Katalunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katalunio
hispane: Cataluña, katalune: Catalunya, okcitane: Catalonha, france: Catalogne
aŭtonoma komunumo
Barcelona in Parc Güell.JPG
Vido al Barcelono el parko Güell
Flag of Catalonia.svg
Escut d'armes de Catalunya.svg
Blazono
Oficiala nomo: Comunidad Autónoma de Cataluña
Comunitat Autònoma de Catalunya
Comunautat Autonoma de Catalonha
Ŝtato Flago de Hispanio  Hispanio
Duoninsulo Iberio
Provincoj
Historiaj regionoj Aragonio, Kronlando de Aragono
Montaro Pireneoj
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Muzeo MNAK
Riveroj
Ĉefurbo Barcelono
 - mezo Barcelono
 - alteco 256 m s. m.
 - koordinatoj 41°24′07″N 02°10′17″E  /  41.40194°N, 2.17139°O / 41.40194; 2.17139 (Katalunio)
Areo 32,114 km² (3 211,4 ha)
Loĝantaro 7 504 881 (2010)
Denseco 233 694,99 loĝ./km²
Aŭtonomeco 9-a de aŭgusto 2006
Gvidantaro Generalitat de Catalunya
Prezidanto Artur Mas i Gavarró
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES CT
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Archaeological Ensemble of Tárraco
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2000 (#24)
Numero 875
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iii
Oficaj lingvoj kataluna, okcitana, hispana
Situo de Barcelono enkadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo de Barcelono enkadre de Hispanio
Situo de Katalunio enkadre de Hispanio
Situo de Katalunio enkadre de Hispanio
Geomorfologia mapo de Katalunio   ██ Pireneoj  ██ Antaŭ-Pireneoj ██ Kataluna centra ebenaĵo ██ Pli malgrandaj montaroj en la centra ebenaĵo ██ Trakataluna montaro  ██ Kataluna antaŭmarborda montaro  ██ Kataluna marborda montaro  ██ Kataluna marborda ebenaĵo kaj aliaj marbordaj ebenaĵoj
Geomorfologia mapo de Katalunio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Catalonia
Retpaĝo: www.gencat.cat

KatalunioKatalunujo (katalune Catalunya [katalunja], okcitane Catalonha [katalunjo], hispane Cataluña [katalunja], france Catalogne [katalónj]) estas regiono en la nord-orienta parto de Iberio, dividita de Pireneoj inter ŝtatojn Hispanio (Sud-Katalunio aŭ simple Katalunio) kaj Francio (Nord-Katalunio).

Sud-Katalunio, aŭ simple Katalunio, kiel estas nomita en Hispanio (31.930 km2), havas proksimume 7.400.000 loĝantojn. Ĝi estas aŭtonoma komunumo de Hispanio kaj konsistas el la provincoj Barcelono, Ĝirono, Ilerdo, kaj Taragono (kvankam katalunoj ofte uzas alian administran dividon kun 41 etaj subregionoj nomataj komarkoj). La ĉefurbo estas Barcelono, grava havenurbo en Mediteraneo.

La loka lingvo estas la kataluna, sed ĉiuj parolas ankaŭ la hispanan aŭ la francan. En la Arana valo, la loka lingvo estas la arana, gaskona (okcitana) dialekto, kiu estas oficiala en la tuta Aŭtonoma Komunumo Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana.

Kvankam industrio (ĉefe teksa, ĥemia kaj aŭtomobila) plu gardas elstaran gravecon, la servoj delonge transprenis la ĉefan ekonomian rolon. Turismo rimarkinde gravas, ĉefe pro la allogo de Barcelono kaj de la marbordoj (Costa Brava, Costa Daurada.)

Historio[redakti | redakti fonton]

Nacia Muzeo de Arto de Katalunio
Monaĥejo Montserrat
Foiro kun fruktoj en Barcelono
Encantats, en Nacia parko de Aigüestortes, Pireneoj

Iberoj loĝis la landon unue. Ili havis urbetojn en multaj lokoj hodiaŭ ankoraŭ ekzistantaj kiel Barcelono.

Punktoj en la marbordo estis koloniitaj de helenoj, kiuj fondis Hemeroskopeion, Emporion.

Romianoj detruis la iberan kulturon. Romianoj el Tarako regis la valon de rivero Ebro, forminte provincon Hispania Tarraconensis.

La invado de Iberio fare de araboj en 711 konkeris nunan Katalunion.

Komence de la 9-a jarcento, Karolo la Granda invadis la nordon de la Iberia duoninsulo por sekurigi la sudajn limojn de sia imperio kaj fondis la t.n. Hispanan Markon. En 993 la grafo de Barcelono rifuzis ĵuri fidelecon al la franka reĝo, per kio plifirmiĝis la fakta delonga memstareco de la regiono. La grafaj posedaĵoj ampleksiĝis dum pluraj jarcentoj: Katalunio, Aragonio, Balearoj, Valencilando, Sicilio, Sardio, Reĝlando de Napolo k.a. fariĝis jure memstaraj reĝlandoj kundividantaj la saman regnestron. Tiuepoke disvolviĝas la kataluna, kiu iom post iom fariĝas lingvo de beletro kaj anstataŭadas latinon en la reĝa kancelario.

En 1479, per la Katolikaj Gereĝoj, Katalunio kaj Kastilio ekhavas la samajn regantojn, sed ĉiu lando plu gardas siajn apartajn leĝaron kaj parlamenton.

En 1659 Francio konkeras la nordan parton de la lando kaj komenciĝas ĝia francigo (fakte preskaŭ plene sukcesa nur en la 20-a jarcento). Sude, en 10-jara Hispana Postven-Milito katalunaj aŭtoritatuloj subtenis malvenkontan ĉefdukon de Aŭstrio. En 1714, ĉia memstareco estas nuligita, kaj kastilia leĝaro ekvalidas en Kronlando de Aragono kaj komenciĝas longa persekutado kontraŭ la kataluna lingvo. La Katalunaj Kortesoj funkciis el la 13-a al la 18-a jarcentoj.

Analoge al aliaj eŭropaj popoloj, dum la 19-a jarcento la intelektularo interesiĝas pri sia nacia lingvo, kaj la katalunan oni literature revartas post periodo de dekadenco. Samtempe disvolviĝas industrio, kio unikas en Hispanio (se oni esceptas Eŭskion), kaj ekestas akraj disputoj inter la kataluna burĝaro, deziranta protekton de "siaj" merkatoj kontraŭ eksterlanda konkurenco, kaj la hispanaj grandbienuloj, preferantaj la plej malmultekostajn varojn. Tio igas, ke parto de la kataluna burĝaro ekorganizas fine de la 19-a jarcento siajn proprajn politikajn partiojn favorante la t.n. katalunan specifecon. Tiuj partioj baldaŭ fariĝas plimultaj kaj ekpostulas aŭtonomecon. Per tio la "kataluna problemo" fariĝas unu el la centraj diskut-temoj en la hispania politiko en la lastaj 150 jaroj: Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj du puĉaj diktaturoj totalisme orientitaj (1923-1930 kaj 1939-1975) grandparte fontas el la celo batali por la unueco de Hispanio.

Tiuj disputoj rekte tuŝis la katalunan esperantistaron: En 1906 la ĉefa tiama aktivulo, Pujulà i Vallès, devis ekziliĝi pro artikolo aperinta en la Esperanta gazetaro, kie li kritikis la hispanan armeon pro sturmo al la redaktejoj de du katalunismaj periodaĵoj. En 1928 generalo Milans del Bosch ordonis al Kataluna Esperantista Federacio ĉesi nomi sin kataluna kaj aliĝi al la tiutempa hispana Esperantista organizo "pro solidareco kun la ceteraj hispanaj regionoj" kaj severe monpunis la prezidanton de KEF. En la unuaj jaroj post la interna milito, Esperanto estis malpermesita en la tuta Hispanio, pro laŭdira ligo kun judoj kaj ruĝuloj, kaj en Katalunio ankaŭ pro siaj fortaj rilatoj al katalunismo. Rezulto estis, ke dum 40 jaroj ne povis restariĝi asocio de katalunaj Esperantistoj.

Katalunio hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Depost 1975 la politika situacio en Hispanio tute normaliĝis: Hispanio estas demokratia lando, laŭ la okcidenta kompreno, kaj Katalunio ĝuas konsiderinde larĝan aŭtonomecon; la kataluna lingvo oficialiĝis kaj rekaptis ĉefan lokon en multaj aspektoj de la socio. Tio estas dankinda al la preskaŭ unuvoĉaj akceptoj de la hispania Konstitucio de 1978 kaj de la kataluna Statuto de Aŭtonomeco de 1979, sed ĉefe al la mejloŝtona manifestacio en 1977, kiam pli ol unu miliono da homoj pace manifestaciis surstrate dum la nacia tago petante liberon, amnestion kaj aŭtonomecon. En septembro 2012 okazis eĉ pli granda manifestacio favore al kompleta suvereneco. La 24-an de januaro 2013 la kataluna parlamento aprobis deklaron pri suvereneco [1], kies esperantigitan tekston legeblas ĉi-tie[2]. Katalunio jure estas aŭtonoma komunumo de la Hispana reĝlando. Ĝi grandas pli-malpli kiel Belgio, ĝia loĝantaro estas proksimume samnombra al la sveda (ĉ. 6 milionoj) kaj ĝia malneta enlanda produkto egalas la danan.

Kulture ĝi estas fandejo: pli ol duono de la loĝantaro naskiĝis aŭ havas patron aŭ patrinon naskitajn ekster ĝiaj limoj. Tio ne malhelpas rapidan integriĝon, ĉar la kataluna nacia sento, iom simile al la usona, preteratentas devenon. Hodiaŭ preskaŭ la tuta elementa lernejo okazas en la kataluna. Ekzemplo de plurkultureco en Kataluno estas la 3 milionoj da ĉiaspecaj katalunianoj vizitantaj la Foiron de Aprilo en Barcelono, per kio tiu en Barcelono eĉ superis tiun en Sevilo.

Mikspoteco estas ja esenca trajto de la moderna Katalunio, sed ankaŭ profunde enradikiĝintaj tradicioj, kiuj donas evidentan apartecon al ĝia komunumo en Hispanio: unualoke, kaj centre de la socio, la kataluna lingvo, vaste uzata en ĉiuj medioj (surstrate kaj oficiale, lerneje kaj universitate, gazetare kaj televide), sed ankaŭ apartaj dancoj, popolmuziko, tradiciaj pladoj, sportoj, festoj k.s. Nelaste, ankaŭ per propra parti-politika strukturo, okulfrape malsimila al tiu de la cetera ŝtato.

Katalunio posedas aŭtonoman registaron kaj leĝdonan parlamenton. Ĝi memstare agas ĉe kulturo, turismo, justico, sano, civila juro, administra kaj teritoria organiziĝoj, publikaj konstruoj, kaj disvolvas leĝaron ankaŭ pri instruado, ekologio, fiŝkaptado, laboro, transporto k.a.

Kataluna Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Katalunio:Esperanto-movado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.spiegel.de/politik/ausland/katalonien-parlament-will-unabhaengigkeit-vorantreiben-a-879222.html Der Spiegel, 23. Januar 2013
  2. http://www.vilaweb.cat/noticia/4077119/20130124/kataluna-parlamento-aprobas-deklaron-pri-suvereneco.html Kataluna retgazeto VilaWeb 24.01.2013 13:51

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

 
Komarkoj de Katalunio
Flago de Katalunio
Komarkoj de Sud-Katalunio
Alt Camp | Alt Empordà | Alt Penedès | Alt Urgell | Alta Ribagorça | Anoia | Bages | Baix Camp | Baix Ebre | Baix Empordà | Baix Llobregat | Baix Penedès | Barcelonès | Berguedà | Baixa Cerdanya | Conca de Barberà | Garraf | Garrigues | Garrotxa | Gironès | Maresme | Montsià | Noguera | Osona | Pallars Jussà | Pallars Sobirà | Pla de l'Estany | Pla d'Urgell | Priorat | Ribera d'Ebre | Ripollès | Segarra | Segrià | La Selva | Solsonès | Tarragonès | Terra Alta | Urgell | Val d'Aran | Vallès Occidental | Vallès Oriental

Komarkoj de Nord-Katalunio
Alta Cerdanya | Capcir | Conflent | Rosselló | Vallespir


 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono | Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas