Galega lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Galega
Galego
Parolata en Galegio (Hispanio)
Denaskaj parolantoj 3.188.400
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Galegio
Reguligita de Real Academia Galega
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 gl
  ISO 639-2 glg
Vikipedio
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la galega bildigita mezverde
vokaloj de la galega lingvo

La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala.

Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 4 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.

Ekzistas polemiko pri la memstara karaktero de la lingvo. Laŭ opinio de granda parto de lingvistoj, la galega kaj la portugala estas unusola lingvo, dum aliaj konsideras ke post jarcentoj de diverĝo, ĝi povas esti konsiderata memstara. La interkompreniĝo inter ambaŭ variantoj estas sufiĉe facila. La galega ankaŭ estas bone komprenata de hispanlingvanoj.

La polemiko etendiĝas al la literatura normo kaj al la ortografio. La oficialan normon flegas la Reĝa Akademio de la galega lingvo, kies ortografiaj priskriboj estas proksimaj al tiuj de la hispana lingvo. Ekzistas diversaj grupoj kiuj favoras alternativan normon kaj ortografion, pli proksiman al la portugala lingvo, el kiuj ili ankaŭ emas preni la neologismojn.

[redakti] Literaturo en la galega lingvo

Vidu:

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://gl.wikipedia.org Galega Vikipedio
Ekstera ligilo  http://www.realacademiagalega.org Reĝa Akademio de la Galega Lingvo
Ekstera ligilo  http://www.agal-gz.org Asocio Galega de la Lingvo (asocio kiu favoras ortografion pli proksima al la portugala)
Ekstera ligilo  http://http://www.aglp.net/ Akademio Galega de la Lingvo Portugala (ankaŭ favora al portugaleca ortografio - Nova ortografio)
Ekstera ligilo  http://www.mdl-galiza.org Movado por la defendo de la lingvo (ankaŭ favora al portugaleca ortografio)
Ekstera ligilo  http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=glg La galega en Ethnologue (angle)
Ekstera ligilo  http://www.bvg.udc.es Virtuala Galega Biblioteko
Ekstera ligilo  http://www.galego.org Organizo favora al la galega (en norma ortografio)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj