Novales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novales
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22113
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 0° 17′ U (mapo)42.032222222222-0.28666666666666Koordinatoj: 42° 2′ N, 0° 17′ U (mapo) [+]
Alto 464 m [+]
Areo 20,082179 km² ( 200 8.2 179 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Novales (Provinco Ŭesko)
Novales (Provinco Ŭesko)
DEC
Novales
Novales
Situo de Novales
Novales (Hispanio)
Novales (Hispanio)
DEC
Novales
Novales
Situo de Novales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Novales [+]
vdr

Novales [noBAles] (en aragona Nobals aŭ Novals) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Guatizalema sude de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Sesa, Albero Alto kaj Argavieso.

La loĝloko Novales mem (464 msm) estas je 16 km sudoriente de Huesca inter Sesa sude kaj Argavieso norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua mezepoka mencio estas de 4a de decembro 1097, per citaĵo al "Fortunio Garcez de Balle in Novales". [1]

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Novales akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 460 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 155 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, núm. 41, p. 269)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]