Vokativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vokativo, aŭ vokkazo, estas unu el deklinaciaj kazoj, uzata por indiki kaj atentigi la personon, al kiu parolo estas adresata.

Supozeble vokativo estas parto de la hind-eŭropa deklinacia sistemo; ĝi estis en sanskrito, latina lingvo kaj la klasika greka. Inter la modernaj lingvoj, kie uzatas vokativo, eblas nomi kelkajn slavajn (pola, ĉeĥa, serba, ukraina) kaj keltajn (irlanda kaj skota).

Io simila al vokativo povas ekzisti ankaŭ en aliaj lingvoj, ekzemple:

  • en tjurka lingvaro se persona nomo estas uzata en voka funkcio, ĝi ricevas akcenton al la unua silabo (kontraste al la pli natura — al la lasta);
  • en la oseta lingvo (irana lingvaro) ekzistas vokaj formoj je -aj por limigita kvanto de vortoj: "virino, edzino" — uŝaj "hej, virino!"; ĉizg/ĉizgaj "knabino/hej, knabino" ktp.
  • en la moderna parolata rusa ekzistas formoj kun forĵetita finaĵo -a: Saŝ, vkljuĉi svet! (Saŝa, ŝaltu la lumon!); Len, ty gde? (Lena, kie vi estas?) ktp.

En multaj lingvoj la signifo de vokativo estas transdonata sintakse aŭ per eksklamacioj kiel Esperantaj ho/hej: "Ho Dio mia, kion mi faru?", "Hej Petruĉjo, kial vi ne manĝas?" ks.