Rumana lingvo
| rumana | ||
| română | ||
| Parolata en | Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj | |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 24.000.000 | |
| Skribo | latina, kun kelkaj specialaj literoj | |
| Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro
|
||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Rumanio, Moldavio, Vojvodino (Serbio) | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | ro | |
| ISO 639-2 | rum, ron | |
| SIL | RUM | |
| Vikipedio | ||
| Specimeno |
|---|
| La Patro Nia
Tatăl nostru Care eşti în ceruri, |
La Rumana lingvo (aŭtoktone limba română /'limba ro'mɨnə/) estas latinida lingvo en orienta eŭropo, parolata de preskaŭ 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.
Rumana parolantoj estas disĵetaj trans multaj aliaj landoj, nome Italujo, Hispanujo, Rusujo, Ukrainujo, Israelo, Portugalujo, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Francujo kaj Germanujo.
Specialaj literoj [redakti]
Ekde 1860 la rumana lingvo estas skribata per latina alfabeto. Ankaŭ en Moldavio ĝi estas oficiala, sed oni uzas ankaŭ la cirilan alfabeton.
| Litero | Prononco |
|---|---|
| a | /a/ |
| ă | /ə/ |
| â, î | /ɨ/ |
| b | /b/ |
| c | /k/ antaŭ a, o kaj u |
| /ʧ/ antaŭ i kaj e | |
| ch | /k/ antaŭ i kaj e |
| d | /d/ |
| e | /e/ |
| f | /f/ |
| g | /g/ antaŭ a, o kaj u |
| /ʤ/ antaŭ i kaj e | |
| gh | /g/ antaŭ i kaj e |
| h | /h/ |
| i | /i/ |
| j | /ʒ/ |
| k | /k/ |
| l | /l/ |
| m | /m/ |
| n | /n/ |
| o | /o/ |
| p | /p/ |
| r | /r/ |
| s | /s/ |
| ș | /ʃ/ |
| t | /t/ |
| ț | /ʦ/ |
| u | /u/ |
| v | /v/ |
| x | /ks/ |
| z | /z/ |
La subsigno en la rumanaj literoj ț kaj ș aspektas propre komo, ne cedilo kiel en la turka ţ kaj ş aŭ la franca ç. Dum la tempo, kiam plenaj signaroj de Unikodo ne estis vaste uzeblaj en komputiloj, kaj ofte ankoraŭ nun, oni uzas anstataŭe la literojn ţ kaj ş.
Gramatiko [redakti]
Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Ĝia konjugacio similas al la latina kaj itala. Krome ĝi retenis la kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo kaj eĉ havas vokativon. La substantivoj tamen havas identajn formojn por nominativo kaj akuzativo (ne-fleksia kazo) kaj por genitivo kaj dativo (fleksia kazo).
Eksteraj ligiloj [redakti]
Vortareto Esperanto-Rumana
http://www.easyromanian.com, kurso pri la rumana
http://dexonline.ro, vortaro kun klarigoj
http://www.webdex.ro, vortaro kun klarigoj web 2.0
http://ro.wikipedia.org, la rumana Vikipedio
http://mo.wikipedia.org, la moldova Vikipedio (ne plu flegata)