Pál Teleki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pál Teleki
Statuo de Pál Teleki

Grafo TELEKI Pál (naskiĝinta la 1-an de novembro 1879 en Budapeŝto; mortinta la 3-an de aprilo 1941 en Budapeŝto) estis hungara bienegposedanto (en Transilvanio), geografo, konservativa politikisto, ĉefministro de Hungario (1920–21; 1939–41). Li volis revizion de la Pactraktato de Trianon, agadlimigon de la ekstremdekstruloj, limigon de la milita partopreno de Hungario.

Lia patro estis grafo Géza Teleki (politikisto kaj verkisto), kiu estis internafera ministro (1889–90) en la registaro de Kálmán Tisza. Pál Teleki abiturientiĝis en la budapeŝta piarista gimnazio. Li studis inter 1897 kaj 1901 en la Ŝtat- kaj Jurscienca Fakultato de la Budapeŝta Universitato, krom tio, li studis ankaŭ geografion kaj sociolgion. Li studis en 1901–02 en la Agrikultura Universitato de Mosonmagyaróvár. Li doktoriĝis en 1903 pri ŝtatscienco, samjare iĝis praktikanto en la geografia fakultato de la Budapeŝta scienca universitato. Liaj verkoj aperis en la monata eldonaĵo Huszadik Század.

Li rompis la sciencan karieron en 1904 kaj iĝis helpjuĝisto en departemento Szatmár. Oni elektis lin en 1905 parlamentano de la satmar-a nagysomkút-a distrikto. Li veturis en 1907 al Sudano, en la sekva jaro li faris rondvojaĝon en Eŭropo kaj tiel deturniĝis de la politiko por mallonga tempo.

Lian unuan gravan sciencan laboron (Atlasz a japán szigetek cartographiájának történetéhez (1909)), internacie rekonis la fakuloj. Li iĝis samjare direktoro de la budapeŝta Geografia Instituto, en 1910 ĉefsekretario de la Hungara Geografia Asocio.

Li soldatservis dum la unua mondmilito kiel volontulo kaj servis kiel ĉefkolonelo ĉe la serba kaj poste ĉe la italaj frontoj. Li estis ekde 1915 reprezentanto de Keszthely per konstituci-partia programo. Li okupiĝis dum la mondmilito pri socialpolitiko, li estis ekde 1914 prezidanto de la Ras-sanafera Komisiono, ekde 1917 prezidanto de la Hungara Ras-sanafera kaj Népesedéspolitikai Asocico kaj de la Tutlanda Hadigondozó Ofico.

Li antaŭpreparis ekde aŭtuno de 1918 la etnajn mapojn de ĉiuj hungaraj vilaĝoj, por la pactraktadoj. Li estis samtempe prezidanto de la Teritori-defenda Ligo. Dum la elkrio de la Hungara Sovetrespubliko, li estis en Svislando, de kie li veturis al Vieno kaj tie aliĝis al la Kontraŭbolŝevista Komito. Li iĝis en la kontraŭrevolucia registaro de Szeged eksterafera ministro (6-an de junio – 12-an de augusto 1919) kaj agrikultura ministro (16-a de julio–12-a de aŭgusto). En aŭtuno de 1919, li gvidis la Panc-antaŭpreparan Buroon, en 1920 li estis ĉefdelegito de la pacdelegitaro. Oni elektis lin tiujare parlamenta reprezentanto de Szeged, per kristan-partia programo.

Teleki estis ekde la 19-a de aprilo 1920 eksterafera ministro en la registaro de Sándor Simonyi-Semadam, kaj la 15-an de julio, la guberniestro Miklós Horthy nomumis lin ĉefministro. Li gvidis krom tio la eksteraferan ministerion (julio-septembro de 1920., dec. 1920– jan. 1921, apr. 1921) kaj estis ministro pri la naciaj malplimultoj (dec. 1920–febr. 1921, apr. 1921). Dum lia ofica periodo komenciĝis la konsolidiĝo de la „Horthy-sistemo”. Oni malfondis la oficirajn puntaĉmentojn, ĉesigis funkciadon de la ekstremdekstra asocio „Ébredõ Magyarok Egyesülete”. La leĝo pri la ŝtata kaj socia ordo (1921) kondukis al malpliiĝo de la ekstremdekstra kaj maldektstra fortoj. Oni enkondukis dum la unua Teleki-registaro la numerus clausus. Pro la senvanaj provoj por stabiligi la ekonomion, la registaro abdikis la 1-an de decembro 1920, sed oni komisiis denove Teleki du semajnojn poste. Post la sensukcesa denova tronakira provo de Karlo la 4-a (marto-aprilo 1921), li finfine abdikis pri la ĉefministra pozicio (14-an de aprilo).

Post tio, li laboris por la elformo de la scienca fono kaj argumentoj por Trianon-revizio. Li establis en kadro de la Hungara Scienca Akademio la Sociografian Instituton (1924). Li ankaŭ fondis la Ŝtatsciencan Instituton en kadro de la Hungara Statistika Asocio (1926), apogis ankaŭ fondon de Revizia Ligo (1927).

Oni akuzis lin en 1926 pro frankofalsigo (tiam internacia skandalo), sed la juĝistaro liberparolis lin. Li fondis kaj direktis la eldonaĵojn Nouvelle Revue de Hongrie (1931) kaj Hungarian Quarterly (1936), kies celo estis la informado de la franca kaj brita publiko pri la hungaraj problemoj, el preskaŭ-oficiala vidpunkto.

Li havis decidan rolon en la scienca vivo de la epoko. Li estis ekde 1921 instruisto de la geografia katedro de budapeŝta Scienca Universitato Pázmány Péter. Li prelegis en 1922 en Usono, en 1924–25 laboris kiel spertulo de la Ligo de Popoloj, estis membro de la trimembra ekzamena komisiono pri la mosula naftoregiono.

Li estis dekano de la ekonomika fakultato, rektoro de la Teknika kaj Ekonomika Universitato József Nádor (1937–38), kuratoro de Eötvös-kolegio, kunfondinto de la Tutlanda Region- kaj Popolesplora Instituto (1938).

Li estis ekde 1922 gvidanto de la Hungara Skolta Movado, sed abdikis en 1923 pro malsaniĝo. Li estis nomumita honora ĉef-skoltisto kaj plu apogis la movadon.

Li revenis en la politikon en 1938 kaj iĝis la 14-an de majo kulturoministro de la Imrédy-registaro. Dum la unua viena decido (2-an de novembro 1938), li estis gvidanto de la hungara delegitaro. Li estis duafoje ĉefministro ekde la 16-a de februaro 1939, dum li direktis la eksteraferan ministerion inter la 21-a de decembro 1940 ĝis 4-a de februaro de 1941.

Li malpermesis ekstremdekstrulan partion de Ferenc Szálasi, ties gvidantojn internigis. Dum lia regado, oni akceptis la duan leĝon pri la judoj (5-a de majo 1939) kaj aliajn socialpolitikajn leĝojn. Eksterpolitike, li estis entent-amika, la hungara registaro elpaŝis por Pollando en septembro de 1939. Post la dua viena decido (30-a de aŭg. 1940), oni devis abdiki pri la aparta politiko („armita neŭtraleco”) kaj Hungario tralasis la germanajn trupojn, aliĝis al la tripotenca interkonsento (20-a de nov. 1940). Tiam Hungarion ĉirkaŭbrakumis germanaj okupitaj teritorioj kaj germanamikaj landoj.

Tiam la registaro provis interpaciĝi kun Jugoslavio kaj oni subskribis la 12-an de decembro 1940 (Belgrado) kontrakton pri poreterna amikeco. Post la kontraŭgermana ŝanĝo en Jugoslavio, Germanio pretendis je la hungaraj taĉmentoj. Teleki devis elekti inter Germanio kaj la entento. Kvankam Hungario ne donis taĉmentojn, ebligis por la germanoj la invadon de Jugoslavio el hungara teritorio. Britio minacis per militdeklaro, Teleki kulpigis sin.

La 2-an de aprilo 1941, la germana armeo komencis la kolektiĝon en Hungario por antaŭprepari la atakon kontraŭ Jugoslavio. Teleki sekvatage aŭrore kap-pafis sin. Li skribis adiaŭan leteron al la guberniestro Miklós Horthy: „Ni iĝis kadavrorabistoj. La plej aĉa nacio. Mi ne retiris vin. Mi estas kulpa.”

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A földrajzi gondolat története (1917)
  • Amerika gazdasági földrajza (1922)
  • A modern földrajz és oktatása (1923)
  • Általános gazdasági földrajz (1927)
  • Európáról és Magyarországról (1934)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Válogatott politikai írások és beszédek (2000)
  • Mészáros István: Teleki Pál nemzetnevelõ programja (1993)
  • Czettler Antal: Teleki Pál és a magyar külpolitika – 1939–1941 (1997)
  • Ablonczy Balázs: Teleki Pál: egy politikai életrajz vázlata (2000).