Astura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asturia)
Astura
asturianu (asturjanu)
Mapo
lingvo • moderna lingvonatura lingvo
asturleonaj lingvoj
Parolata en Asturio
Parolantoj 110 000
Fremdlingvo / dua lingvo por 450 000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida lingvaro
Ibero-latinida lingvaro
Oficiala statuso
Reguligita de Akademio de la Astura Lingvo
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ast
  ISO 639-3 ast
  Glottolog astu1246
Angla nomo Asturian
Franca nomo asturien
Vikipedio
vdr
mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la astura bildigita helverde

La astura lingvo (asture asturianu [asturjanu]), ankaŭ konata kiel bable estas latinida lingvo, parolata en la nordhispania regiono Asturio (asture Asturies, hispane Asturias). Multaj asturianoj glitas kontinue inter la norma hispana kaj la astura laŭ la medio. En la okcidenta parto de Asturio oni parolas la galegan lingvon.

Ekzistas tri grupoj de dialektoj: okcidenta, centra kaj orienta astura lingvo.

La astura lingvo havas gramatikon, ortografiajn regulojn, asturlingvan vortaron nome Diccionariu de la Llingua Asturiana.[1] Ĝi estas zorgata de la Akademio de la Astura Lingvo, kiu laboras pri komuna lingvo. kaj eĉ se ĝi ne havas oficialan karakteron en la Aŭtonoma Statuto (la lingvo nur estas konsiderata protektinda kaj ne ekzistas televidkanalo tute en la astura lingvo, malkiel okazas en Galegio, EŭskioKatalunio)[2], unu aparta leĝo regulas la uzon de la lingvo en Asturio.

Tamen, nuntempe la lingvo suferas multe pro malprestiĝo kaj politika depremo. Kvankam ĝin parolas entute proksimume 450 000 homoj, laŭ nombrado de 1991 fare de la hispana registaro (400 000 ĝis 600 000 laŭ 2017-aj informoj)[3][4], nur en Miranda de Douro ĝi estas nun oficiale agnoskata lingvo. Aliloke oni eĉ ne agnoskas ke ĝi estas vera lingvo, sed insistas, ke ĝi estas nur dialekto de la hispana lingvo.

Alia nomo por la lingvo estas bable, kiun memkonsciaj parolantoj de la astura malŝategas. Ĝi estas parenca al "babili". La uzo de tiu termino montras, ke eĉ la kritikuloj sentas la fortan malsamecon inter la astura kaj la hispana, kaj tiel montras falsa ilian pretendon ke ĝi estas nura dialekto de la hispana.

Ekzempla frazo: Munches Gracies = Koran dankon; Güei voi dir al monte = Hodiaŭ mi iros al la monto

La unua fikcia filmo realigita en la lingvo estis A fiya del xastre en 2011. La unua animacia filmo dublita en la asturan lingvon aperis en 2010, t.e. Los viaxes de Gulliver (Gulliver's Travels, de 1939)[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]