Konscio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun konscienco.

Konscio estas la kapablo fari spertojn kaj akiri kaj interrilatigi sciojn. En pli strikta senco, foje nomata mem-konscio, ĝi inkluzivas la kapablon ekkoni la propran ekziston, kompreni sin kiel individuon kaj distingi sin de la cetera mondo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni opinias, ke la iom kompleksaj bestoj (granda parto de la vertebruloj) havas konscion. Multaj rezervas la memkonscion al la homo, kvankam eksperimentoj montras, ke almenaŭ kelkaj aliaj primatoj havas specon de memkonscio.

Ĝenerale akceptata ekzakta difino de la termino, kiu ebligus ĝian traktadon ekzemple en la kampo de artefarita intelekto, ĝis nun ne ekzistas. Tamen la koncepto akiris certan signifon en la kvantuma fiziko, kiu en sia "interpreto de Göttingen" atribuas al la "konscia observado" efikon al okazaĵoj

Konscio estas unu el la ecoj de la menso, kaj ĝenerale oni atribuas al ĝi trajtojn kiel subjektiveco, memkono, perceptokapablo kaj kompreno, kaj la kabaplo recepti la rilaton inter persona identeco kaj la media ĉirkaŭĵo.

Estas malfacilege difini aŭ montrigi la konscion. Multaj kulturoj kaj religioj pretendas ke la konscio estas en la animo, aparte de la korpo. Tamen multaj sciencistoj opinias ke la konscio estas forte ligita al la neŭrona funkcio de la cerbo.

gravaj kaj daŭraj demandoj ligitaj al la studo de la konscio estas jenaj: kiom da konscio estiĝas en nehomaj bestoj? kiam, je kiu etapo dum la evoluo de la feto ekas la konscio? Ĉu maŝinoj povas atingi konscion? Tiuj temoj enhavas grandegan intereson por tiuj kiuj interesiĝas pri la morala traktado al vivuloj.

Konscio kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

Ĉar homoj esprimas la statojn de sia konscio per kaj helpe de lingvo, tentas paraleli inter lingvokapabloj kaj konscio. Tamen ekzistas homoj sen aŭ nekapablaj al lingvo (beboj, sovaĝinfanoj, aŭ cerbhandikapuloj) kiuj oni konsideras kiel posedantoj de konscio kvankam ili ne kapablas sinesprimi lingve. Multaj inteligentaj estaĵoj uzadas malsimplajn komuniksistemojn, kiuj ankoraŭ estas ne sufice klare komprenataj de psikologaj sciencistoj kiel montras scienca enketo pri la cerbo de nehomaj primatoj, kaj ĉefe inter ili la Makakprimatoj. De la komplekso de komunikado oni povas konkludi pri tiom kiom estas kompleksa la komunikata mesaĝo, sed ne necese pri la grado de konscio pri la mesaĝo ĉe la komunikankoj, tiuj estas kaj la transdonanto kaj la receptanto.

Memkonscio[redakti | redakti fonton]

Memkonscio estas la kapacito por introspekto kaj la kapablo rekoni sin kiel individua aparta de la medio kaj aliaj individuoj. Ĝi estas malsama al konscio en la signifo de subjektiveco. Dum konscio estas konscia pri onia medio kaj korpo kaj vivstilo, memkonscio estas la rekono de tiu konscio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Damasio (2012). Self Comes to Mind: Constructing the Conscious Brain. Vintage. ISBN 978-0-307-47495-7.
  • Philip David Zelazo; Morris Moscovitch; Evan Thompson (2007). The Cambridge Handbook of Consciousness. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-67412-6.