Kantabrio
| Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno |
| Kantabrio | |||
| hispane: Cantabria | |||
| aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Aŭtonoma Komunumo Kantabrio Comunidad Autónoma de Cantabria |
|||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Kantabrio | ||
| Montaro | Kantabra Montaro | ||
| Najbaras kun |
3
|
||
| Kelkaj urboj |
7
|
||
| Ĉefurbo | Santandero | ||
| Areo | 5 321 km² (532 100 ha) | ||
| Loĝantaro | 593 121 (2011) | ||
| Denseco | 111,47 loĝ./km² | ||
| Aŭtonomeco | 11-a de januaro 1982 | ||
| Gvidantaro | Registaro de Kantabrio | ||
| Prezidento | Ignacio Diego (Popola Partio) | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| ISO 3166-2:ES | ES-CB | ||
| Oficiala lingvo | hispana | ||
| Retpaĝo: www.gobcantabria.es | |||
Kantabrio aŭ Kantabrujo (hispane Cantabria [kantabrja]) estas aŭtonoma komunumo, kiu situas en la nordo de Hispanio, ĉe la Kantabra Maro. La regiono havas nur unu provincon, Kantabrion. La ĉefurbo kaj plej loĝata loko estas Santandero.
Kantabrio estas la plej arkeologie riĉa regiono kun prahistoria arto de Malfrua Paleolitiko. En la vilaĝo Santillana del Mar estas la mondfama kaverno Altamira, kun prahomaj pentraĵoj de 37 000 antaŭ Kristo,[1] agnoskite de Unesko kiel Monda heredaĵo, kune de pliaj 9 kantabraj kavernoj.
Enhavo |
Etimologio de la nomo [redakti]
Pluraj fakuloj (Isidoro de Sevilo, Julio Caro Baroja, Aureliano Fernández Guerra, Joaquín González Echegaray, Adolf Schulten, ktp.) multe pridebatis la originon de la vorto "Kantabrio" kaj, kvankam oni ne tutcerte konas pri ĝi, la decido plej akceptita estas tio, ke "Kantabrio" venas de la radiko kant-, kiu kelte aŭ ligure signifas roko aŭ ŝtono, kaj la sufikso -abr, kiu estas ofta en la keltaj regionoj kaj signifas "loĝanto". Do, "kantabro" signifus "loĝanto de la rokoj, de la montoj" aŭ simple "montano", kio estas klara referenco al la kruta kaj monta teritorio de Kantabrio. Alia ebla interpreto estas kant-, kaj -briga, kiu ankaŭ devenas el kelta lingvo kaj kies signifo estas "fortikaĵo", do ankaŭ tiukaze Kantabrio estus "rokfortikaĵo".[2]
Geografio [redakti]
Klimato [redakti]
En Kantabrio ekzistas humida oceana klimato kun agrabla somero kaj freŝa vintro. La jara pluvkvanto estas ĉirkaŭ 1200 mm ĉe la marbordo kaj pli granda en la monta areo. La averaĝa temperaturo estas 14 °C. Ofte neĝas en la plej altaj areoj de Kantabrio inter oktobro kaj marto. En la plej altaj montoj de Picos de Europa (pli ol 2500 m) ekzistas neĝujoj, kiuj ne fandiĝas eĉ dum la somero. La plej sekaj monatoj estas julio kaj aŭgusto, sed ĉiam ekzistas pluvoj kaj la temperaturo ne estas tro alta.
La influo de la monteca reliefo de Kantabrio estas rimarkinda rilate al ties klimato, ĉar ĝi estas la plej grava kaŭzo, pro kiu aperas specialaj meteorologiaj situacioj en Kantabrio hispane konataj kiel suradas (suraĵoj), kune de la efekto de la vento de Föhn: la vento blovas forte kaj seke, kio altigas la temperaturon laŭmezure oni avancas ekde la montoj marborden. Tio provokas mankon da pluvoj kaj malaltiĝon de la relativa aera humideco. En la sudaj valoj trans la montoĉeno tute malsamas: tie ĉi la vento estas pli freŝa kaj humida, kaj ankaŭ eblas pluvi. Ĉi tia situacio pli abundas en aŭtuno kaj vintro, kiam la temperaturo eksterordinare povas altiĝi ĝis 20 gradoj. Tial estas iomete oftaj incendioj kaŭzitaj de ĉi tiu vento, ekzemple kiam ĝi brulegis la urbokernon de Santandero vintre de 1941.
Reliefo [redakti]
Kantabrio estas kaj monta kaj mara regiono. Pro ĝia monteca reliefo, 40% el la teritorio estas pli alta ol 700 metroj, kaj triono de la tuta teritorio estas kruta je deklivo plia ol 30%.[3] Jen en Kantabrio oni konstatas tri malsamajn areojn:
- La Marina: Norde, marborda strio-forma areo larĝa je ĉirkaŭ 10 Km kaj rare pli alta ol 500 metroj, hispane konata kiel La Marina (La Mara). Ties limo kun la maro estas fliŝo, tial ekzistas krutaj klifoj rompitaj nur de la enmarejoj de la riveroj, kiuj estigas enfluejojn kaj strandojn. En la kantabra marbordo elstaras la Golfo de Santandero.
- La Montaña: Meze, montaro plejparte el kalkoŝtono influita de karstaj fenomenoj. Tiun parton oni nomas hispane La Montaña (La Monto). La montoj formas profundajn valojn kun granda dekliveco de la grundo, sur kiu fluas torentecaj riveroj eroziantaj kaj mallongaj pro la proksimeco inter ties elŝprucejoj kaj la maro. La valoj kvazaŭ kreas naturajn distriktojn, tial oni normale citas multajn lokojn rilate al ties situo en iu konkreta valo. En la orienta parto de Kantabrio estas mezalta montoĉeno paralela al la marbordo, kun altecoj inter 600 kaj 1000 metroj kaj longa je 15-20 kilometroj. La plej altaj montoj estas troveblaj laŭmezure kiel oni rigardas sudokcidenten, kie estas la dividpunkto, en kiu diferencas la riveroj enfluantaj en la Biskajan Golfon, la apartenantaj al la baseno de la rivero Doŭro kaj la apartenantaj al tiu de la rivero Ebro. Ĝenerale tiuj ĉi montoj superas la altecon de 1500 metroj kaj la plej altaj estas tiuj en Picos de Europa, kiuj estas en la plej sudokcidenta parto de Kantabrio. La plejparto el tiuj lastaj superpasas la altecon de 2500 metroj kaj tie la efekto de la glaciaroj estas plej facile rekonebla. La plej alta monto estas Torre Blanca (2619 metroj), en la limo inter Kantabrio kaj la provinco Leono, sed delonge oni konsideras la monton Peña Vieja (2617 metroj) tiu plej alta en Kantabrio pro tio, ke ĝi estas tute ene de la regiona limo.
- Campoo kaj la sudaj valoj: Ĝia klimato estas pli kontinenta, simile al tiu en centra Hispanio. En ĝi pli kaj pli abundas la pireneaj kverkoj pro malkreskanta aktiveco de kampa kultivado.
Riveroj [redakti]
La kantabraj riveroj estas mallongaj kaj havas rapidan daŭran akvofluon, multfoje pro la granda dekliveco de la grundo inter ties elŝprucejo kaj la maro. Krom la rivero Ebro, ĉiuj havas fludirekton ortan al la maro kaj kvankam ili neniam sekiĝas, ties meznombra trafluo estas malgranda (20 m³/s) kompare al la aliaj riveroj de la Ibera Duoninsulo. La rapideco de ilia akvo estigas egan erozion kaj kreas valojn V-formajn, kiuj estas ofte troveblaj en la tuta Kantabra Kornico. Ĝenerale la valoj bonstatas, sed ekzistas kreskanta homa influo.
Jen la ĉefaj riveroj laŭ akvokolekta areo:
- Norda baseno (flue en la Kantabran Maron)
- Ebra baseno (flue en Mediteraneon)
- Doŭra baseno (flue en Atlantikon)
La 2175-metra monto Tres Mares (hispane: tri maroj), ĉe la limo kun provinco Palencio, markas naturan limon de la tri akvokolektaj areoj. Ĉe tiu ĉi monto elfontas la riveroj Híjar, Pisuergo kaj Nansa, kiuj enfluas respektive en la Mediteraneon, Atlantikon kaj la Kantabran Maron. Kune de Kastilio kaj Leono, Kantabrio estas la ununura aŭtonoma komunumo, kies riveroj fluas en la tri marojn ĉirkaŭ la Ibera Duoninsulo.
Vegetaĵaro [redakti]
La diversaj altecoj de la grundo en la regiono, inter la marbordo kaj 2600, faras, ke la vegeta diverseco estu tre granda kaj tial ekzistas vasta nombro da biotopoj. En Kantabrio kreskas specoj kun folioj abundaj kaj deciduaj, ekzemple kverkoj kaj fagoj. Tamen, ekde praa tempo la homa agado estis favora al kreo de paŝtejoj, kie la brutaro paŝtiĝu, tial do ili abundas en Kantabrio.
En la suda parto de Kantabrio, en la limo kun la ibercentra altebeno, ekzistas miksa pejzaĝo kun sekaj vegetaĵoj pro la influo de seka klimato de Kastilio kaj Leono. Alia faktoro por diverseco estas la limo kun la mediteranea biogeografia areo, kiu estigas specojn kiel verdajn kverkojn (ileks-kverkojn) aŭ okcidentajn arbutojn, kiuj kreskas en kalkŝtonaj kaj sekaj grundoj.
En Kantabrio konstateblas pluraj flaŭraj areoj:
- La marborda terstrio, kie multas la sablejoj kun dunoj sen pluraj vegetaĵoj. En la klifoj estas herbecaj plantoj ekskluzivaj al ĉi tiuj lokoj.
- La Marina, (La Mara) areo inter la maro kaj la unuaj montoj kun 500 metroj, konsistis pratempe el aroj da deciduaj arboj kun diversaj specoj: frakseno, tilio, laŭro, avelujo, acero, kverko, poplo, betulo, ktp. En la riverbordaj kampoj vivis alnoj kaj salikoj. Nuntempe preskaŭ ĉiuj el ĉi tiuj arbaroj malaperis kaj nur restis kelkaj dise en lokoj, kie terkultivado ne estas bone realigebla. En ties loko estas paŝto-kamparoj tre fruktodonaj pro la favora klimato, kiuj vivtenas la ruran ekonomion de Kantabrio. Apud ili estas grandegaj plantejoj da eŭkaliptoj por la paper-industrio, pri kies avanĝatoj diversaj voĉoj ekdiskutas.
- En la mez-alte montaj areoj, inter 500 m kaj 1100 m, estas arbaroj el kverkoj tigfruktaj kaj tigfoliaj), ĉefe en la montoflankoj kun la plej granda nombro da horoj de sunlumo. En la umbraj areoj kaj ĉefe super 800 m plej oftas la fagaroj kaj ankaŭ aperas ileksoj, kiuj donas manĝeblajn fruktojn dum la vintro, kio estas la unusola vivtenilo por multaj bestoj. Super 1200 m ĝis 1800 m, en neĝaj areoj, la plej oftaj arboj estas betuloj.
- En la sub-alpa tavolo, jam tre alte, la vegetaĵoj estas makisoj kaj herbecaj plantoj kiel graminacoj, kiuj tre gravas al brutistoj ĉar ili estas paŝtaĵo por la bovoj kaj ĉevaloj.
Oni ankaŭ devas mencii la propraĵojn de la areo Liébana, en kiu, pro ties mikroklimato proksima al tiu mediteranea, kreskas korkokverkoj, vinberujoj kaj olivarboj, kiujn malmulte difektis la homa influo.
La alia malsama areo estas Campoo, en la sudo de Kantabrio, kie estas vastaj arbaroj da pireneaj kverkoj (Quercus pyrenaica), kaj kie la terkultivado ne estas grava. Plie, ankaŭ ekzistas grandaj rearbarigoj el arbaraj pinoj en la malkrutaj montoflankoj.
Loĝantaro [redakti]
Laŭ la censo de la jaro 2010, en Kantabrio loĝas 591 886 homoj (1.26% el la popolnombro de Hispanio). La loĝdenso estas 113.37 loĝ./km².
Kompare al la aliaj aŭtonomaj komunumoj, la loĝantaro de Kantabrio nur estas pli granda ol tiuj de Rioĥo (321 780) kaj la aŭtonomaj urboj Ceŭto (80 570) kaj Melilo (76 034). En la 50 hispanaj provincoj, Kantabrio estas la 28-a, laŭ loĝanto-nombro en 2009.
Kompare al aliaj hispanaj regionoj, migrado en Kantabrio ne estis tiel forta: en la jaro 2007, 5.7% el la loĝantoj de Kantabrio estis fremduloj, sed en tuta Hispanio la nombro estas 11%. La plej grandaj fremdogrupoj estis kolombianoj, rumanoj, ekvadoranoj, peruanoj, moldavoj kaj marokanoj, laŭ tiu ordo de plinombreco.[4]
La meza vivo-longeco estas 75 jaroj por viro, kaj 83 jaroj por virinoj. En Hispanio ĝi estas 76.9 por viroj kaj 83,6 por virinoj.[5]
La marbordo estas la plej loĝata areo. La ĉefaj loĝlokoj estas la ĉefurbo Santandero (182 926 loĝantoj) kaj la urbo Torrelavega (industria urbo kun 56 143 loĝantoj). Ambaŭ konsistigas la aglomeraĵon Santandero-Torrelavega.
Ankaŭ rimarkindas la kazo de Castro Urdiales. Kvankam ĝia oficiala popolnombro estas 32 374 homoj[6] (kaj tiel ĝi estas la trie plej loĝata loko en Kantabrio), pro ĝia proksimeco al aglomeraĵo de Bilbao ĝia fakta popolnombro estas eĉ duobla (tiel la urbo parte funkcias kiel satelita urbo).
Laŭ la nombro de enloĝantoj en la jaro 2011, la plej grandaj municipoj estas jenaj:[7])
- Santandero (179 921 loĝantoj)
- Torrelavega (55 553 loĝantoj)
- Castro Urdiales (32 374 loĝantoj)
- Camargo (31 556 loĝantoj)
- Piélagos (22 223 loĝantoj)
- El Astillero (17 675 loĝantoj)
- Laredo (12 206 loĝantoj)
- Santa Cruz de Bezana (11 776 loĝantoj)
- Los Corrales de Buelna (11 623 loĝantoj)
- Santoña (11 465 loĝantoj)
- Reinosa (10 177 loĝantoj)
Ekonomio [redakti]
Laŭ la hispana INE (Instituto pri Statistiko), en la jaro 2007 la Malneta Enlanda Produkto po kapo en Kantabrio estis 23377 eŭroj (en Hispanio averaĝa kvanto estas 23396,[8] kaj en 25-landa Eŭropa Unio ĝi estis 29455 eŭroj). La Malneta Enlanda Produkto estis 4.1%; en tuta Hispanio ĝi estis 3.9% dum sama periodo[9] En la dua triono de la jaro 2011, senlaboreco estis 14,8% de la laborforto, kompare al 20.89% de tuta Hispanio.[10]
Ekde la jaro 1994 Kantabrio ekonomie konverĝas al pli disvolviĝintaj regionoj de Eŭoropo, danke al disvolvo-monhelpo, kiun Kantabrio ricevis kiel regiono je Celo 1 ene de Eŭropa Unio.[11] Post konstanta ekonomia kresko kaj ŝanĝoj en kriterioj por inkluzivi regionon je Celo 1, ekde 1999 Kantabrio ne plu estas tia regiono kaj iĝis 2-cela. Post transa periodo inter Celo 1 kaj 2, en 2007 monhelpo de Eŭropa Unio malkreskis je 46.2%.[12] Kiel regiono je Celo 1, Kantabrio ricevis ĉiujare pli ol 30 milionoj da eŭroj.[4]
En Kantabrio la malkreskanta unuaranga sektoro laborigas 5.8% el la laborforto. Ĉefaj ekonomiaj aktivecoj estas, agrikulture, bova bredado, produktado de lakto kaj viando kaj terkultivado (ĉefe, maizo, terpomo, legomoj furaĝoj); plie gravas fiŝkaptado kaj minado de zinko kaj ŝtono.
En la duaranga sektoro laboras 30.4% el la laborforto. Elstaras siderurgio, manĝaĵo-industrio, kemia industrio, paperindustrio, tekstila industrio, medikamentoj, industriaj kaj transportaj produktoj, interalie. Konstruado iĝas pli kaj pli malaktiva, sed ĝi plu estas la plej aktiva agado en tiu ĉi sektoro.
En la kreskanta triaranga sektoro laboras 63.8% el la laborforto. Turismo estas pli kaj pli grava, plej kreskante en kamparaj areoj. Inter la bankoj fonditaj en Kantabrio, elstaras Caja Cantabria kaj, ĉefrole, la Banko Santandero kreonta la Grupon Santander, kun pli ol 129 000 laborantoj, 66 milionoj de klientoj, 102 000 filioj kaj 2.4 milionoj de akciuloj en la tuta mondo. La Grupo Santander estas unu el la dek plej grandaj financ-institucioj de la mondo, kaj ĝi estas la plej granda banko en Eŭrozono.
Amaskomunikiloj [redakti]
En Kantabrio ĉiutage estas prese eldonitaj du ĵurnaloj: El Diario Montañés kaj Alerta Cantabria, sed plie ekzistas multegaj aliaj eldonaĵoj, ĉu ĉiusemajnaj, aŭ ĉiumonataj, ktp. La ĉefaj ŝtataj radistacioj elsendas en lokoj kiel Santandero, Torrelavega, Castro Urdiales aŭ Reinosa, sed ankaŭ ekzistas multaj lokaj radistacioj. Nuntempe ne estas regiona televidkanalo kreita per registara investo, sed ja ekzistas kelkaj lokaj privataj televidoj (Canal 8DM, TeleBahía, TúTelevisión, Telecabarga, Localia Cantabria, ktp).
Politiko [redakti]
La Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio (regiona konstitucio), aprobita je la 30-a de decembro 1981, proklamas, ke Kantabrio kaj ĝiaj institucioj emas respekti kaj la bazajn rajtojn kaj la homan liberecon, impulsante kaj firmigante la kantabran disvolviĝon en demokratia etoso.
La Parlamento de Kantabrio estas la ĉefa institucio de la sinrego de tiu ĉi aŭtonoma komunumo, kaj estas kiu oficiale reprezentas la kantabran popolon. Nuntempe ĝi konsistas el 39 deputitoj, kiuj elektiĝas laŭ universala kaj rekta baloto per libera kaj sekreta voĉdono.
La ĉefaj okupoj de la parlamento estas la jenaj: leĝfarado, aprobi la regionan buĝeton, impulsi kaj kontroli la agadon de la registaro, kaj pludisvolvigi la povojn transdonitajn de la Hispana Konstitucio, la Statuto de Aŭtonomeco kaj aliaj superleĝoj.
La Prezidento de Kantabrio estas la plej grava reprezentanto de la aŭtonoma komunumo kaj ene de ĝi kaj por la Hispana Ŝtato. Li estras, direktas kaj kunordigas ties agojn. La prezidento estas elektita de la anoj de la regiona parlamento, post konsulto al la tie estantaj politikaj partioj, kaj nomumita de la hispana reĝo. La prezidento prezentos sian agad-programon al la parlamento mem kaj devos esti apogita per absoluta plimulto aŭ, en dua voĉdono, per simpla plimulto.
La Registaro de Kantabrio estas la organo, kiu direktas la politikan agadon kaj havas la plenuman kaj leĝan povojn, akorde kun la Hispana Konstitucio, la kantabra Statuto kaj la ekzistanta leĝaro. La Registaro konsistas el la Prezidento, la Vicprezidento (al kiu la Prezidento portempe povas transdoni siajn plenumajn kaj reprezentantecajn funkciojn) kaj la Deputitoj, kiuj estas elektitaj kaj eksigitaj de la Prezidento.
La oficperiodo daŭras kvar jarojn. Post kelkaj periodoj kun la rego de la dekstra Popola Partio (PP), inter 2003 kaj 2011 la kantabra registaro estas estrita de koalicio inter la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC) kaj la Hispana Laborista Socialisma Partio (PSOE). Ekde 2011 la prezidanto de Kantabrio estis Ignacio Diego (PP).
Administra organizo [redakti]
En Kantabrio estas 102 municipoj. Unu municipo ofte enhavas plurajn lokojn kaj kvartalojn. Municipo havas municipdomon, kiu ofte estas en vilaĝo aŭ urbo sam-noma je municipo. Escepte, pro malmulteco de loĝantoj (malpli ol 250), du etaj municipoj (Tresviso kaj Pesquera) ne havas propran registaron: en ili oni organizas lokan asembleon, kiu agas kiel registaro (hispane: concejo abierto)
Historio [redakti]
La unua referenco al nomo Kantabrio aperis en teksto skribita en la jaro 200 a.K. fare de Romia historiisto, kiu parolas pri la fonto de la rivero Ebro, en la lando de la kantabroj: "… la rivero Ebro; tiu naskiĝas el inter la kantabroj; bela kaj granda kaj fiŝriĉa…". Post tiu unua mencio aperis multegaj aliaj, ĉefe pro la eko de la Kantabraj militoj kontraŭ Romio en la jaro 29 a.K. Hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 150 mencioj de tiu ĉi popolo en helenaj kaj Romiaj tekstoj. Ties teritorio estis pli granda ol la hodiaŭa Kantabrio: okcidente ĝis la rivero Sella (hodiaŭ en Asturio), sude ĝis la monto Amaya (hodiaŭ en Kastilio kaj Leono) kaj oriente preskaŭ ĝis la hodiaŭa limo kun Eŭskio.
Venkinte dum la Kantabraj militoj la nordajn popolojn, nome asturojn kaj kantabrojn, la Romia imperio fine konkeras la tutan Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Tamen la influo en la kantabra popolo estis ja eta. Komence de la 4-a jarcento, dum la malfortiĝo de la okcidenta Romia imperio, en Iberion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj); tiam Kantabrio reakiras sian sendependecon. La Visigotoj establas monarĥion kaj permesas la kreon de la Duklando Kantabrio, estrita de duko. Tia sistemo ebligis, ke la kantabra popolo ree memregu sin, kaj ke la nordo de Iberio estu denove paca.
En la jaro 714 la islamanoj invadas la altan parton de la Ebra valo, sukcesas konkeri la prakantabran ĉefurbon, Amaya, kaj vekas novan militepokon. Forkurante de la islama invado, multegaj kristanoj tiam migras en Kantabrion kaj Asturion, kie komenciĝas la epokfara Rekonkero (Reconquista), tio estas rekonkeri la sudiberiajn teritoriojn kaj forigi la islamanojn.
En 1727 okazas la unua nesukcesa klopodo krei la Provincon Kantabrio, kaj samtempe kreiĝas komerceca kaj politikeca unio inter la Kvar Vilaĝoj de la Marbordo de Kantabrio, nome Castro Urdiales, Laredo, Santandero kaj San Vicente de la Barquera.
La alta aŭtonomeco, kiun havas multaj vilaĝoj, kaj ĝenerale la manko de rimedoj estas la kaŭzoj, pro kiuj Kantabrio iĝas febla, kio akriĝas iom post iom pro la administracia efiko de la Burbona centrismo. Tial la kontaktoj inter vilaĝoj, valoj kaj politikaj subdividoj rapide multiĝas por reklopodi krei veran union, la Provincon de la Naŭ Valoj, laŭ la tradiciaj sistemoj pri sinrego. Tiu ĉi epokfare kreiĝas finfine en 1778 kun la nomo Provinco Kantabrio, kaj ne nur kun la unuaj naŭ valoj, sed ankaŭ kun la akompano de multaj aliaj aliĝintaj vilaĝaroj, ĉefe de la okcidenta parto de la nuna Kantabrio.
Pro timo de nova fiasko, kiel la unua klopodo krei la provincon en 1727, oni tuj petas al reĝo Karolo la 3-a, ke li konsentu kaj aprobu la novan administran dividon. Tio ĉi sukcese okazas je novembro 1779.
La 28 vilaĝaroj unuiĝintaj tuj klarigas sian intencon, ke ankaŭ la teritorio de la Kvar Vilaĝoj de la Marbordo de Kantabrio aliĝu al la Provinco Kantabrio. Iom post iom tiuj teritorioj aliĝas, eĉ Santandero, kiu iĝas la ĉefurbo. Tiu ĉi urbo unue akceptas la titolon Kantabrio por tiu noveca provinco. Tamen, pro ties konkurado kontraŭ Laredo, Santandero devigas sian propran nomon, por ke ne ekzistu duboj pri la provinca ĉefurbo. Kiam oni oficiale en 1821 prezentas la definitivan projekton pri la limoj kaj nomo de la provinco, la urbodomo de Santandero sukcesas trudi sian nomon por la provinco, kaj ĉio finiĝas en "Provinco Santandero". Tamen multaj ĵurnaloj kaj gazetoj ankoraŭ uzadis la vortojn Kantabrio kaj kantabro.
Jam en la Dua Hispana Respubliko estis kreskinta politika regionismo, kaj en 1936 oni eĉ redaktis Statuton de Aŭtonomeco por Kantabrio, kiu tamen ne estis aprobita pro la eko de la Enlanda Milito. Dum la faŝisma rego de la diktatoro Francisco Franco okazis nova klopodo ŝanĝi la nomon, sed denove tio ne sukcesis pro la kontraŭstaro de Santandero.
Post la fino de la diktatoreco, la nova hispana demokratia konstitucio eblis, ke provincoj kun historia regiona personeco iĝu aŭtonomaj komunumoj. Kantabrio tion profitis kaj en 1979 oni redaktis la Statuton de Aŭtonomeco de Kantabrio, kiu estis aprobita de la Hispanaj Kortumoj la 15-an de decembro 1981, kaj je la 30-a de decembro 1981 proklamita de la Reĝo Johano Karlo la 1-a.
Je la 20-a de februaro 1982 okazis la unua kunsido en la kantabra parlamento. La nomon Santandero oni anstataŭgis per la historia nomo Kantabrio. La unua demokratia baloto por elekti la membrojn de la kantabra parlamento okazis en majo 1983. Dum la 4-a oficperiodo (1995-1999) okazis la unua granda reformo de la Statuto.
Simboloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
|
|
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ El Diario Montañés (2012). Las pinturas paleolíticas de Cantabria son “las más antiguas de la historia de la humanidad” (hispana). Alirita 12-06-2011.
- ↑ (1993) Los Cántabros, 3-a, Santander: Editorial Estudio, 277. ISBN 84-87934-23-4.
- ↑ Comisión Europea (1999). Cantabria en la Comunidad Económica Europea. (hispana). Alirita 12-04-2007.
- ↑ Datumoj pri migrado en Kantabrio dum la periodo 2004-2006 (Icane)]
- ↑ MOS, Monda Organizaĵo pri Sano. Life Tables for WHO Members States [1], World Health Statistics 2007 Highlights and Tables[2]
- ↑ Datumoj de la hispana instituto pri statistiko INE en la jaro 2007
- ↑ Datumoj de INE 2011
- ↑ ICANE
- ↑ Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitajInvertia (28-03-2007). (hispana). Alirita 14-09-2007.
- ↑ ICANE
- ↑ Same, inter 1992 kaj 1993, Kantabrio estis Regiono je Celo 2 kaj 5b (inter 1991 kaj 1993). [3]
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el reto