Aragona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aragona
Aragonés
Parolata en Aragono
Denaskaj parolantoj proksimume 30.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Aragono
Reguligita de Akademio de la Aragona Lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 an
  ISO 639-2 arg
  SIL ARG
Specimeno
La Patro Nia:

Pai nuestro, que yes en o cielo,
santificato siga o tuyo nombre;
vienga ta nusatros o reino tuyo;
y se faiga la tuya voluntat en a tierra como en o cielo.
O pan nuestro de cada día da-lo-mos huei;
perdona las nuestras faltas
como tamién nusatros perdonamos a os que mos faltan;
no mos dixes cayer en a tentación y libera-mos d'o mal.
De tu ye o reino, o poder y a gloria ta cutio Sinyor. Amén

Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La aragona lingvo (propranome aragonés) estas latinida lingvo parolata de 10000 personoj en la nordaj valoj de Aragono. Ĝi estas precipe parolata en la komarkoj Ĥazetanio, Alto Gállego, Sobrarbo kaj Ribagorzo. La dialektoj plej orientaj havas trajtojn de transiro al la kataluna. Ankaŭ pluraj personoj lernas ĝin por ke la lingvo ne malaperu.

Ĝi ne havas ankoraŭ oficialan statuson. Malpli ol 10.000 personoj uzas ĝin, kvankam pli ol 30.000 komprenas la lingvon.

Ĝi uzas latinan alfabeton.

La aragona lingvo enhavas tri ĉefajn dialektojn (okcidenta, centra kaj orienta) kaj la benasqués aŭ dialekto el la valo de Benás (Benasque en la hispana), lingvistike inter la aragona kaj la kataluna.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo plej uzata estas aragonés, nomo kun kia ĝi estas konata tiel municipe kaj internacie.

La filologa tradicio uzas la nomo navarro-aragonésnavarroaragonés por paroli de la mezepoka lingvo, kiel aliaj latinidaj lingvoj (galaicoportuguésasturleonés).

Pro la histora divido de la lingvo kaj la neksisto de uniĝita konsciencio inter la parolantoj de la dialektoj, ĉiu dialekto estas nomata kun la nomo de la municipo kie gix estas parolata.

Fabla estas alia nomo tre popularigita en la 20-a jarcento. Ĝi venas de la nomo fabla chesa, el la ĉesa dialekto.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gramatiko de la aragona lingvo.

Fonologio kaj grafio[redakti | redakti fonton]

La fonemoj estas inter oblikvaj stangoj / /, la alofonoj de fonemo estas inter kvadrataj krampoj [ ], la ortografio estas en kursivo kaj ĝi adaptas sin al la ortografio de la Akademio de la Aragona Lingvo.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe Centre Malantaŭe
Malvaste
Blank vowel trapezoid.svg
i /i/
u /u/
e /e/
o /o/
a /a/
Mezvaste
Vaste

Grafika akcento (á, é, í, ó, ú) indikas pozicio malregula de la tonika akcento.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

dulipaj lipodentaj interdentals dentalaj aŭ
alveolaj
palataj aŭ
postalveolaj
velaj
senvoĉaj voĉaj senvoĉaj voĉaj senvoĉaj voĉaj senvoĉaj voĉaj senvoĉaj voĉaj senvoĉaj voĉaj
plozivoj p
/p/
b
/b/
[b~β]
t
/t/
d
/d/
[d~ð]
c, qu
/k/
g, gu
/g/
[g~ɣ]
frikativoj f
/f/
z
/θ/
s
/s/
x, ix
/ʃ/
afrikatoj ch
/tʃ/
nazaloj m
/m/
n
/n/
[n~ɱ~ŋ]
ny
/ɲ/
lateraloj l
/l/
ll
/ʎ/
vibrantoj rr, r-
/rr/
verberantoj r
/r/ (u /ɾ/)
alproksimantoj u
/w/
i, y
/j/

Diakronika evoluado de fonologio[redakti | redakti fonton]

Iuj historiaj trajtoj de la aragona en sia evoluado el la latina:

  • O, E malfermitaj en pralatinida devenas en la diftongoj [we],[je]:
    • PONTE > puent (Hisp. puente; Ast. ponte; Kat. pont; Okc. pont/pònt)
    • FERRU > fierro (Hisp. hierro; Ast. fierru; Kat. ferro; Okc. fèrre/hèr)
  • Latinidaj grupoj -X-, -PS-, SCj- devenas senvoĉa palatala frikativo ix [S]:
    • COXU > coixo (Hisp. cojo; Ast. coxu; Kat. coix; COXA > Okc. cuèissa/cueisha)
  • Kiel en la hispana, en la kataluna (parte), en la okcitana (parcialment), en la asturia y en galega, V devenas /b/:
    • VALORE > valor (Hisp. valor [b-]; Kat. valor [b-/v-]; Occ. valor [b-/v-]; Ast. valor [b-]; Gal. valor [b])

Morfosintakso[redakti | redakti fonton]

Determinantoj[redakti | redakti fonton]

Posesivoj[redakti | redakti fonton]

La posesivoj faras la determinantan funkcion, kiam ili staras post la difinita artikolo. La determinita nomo povas stari meze de la kombino:

  • O mío campo; a mía casa; a casa mía; etc.

En iuj okazoj, ĝi ne faras mankon la artikolo:

  • Casa nuestra ye cerqueta d'aquí.

Kun iuj substantivoj referintaj al proksimaj parencoj, oni uzas ankaŭ la mallongan formon de la posesivo, kiu ne estas akompanata de artikolo:

  • Mi pai; tu mai.

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

Adverbialaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

La aragona, kiel multaj latinidaj lingvoj, konservas la latinajn formojn ENDE kaj IBI en la adverbialaj pronomoj: en/ne kaj bi/i/ie.

Diakrona gramatika evoluado[redakti | redakti fonton]

Alie ol en la hispana, la latina -B- restas en la imperfekto de indikativo en la dua kaj tria konjugacioj: teniba (angl. "he had", hisp. tenía, Kat. tenia, Okc. teniá/tienèva, Gal. tiña, Port. tinha)

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de la aragona lingvo.
Evoluo de la aragona lingvo.

La aragona lingvo ekspansiis en granda parto de la Iberia duoninsulo dum la mezepoka apogeo de la Aragona Kronlando. Post kiam la reĝa potenco transiris al kastiliaj manoj, komenciĝis konstanta retreto de la lingvolimo internen de la lando. Samtempe, la ĉefurbo Zaragozo, rapide alprenis la lingvon de la nobelaro kaj mem rapide fariĝis fokuso disradianta la kastilian. Tiel, kvin jarcentojn post la ekdekadenco, la lingvon scipovas nur homoj dise en la altaj pireneaj valoj, kie iam la aragona naskiĝis.

La konstitucia demokratio voĉdonita de la vilaĝo en 1978 signifis pliigon de la numero de literaturaj laboroj kaj studoj en kaj sur la aragona lingvo. Tamen, ĉi tiu renacer eblas tro da malfrua por ĉi tiu lingvo.

Kun la "Leĝo 10/2009, de la 22-a de decembro, pri la uzo, protekto kaj promocio de la propraj lingvoj de Aragono", eldonita en la Oficiala Bulteno de Aragono la 30-a de decembro 2009, la aragona lingvo devenis propa lingvo de Aragono.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Dialektoj de la aragona lingvo.
La propono de kvar dialektoj farita de Francho Nagore.

Kiel preskaŭ ĉiuj lingvoj, la aragona ankaŭ havas dialektojn. Oni povas diri ke en ĉiu valo, estas parolata aparta dialekto.

Ĝi ekzistas propono (farita de Francho Nagore) por dividi la lingvo kvar principaj dialektoj:

  • Centra
  • Okcidenta
  • Orienta
  • Suda

Por kelkaj lingvistoj, tiuj grupoj estas kompleksa dialektalaj formitaj de kelkaj paroladoj. Por aliaj, tiu kvar grupoj estas la dialektoj de la aragona kaj la ĉesa aŭ la ĉistabina estus komarka paroladoj.

Ortografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ortografio de la aragona lingvo.

Aragona lingvo havas tri ortografioj:

  1. Ortografio de la Akademio de la Aragona Lingvo.
  2. Ortografio de la Socio de Aragona Lingvistiko
  3. Grafikaj normoj de Osko je 1987


Komparo inter la tri ortografioj de la aragona
fonemoj Ortografio de la Akademio de la Aragona Lingvo Grafikaj normoj de Osko je 1987 Ortografio de la SLA
/a/ a a a
/b/ b, v laŭ la latina etimologio.
Ex: bien, servicio, val, activo, cantaba, debant
b
Ex: bien, serbizio, bal, autibo, cantaba, debán
b, v laŭ la latinida etimologio, kiel en kataluna kaj okcitana.
Ex: bien, servício, val, activo, cantava, devant
/k/
  • c
  • qu antaŭ e, i
  • c
  • qu antaŭ e, i
  • c
  • qu antaŭ e, i
/kw/ Se ĝi estas etimologika 'q', kiel en la kataluna kaj iom en la okcitana:
  • qu antaŭ a, o.
  • antaŭ e, i.
    Ex: quan, qüestión.
cu kiel en la hispana
Ex: cuan, cuestión
Se ĝi estas etimologia 'q', kiel en la kataluna kaj iom en la okcitana:
  • qu antaŭ a, o.
  • antaŭ e, i.
    Ex: quan, qüestion.
/tʃ/ ch
Ex: chaminera, minchar, chusticia, cheografía
ch
Ex: chaminera, minchar, chustizia, cheografía
  • ch.
  • j (g antaŭ e, i) laŭ la etimologio, kiel en kataluna kaj okcitana.
    Ex: chaminera, minjar, justícia, geografia
/d/ d d d
/e/ e e e
/f/ f f f
/g/
  • g
  • gu antaŭ e, i
  • g
  • gu antaŭ e, i
  • g
  • gu antaŭ e, i
/gw/
  • gu antaŭ a, o
  • antaŭ e, i
  • gu antaŭ a, o
  • antaŭ e, i
  • gu antaŭ a, o
  • antaŭ e, i
h etimologia, muta post la latina Skribita laŭ la etimologio.
Ex: historia, hibierno
Non skribite.
Ex: istoria,ibierno
Skribita kiel mezepoka aragona kaj kataluna.
Ex: história,hivierno
/i/ i i i
/l/ l l l
/ʎ/ ll ll ll
/m/ m m m
/n/ n n n
/ɲ/ ny kiel en la mezepoka aragona kaj kataluna
Ex: anyada
ñ kiel en la hispana
Ex: añada
ny kiel en la mezepoka aragona kaj kataluna
Ex: anyada
/o/ o o o
/p/ p p p
/r/ r r r
/rr/
  • rr
  • r- komenca
  • rr
  • r- komenca
  • rr
  • r- komenca
/s/ s (ankaŭ inter du vokaloj, neniam ss*) s (ankaŭ inter du vokaloj, neniam ss*) s (ankaŭ inter du vokaloj, neniam ss*)
/t/ t t t
-t malkomence etimologia, muta en la aragona nuntempa Skribita kiel en la mezepoka aragona, en la kataluna kaj en la okcitana.
Ex: sociedat, debant, chent
Ne skribita.
Ex: soziedá, debán, chen
Skribita kiel en la mezepoka aragona, en la kataluna kaj en la okcitana.
Ex: sociedat, devant, gent
/u, w/ u u u
/jʃ/ (orientaj dialektoj)
/ʃ/ (okcidentaj dialektoj)
ix kiel grafía apogo por ĉiuj dialektoj
Ex: baixo
x
Ex: baxo
  • ix (orientaj dialektoj).
  • x (okcidentaj dialektoj).
    Ex: baixo (orienta) = baxo (okcidenta)
/j/
  • y komenca kaj inter du vokaloj
  • i en aliaj kasoj
  • y komenca kaj inter du vokaloj
  • ien aliaj kasoj
  • y komenca kaj inter du vokaloj
  • i en aliaj kasoj
/θ/
  • z antaŭ a, o, u.
  • c antaŭ e, i (en internaciaj formadoj kaj iaj paroloj de greka aŭ araba origino).
  • z en fina posicio (sed tz kiel grafio en pluraloj kaj verbaj formoj el t+s ke en benaska faras ts).


Ex: zona, Provenza, fetz, centro, servicio, realizar, verdatz.

z
Ex: zona, Probenza, fez, zentro, serbizio, realizar, berdaz.
  • z antaŭ a, o, u, en komenca posico.
  • ç antaŭ a, o, u, en interna posicio.
  • z en fina posicio.
  • c antaŭe, i.
  • z en la internaciaj formacioj
    Ex: zona, Provença, fez, centro, servício, realizar, verdaz.
Cultismos Ĝi ne estas notataj la asimilado tendencoj.
Ex: dialecto, extension kaj lexico.
Se notan as tendencias a l'asimilación.
Ex: dialeuto, estensión sed lecsico.
Ĝi ne estas notataj ĉiaj tendencoj al asimilado.
Ex: dialecto, extension kaj lexico.
Notado de la tonika akcento (en nigro en la ekzemploj) Hispana modelo, sole en akutaj, ĝi permesas ne akcentuado.
Ex:
  • historia, gracia, servicio
  • mitolochía, cheografía, María, río
  • atención
  • choven, cantaban
Hispana modelo.
Ex:
  • istoria, grazia, serbizio
  • mitolochía, cheografía, María, río
  • atenzión
  • choben, cantaban
Portugala, kataluna kaj okcitana modelo.
Ex:
  • história, grácia, servício
  • mitologia, geografia, Maria, rio
  • atencion
  • joven, cantavan

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aragonlingva literaturo.

Mezepoka literaturo[redakti | redakti fonton]

La aragona lingvo (ankaŭ nomita navara-aragona en la mezepoka etapo) ne ĝuis, dum sia historio, la literaturan prestiĝon, kiun akiris la aliaj latinidaj lingvoj de la Iberia Duoninsulo.

Ne estos ĝis la 12-a kaj 13-a jarcentoj kiam la aragona komencos havi plej grandan ĉeeston en la skribitaj dokumentoj. De ĉi tiu periodo, elstaras la Liber Regum —unua ĝenerala historio kun ampleksa rakonta disvolviĝo en latinida lingvo de Iberio—, Dek ordonoj kaj la Vidal Mayor, jura verko kie aperas kompilitaj la foruoj de Aragono. Tekstoj kiel Razón feita d'amor, la Libre dels tres reys d'orient aŭ la Vida de Santa María Egipcíaca prezentas same klarajn aragonajn trajtojn.

Moderna epoka literaturo[redakti | redakti fonton]

La kastilia estas ekde 1500 la unua lingvo por kulturo en Aragono: multaj aragonanoj elstaras skribinte en tia lingvo kaj en la 17-a jarcento la gefratoj Argensola (Bartolomé y Lupercio) iris al Kastilio kaj montris belan uzadon de la kastilia al kastilianoj.

La aragona devenis familia kaj vilaĝa lingvo kaj restis plu en la Pirineoj kie ĝi akiros popolan karakteron. La 16-a jarcento estas malluma: oni ne havas dokumentojn en la aragona, sole aljamiado. En la 17-a jarcento aperis iuj verkistoj kiuj uzos tian lingvon por karakterizi popularajn personaĵojn.

En literara konkurso eldonita en Oska je 1650 oni prezentis tri poemojn en la aragona de Matías Pradas, Isabel de Rodas kaj "Fileno, montañés".

La unuaj pastoradas estas de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]