Aragono
- Por la historia lando vidu: Kronlando de Aragono
|
|||||
| Situo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Statistikaj datumoj | |||||
| Ĉefurbo | Zaragozo | ||||
| Surfaco | 47.719 km2 | ||||
| Loĝantaro (2006) | 1.277.471 loĝ. | ||||
| ISO 3166-2 | ES-AR | ||||
| Politiko | |||||
| Statuto de aŭtonomeco | 18-a de aprilo 2007 | ||||
| Prezidento | Marcelino Iglesias Ricou | ||||
| Parlamenta reprezento - Kongreso - Senato |
13 membroj 12 membroj |
||||
| Lingvoj | |||||
| Kastilia (Hispana Lingvo) | En la tuta regiono | ||||
| Aragona Lingvo | En la norda parto. Precipe en la provinco Huesca | ||||
| Kataluna Lingvo | En la orienta parto. | ||||
| Registaro de Aragono | |||||
La hispana regiono de Aragono (hispane Aragón [aragon']; 47.650 km2) havas 1.326.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Huesca (15.613 km2); Teruel (14.785 km2); kaj Zaragozo (17.252 km 2). La duono de la loĝantaro troviĝas en la ĉefurbo, dum granda parto de la regiono, kaj ĉefe la provinco de Teruelo suferas fortan procezon de senpopoliĝo.
Enhavo |
Historio [redakti]
Aragono estis sendependa reĝlando dum la mezepoko, en la procezo de Rekonkero de la arabe okupita teritorio fare de la kristanoj. Ĝi poste unuiĝis kun la teritorioj de la kataluna rekonkero, por formi la Kronlandon de Aragono, kiu inkludis la nunajn regionojn de Aragono, Katalunio, Valencio kaj Balearoj. Ĝi poste unuiĝis kun Kastilio por formi la hispanan reĝlandon. Tamen, Aragono plu konservis parton de aŭtonomio, ĝis la alveno de la Burbona dinastio, komence de la 18-a jarcento.
Post la nova administra organizado de Hispanio, Aragono denove havas aŭtonoman registaron kaj Parlamenton (Aragonaj Kortezoj).
Lingvoj [redakti]
La aragona, la hispana kaj la kataluna estas oficialaj lingvoj.
Gravaj aragonanoj [redakti]
Gravaj historiaj aragonanoj estas la pentristo Francisco de Goya, la filmisto Luis Buñuel kaj la sciencisto Santiago Ramón y Cajal.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
|
|