Kosovo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Respubliko Kosovo
Republika e Kosovës

Република Косово / Republika Kosovo

La flago de Kosovo La blazono de Kosovo


Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Priŝtino
Ĉefa(j) lingvo(j) Albana, Serba
Areo
 % de akvo
10.887 km²
0%
Loĝantaro 2.200.000
Loĝdenso 220/km²
Horzono UTC1 (somere +2)


Telefona kodo +381
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Fatmir Sejdiu
Ĉefministro Hashim Thaçi
Sendependiĝo deklarita 17-a de februaro 2008
Ekonomio
Valuto Eŭro



Kosovo estas lando de Balkanio, en la sudo de Eŭropo. Ĝis ĝia anonco de sendependeco je la 17-an de februaro 2008, ĝi estis laŭlege aŭtonoma regiono de Serbio (kaj fakte kontrolata de UNO). Ĝia memstareco estas jam akceptita de Usono kaj la plejparto de la Eŭropa Unio, sed ankoraŭ ne de Serbio, RusioĈinio (kies permeso estas necesa por eniri UNO).

La plejparto de ĝia popolo estas etnaj albanoj (plejparte islamanoj). La procento de etnaj serboj estas malpli ol dek procentoj (plejparte ortodoksaj kristanoj).

Enhavo

[redaktu] Geografio

Geografio de Kosovo
Geografio de Kosovo

Kosovo enhavas areon de 10.887 km²; ĝi havis loĝantaron de preskaŭ 2 milionoj antaŭ la krizo de 1999. Kosovo havas formon de vertikala rombo kaj limas kun Montenegro nordokcidente, kun Serbio norde kaj oriente, kun la Respubliko Makedonio sude, kaj kun Albanio sudokcidente. Ŝablono:Information

La plej grandaj urboj estas Priŝtino, la ĉefurbo, kun ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj, kaj Prizren sudokcidente kun 120.000 loĝantoj. Aliaj kvin urboj havas pli ol 50.000 loĝantojn.

Regionoj: Metohija, nomata Rrafshi i Dukagjinit (“altebenaĵo Dukagjin”) de la albanoj, estas granda rivervalo okcidente de la provinco. La regiono inkluzivas la vilaĝojn Istok, Peć, Dečani, Djakovica, Orahovac, kaj Prizren. La dua plej granda regiono estas Kosovo, valo de la rivero Sitnica, kiu inkluzivas la urbojn Uroševac, Priština, Vučitrn kaj Kosovska Mitrovica. Kosovo Polje (Merlokamparo) estas apenaŭ eta kamparo, kie okazis la Batalo de Kosovo; kiam la komunisma registaro ŝanĝis en 1968 la nomon de la provincia al Kosovo, ĝi uzis ankaŭ la nomon “Kosovo Polje” por la tuta regiono. Parto de Kosovo, laŭlonge de la rivero Lab, kiu enhavas la urbon Podujevo, estas nomata Malo Kosovo (“Eta Kosovo”). Ĝuste inter Metohija kaj Kosovo estas Drenica kun la urboj Srbica, Klina kaj Mališevo. Ĉirkaŭ la rivero Binačka Morava estas Binačko Pomoravlje. Sude de la provinco, laŭlonge de la landlimo kun Makedonio, estas Gora, Sredačka Župa kaj Sirinićka Župa.

[redaktu] Ekonomio

La UNMIK deklaris la eŭron kiel oficialan monunuon en Kosovo, tamen la serba dinaro restas kiel oficiala monunuo en la serbaj partoj de Kosovo. La tutjara buĝeto de la administrado de Kosovo de la UNMIK estas kalkulata en eŭroj, kaj ĉiu komerca banko uzas la eŭron kiel ĉefan monunuon. Inter aliaj internaciaj monunuoj la svisa franko kaj la dolaro estas la plej uzataj.

[redaktu] Demografio

La loĝantaro konsistas plejparte el albanoj (ĉirkaŭ 80% antaŭ la internacia konflikto de 1999, sed nun eĉ pli pro etnopurigado de serboj kaj aliaj nealbanoj).

Supozo por la jaro 2002 laŭ UN. Entuta loĝantaro 1,7 ĝis 2,3 milionoj:

  • 88 % albanoj -kosovanoj- (1.996.000 – 2.072.000)
  • 8 % serboj (60.000 – 90.000)
  • 2 % goranoj (41.000 – 57.000)
  • 1,5 % arumanoj (vlaksoj aŭ makedono-rumanoj)(34.000 – 38.000)
  • 0,5 % turkoj (17.000 – 19.000)
  • 92 % islamanoj
  • 1 % katolikoj
  • 7% serb-ortodoksanoj

[redaktu] Nomo

La nomo Kosovo (prononcata “KOS-so-vo” de la serboj kaj “ko-SO-va” de la albanoj) ŝajne devenas el la slava vorto kos kiu signifas merlo, tre kutima en slavaj landoj, kiel Belorusio, Bosnio, Bulgario, Kroatio kaj Rusio, kaj konfirmita pro la germana nomo por la Kamparo de Kosovo, Amselfeld, tio estas “merlokamparo”). La provinco estas pli konata laŭ tiu nomo en Serbio kaj ekstere.

Kelkaj albanaj fakuloj opinias, ke tiu nomo estas serba formo por "altebenaĵo", sed tiu teorio ne koincidas kun la ofteco de la nomo en aliaj slavaj landoj. Ĉiukaze la albana formo estas versio de slavdevena loknomo kaj estas uzata de la albanaj kosovanoj kaj de tiuj de Albanio mem kompreneble. "Kosovo" estas uzata de la jam malmultaj serboj de la nordo de la provinco kaj en la resto de la iama Jugoslavio.

La uzado de la du alternativaj nomoj estas tikla afero politike por la serboj kaj albanoj de Kosovo, ĉar ili konsideras la uzadon de la alies nomo kiel neadon de iliaj rajtoj.

Metohia (aŭ Metohija) devenas el la greka vorto μετόχια (metojia), kio signifas "posedaĵo de la eklezio". Historie la ŝtatoj de la Ortodoksa Eklezio Serba estis en tiu regiono; kio ne estas lastatempa administra distrikto. La albanoj ne uzas tiun nomon por malakcepto de la serba posedaĵo kaj prefeas la nomon Rrafsh i Dukagjinit, "altebenaĵo de Dukagjin".

La provinco ricevas ankaŭ la nomon Kosmet, kuntiriĝo de Kosovo kaj Metohia kio estas uzata de la serbia registaro.

Malnovaj oficialaj nomoj

  • Aŭtonoma areo Kosovo-Metohija (1945 - 1963)
  • Aŭtonoma Provinco Kosovo kaj Metohija (1963 - 1968)
  • Aŭtonoma Socialisma Provinco Kosovo (1968 - 1989)
  • Aŭtonoma Provinco Kosovo kaj Metohija (1989 - ĝisnune)

[redaktu] Flago

La provinco neniam havis oficialan propran flagon. La albana flago - nigra dukapa aglo sur ruĝo - estas uzata de la albana administrado kaj de la plej parto de albanoj de Kosovo. La serba areo uzas nur la flagon de Serbio, kiu estas – oficiale ĝis nun - la flago de la tuta Serbio inkluzivante Kosovon, kvankam tiun uzadon rifuzas la albanaj kosovanoj. Post konkurso la registaro de Kosovo kreis flagon por la nova lando (blua fono, kun ses blankaj steloj supre, kaj flava mapo de Kosovo sube).

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligoj