Kantabra labaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kantabra labaro

La kantabra labaro (kantabre: lábaru cántabru, hispane: lábaro cántabro) estas flago kreita laŭ moderna interpreto de antikva milita standardo, kiun romianoj nomis cantabrum. Ĝi estas purpura kaj en ĝia centro, orkolore, estas cirklo kun kvar ĉirkaŭaj ornamaj lunkvaronoj. Ĝi estas simbolo de Kantabrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kristanaj labaroj, kiuj inspiris la kantabran labaron.

La origino de nomo kaj dezajno estas apogitaj de teorioj pluraj spertuloj[1]. Laŭ ili, ekzistas rilato inter labaro (labarum) kaj la militstandardo cantabrum kaj ili estas fakte sama afero. Etimologie, ĝi signifas parolanto: ĝi estis uzata kiel komunikilo dum batalo, por ordoni kaj sendi mesaĝon al batalantaj trupoj. La verkaĵoj de Tertuliano kaj Marko Minucio Feliĉo ne atestas rilaton inter cantabrum kaj labarum, nur indikante, ke romiaj militistoj nur kultis siajn proprajn krucojn, kovritajn de ŝtufoj cantabrum kaj vexillium:

Citaĵo
 Tiel, ankaŭ la cantabrum kaj la vexillum, defendante militecon per granda inklino, tiuj vualoj estas sakralaj vestaĵoj por krucoj. 
— Tertulianus, Ad Nationes, I, 12.
Citaĵo
 La religio de la romianoj respektegas ĉiujn militajn signojn, ĵuras je ili kaj preferas ilin super ajna dio. Ĉiuj figuroj enmetitaj en la signojn estas kolieroj de krucoj; la tuloj vexillum kaj cantabrum estas vestaĵoj de krucoj. Mi laŭdas [vian] zorgemon: vi ne volis adori nudajn kaj senzorgan krucojn. 
— Tertulianus, Apologetycum, Pars IV, Capitulum XVI, 8.
Citaĵo
 Ankaŭ ni nek petas nek respektas krucojn. Vi certe, diigante lignaĵojn, certe respektegas krucojn diojn el ligno kiel parton de viaj dioj. Ankaŭ signoj, kiel la cantabrum, kaj kiel la vexillum de kampadejo, estu do nur beligitaj kaj ornamitaj krucoj. 
— M. Minutius Felix, Octavius, XXIX.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Steleo de Barros, tajlita ĉirkaŭ la 2-a jarcento antaŭ Kristo

Laŭ tiu ĉi teorioj, cantabrum estas standardo, kiun Konstantino la Granda transformis en labarum post kristaniĝo: li inkluzivis kristanajn simbolojn X kaj P, kiuj estas la du unuaj grekaj literoj de nomo Kristo (. "ΧΡΙΣΤΟΣ" =Kristo).

Laŭ kelta etimologio, la vorto labaro deriviĝas de (p)lab- (parol-), kiu deriviĝas en vorton labaros (parolanto), vaste uzata en keltaj lingvoj. En la kimra: llafar estas parolo, lingvo, voĉo, parolanto; en la anktiva kornvala kaj bretona: lavar estas parolo; en la antikva irlanda labhar estas babilema kaj labrad estas parolo; en la irlanda, labhar estas parolemalaŭtvoĉe, kaj labhairt signifas vortoparolo. Same, la vorto Labaro trovita en tombo-ŝtonoj atestas, ke ĝi estis uzita de prakantabroj kiel persona nomo.

Oficialiĝo[redakti | redakti fonton]

En Kantabrio oni debatas, ĉu la moderna versio de la kantabra labaro iĝu oficiale agnoskita simbolo. En tiu ĉi debato, unuflanke, elstaras opinio de Asocio por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio (ADIC), kaj aliflanke, spertuloj partoprenintaj en la kreo de la simboloj de la nuna aŭtonoma komunumo, apartenantaj al la Centro de Kantabraj Studoj.

Por[redakti | redakti fonton]

Nun, anoj de sociaj kaj politikaj grupoj depostulas, ke la kantabra labaro iĝu oficiala flago de Kantabrio, anstataŭigante tiun nunan. Plie, la labaro estas videbla en la urbodomo de Colindres dum festivalo de kantabra muziko (Sauga Folk). Ĝi ankaŭ estas ceremonie hisita dum la Tago de la Kantabra Popolo (en vilaĝo Novales) kaj la Infana Tago de Kantabrio, celebrita en la Duoninsulo La Magdalena en Santandero.

Kontraŭ[redakti | redakti fonton]

Pluraj spertuloj, kiel Joaquín González Echegaray, José Luis Casado Soto aŭ Ramón Teja, konsideras la nunan ruĝ-blankan oficialan flagon historie kohera kaj ĝusta, ĉar ĝi jam estis uzata de la kantabraj ŝipoj en la 18-a jarcento. Laŭ tiu ĉi spertuloj, kvankam antikvaj tekstoj mencias flagon cantabrum, neniu klare priskribas ties formon, kolorojn aŭ enajn simbolojn, kaj do, ĝi ne estas rekonstruebla per tiel malmultaj datumoj. Responde al misprezento publikigita de diversaj medioj kritikaj je la kantabra labaro,[2] González Echegaray en esplorpublikaĵo nomita Pri la tiel nomita "Kantabra Labaro" nur diras jenon pri la moderna labaro: «Ĝi estas nova kreaĵo, kaj nur eblas diri, ke ĝi malprecize inspiriĝas je kelkaj historiaj elementoj tie ĉi menciitaj»; tamen li ne apogas oficialiĝon de la flago.[3]

Laŭ pli kritika Casado Soto, la kantabra labaro estas simple nur inventaĵo de la kantabrismo kaj li konsideras, ke ĝi elkreiĝis tuj antaŭ Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo kaj do ĝi ne estas tiel malnova. Laŭ li, la nuna debato pri regionaj simboloj estas provo malkonstrui la konsenton atingitan dum kreo de la Statuto de Aŭtonomeco.[4][2]

Aliaj historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Dictionnaire des antiquités grecques et romaines - Daremberg et Saglio 1920.
  2. 2,0 2,1 Sellers, Gonzalo (29 de junio de 2009). El lábaro desmontado. Alirita 29-a de junio 2009.
  3. [2008] Acerca del llamado "Lábaro Cántabro", Altamira: Revista del Centro de Estudios Montañeses, 75, paĝ. 191-222. 
  4. El Diario Montañés (2007). Expertos defienden la legitimidad histórica de la bandera cántabra hispane. Alirita 25-07-2007.
  5. Dokumento de ADIC