Kontraŭjudismo
El Vikipedio
Antisemitismo - ankaŭ kontraŭjudismo aŭ judofobio - estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto Antisemitismus estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento. La judoj havas la dubindan "privilegion" esti la nura popolo kiu disponas vorton aparte kreitan por indiki malamon kontraŭ ili, pro la longega kaj terura historio de kontraŭjudaj persekuto kaj malamo en Eŭropo.
La plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio estis certe la popolekstermado nomata holokaŭsto, t.e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj, fare de la nazia diktatoreco en la kvardekaj jaroj. La fina celo estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo pereis tiam.
Enhavo |
[redakti] Moderna Kontraŭsemitismo
Nuntempe multaj judoj havas la impreson ke kontraŭjudismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto de la araba-israela konflikto aŭ kiel reago al ĝi, kaj pli precize al la israela okupado (de jardekoj) de la palestina teritorio kaj la forpelo de la plejmulto de la indiĝena araba loĝantaro el la ŝtato Israelo. Ĉefe en la Araba kaj Islama mondo (sed ne nur tie), komencis resurfaci teorioj pri Judaj aŭ "Cionismaj" komplotoj por kontroli la mondo, aŭ simile. Bona ekzemplo estas la vaste kredata mito, laŭ kiu ne estis Judoj inter la viktimoj de la atenco de la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko, ĉar oni avertis ilin anticipe ne iri al la Ĝemelturoj. Fakte ja estis kelk-cento da Judoj inter la viktimoj, sed tamen ĉi tiu mito estas vaste ripetita, ĉefe en Islamaj landoj.
[redakti] Difino
Laŭ la religia kontraŭjudismo, eblas por tiu kiu naskiĝis judo maljudiĝi se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de Torquemada, kiu mem iĝis fanatika kontraŭjudisto kaj estro de la hispana inkvizicio); laŭ la rasisma kontraŭjudismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas.
[redakti] Etimologio
La evitinda vorto "antisemitismo", paŭsita laŭ naciaj lingvoj, devenas de la fakto ke la judoj, almenaŭ origine, estis semidoj. Sed la vorto semido indikas popolojn kiuj parolas semidajn lingvojn, kiel la araban, la hebrean, la amharan ktp. Do, lingve ĝusta transpreno de tiu vorto devus esti en Esperanto "antisemidismo" aŭ "kontraŭsemidismo", se semido signifus nur judo. Konklude, la ĝusta vorto en Esperanto estas kontraŭjudismo, kontraŭjudisto, kontraŭjuda ktp aŭ judofobio, judofobiulo, judofobia ktp.
[redakti] Historio
Forpelo de judoj:
- 1290 en Britio
- 1306 en Francio
- 1492 en Hispanio
Fine de la 1800-aj jaroj: pogromoj en Rusio
[redakti] Leĝoj pri judoj en Hungario
- 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de Teleki Pál
- 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
- 1938 unua leĝo pri judoj
- 1939 dua leĝo pri judoj
- 1941 tria leĝo pri judoj
- senagrigo
- 1944.04.05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo
Sed krom la menciitaj, multaj legoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938-1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.

