Sefardoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sefardaj elmigroj

Sefardoj (hebree Sephardim (ספרדים)) estas branĉo el judoj, idoj de tiuj, kiuj ĝis 16-a jarcento loĝis en Iberio. Multaj estis elpelitaj. Aliaj akceptis kristanan bapton kaj daŭris kiel converso-oj. Tamen, la persekuto de Hispana kaj Portugala Inkvizicioj kaŭzis, ke multaj ekzilis. La rifuĝolandoj de la sefardoj estis Portugalio (1492-1498), Nordafriko, Otomana Imperio (Istanbulo, Izmir, Saloniko), la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Nederlando kaj Belgio).

Multaj sefardaj komunumoj konservis dialekton de la kastilia lingvo, la judhispana lingvo.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Ampleksasence, oni nomas sefardoj tiujn judojn, kiuj ne estas aŝkenazoj, inkluzivante eĉ homoj sen rilato al Iberio, sed kiuj loĝis ĉirkaŭ Mediteraneo aŭ en arabaj landoj (romaniotoj, jemenaj judoj, mizraĥoj).

Tradicie la vorto sefardo, adjektive sefarda, indikas judajn komunumojn, kiuj origine devenas de Hispanio (hebree: Safarad aŭ Sefarad) kaj Portugalio. Multaj Judoj estis forĉasitaj de la Iberia duoninsulo dum la dekkvina jarcento, kaj ekvivis tra la tuta Mediteraneo, ĉefe en Nord-Afriko. Pro tio la plej multo da mediteraneaj komunumoj estas konsiderataj Sefardaj.

Nuntempe ankaŭ judaj komunumoj de arabaj kaj persaj landoj, kiuj tute neniam havis rilaton kun Hispanio, estas ofte konsiderataj Sefardoj, ĉar ili uzas la Sefardan liturgion, kiu estas iomete malsama ol aliaj liturgioj. En la moderna hebrea de Israelo, ĉiuj judoj, kies familio ne venas origine de (orient-)Eŭropo, estas nomataj sefardoj. Oni ofte diras ke la judoj dividiĝas inter sefardoj kaj aŝkenazoj, alivorte la judoj kiuj venas de orient-eŭropo. Tamen, estas komunumoj en lokoj kiel Etiopio kiuj ne vere apartenas al iu ajn de la du grupoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicie multaj sefardaj komunumoj parolis la judhispanan lingvon, kiu estis bazita sur la hispana, sed havis iom da malsamaĵojn kaj radikojn prenitajn de la hebrea. Nuntempe la lingvo apenaŭ estas ankoraŭ parolata kaj riskas malaperi. La plej multo de la parolantoj kiuj restas estas maljunaj israelanoj, kiuj ne transdonis la lingvon al siaj filoj.

Dum la Dua Mondmilito, sefardaj komunumoj en Turkio kaj Grekio estis forviŝitaj de la Holokaŭsto. En la postaj jar-dekoj, la plej multo ol la judoj kiuj vivis en arabaj landoj foriris, ofte pro politika persekutado kaj sento de nesekureco. La plej multo el ili iris al Israelo, kie nuntempe preskaŭ duonon ol la judoj havas sefardaj originoj.

Sefardoj havas apartan judisman ritaron.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio[redakti | redakti fonton]

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400 000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1 140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]