaroj kun ĉirkaŭ 14 % estas la plej granda minoritato.