Ibero-latinida lingvaro
El Vikipedio
La ibero-latinida lingvaro estas subgrupo de la latinida lingvaro, kiu mem estas branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La nomo aludas al la historia popolo de iberoj kaj al la ibera duoninsulo, kie la lingvoj de la lingvofamilio parolatas. Ĉiuj ibero-latinidaj lingvoj ekestis el la vulgara latino, kiu pluevoluis post la kolapso de la Romia Imperio meze de al unua jarmilo post Kristo, kaj miksiĝis kun lokaj keltaj, ĝermanaj kaj aliaj lingveroj.
Inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj estas la
- hispana lingvo,
- portugala lingvo,
- galega lingvo,
- aragona lingvo kaj la
- asturia lingvo.
- Kroma, aparte rara ibero-latinida lingvo estas la judhispana lingvo, kiun nuntempe nur parolas malmultaj sefardaj judoj ĉefe en Turkio kaj Israelo.
La kataluna lingvo estas de iuj lingvistoj konsiderata ibero-latinida lingvo, dum aliaj taksas ĝin membro de la gaŭlo-latinida lingvaro. Unuflanke ekzistas proksima parenceco inter la kataluna kaj la okcitana lingvoj – la kataluna havas pli da fonologiaj kaj leksikaj komunaĵoj kun la okcitana lingvo ol iu ajn alia lingvo de la Iberia duoninsulo. Aliflanke tamen la kataluna en multaj ecoj forte parencas al la aliaj membroj de la ibero-latinida lingvaro. Temas do iusence pri "pontolingvo" inter la gaŭlo- kaj ibero-latinidaj lingvoj.