Mizraĥoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parto de serio

stelo de Davido  Menora.svg
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jidiŝo · Judezmo · Ge'ez
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cdaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Cirkumcido · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Maimonides · Nacĥmanides · Raŝi
Ba’al Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

MizraĥojMizrahim, (hebree מזרחים aŭ מזרחיים, Mizraḥim Mizrāḥm, kun signifo "Orientanoj"), estas la nomo nun plejofte atribuita al la judoj devenantaj el la judaj komunumoj de la Meza Oriento, Nord-Afriko kaj Kaŭkazio, tio estas, tiuj loĝantaj en plejparte islamaj landoj, aŭ nun loĝantaj en Israelo, sed devenantaj el tiuj landoj.

La termino Mizraĥo estas uzata ofte interŝanĝe kun Sefardo, kvankam origine ili reprezentis malsamajn konceptojn. Ambaŭ kontrastas kun la Aŝkenazoj, devenantaj el norda kaj orienta Eŭropo.

Malgraŭ iliaj heterogenaj devenoj, mizraĥaj judoj ĝenerale praktikadas ritojn identajn aŭ similajn al tiuj de la tradicia sefarda judismo, kvankam kun kelkaj diferencoj inter la apartaj komunumoj. Tio ĉi rezultis en konfuzo de terminoj, precipe en Israelo kaj en religia uzado, kie "Sephardi" estas uzata en larĝa sento ĉu por mizraĥaj judoj ĉu por Sefardoj proprasence. Efektive, de la punkto de vido de la oficiala israela rabenaro, la mizraĥaj rabenoj en Israelo estas sub la jurisdikcio de la Ĉefa Sefarda Rabenaro de Israelo kiu, en plejpartoj de kazoj, estas mizraĥoj judo. Hodiaŭ ili konsistigas pli ol duonon de la juda loĝantaro de Israelo, sed antaŭ ol la amasa enmigrado de miliono da plejparte aŝkenazaj enmigrintoj de la eksa Sovetio en la 1990aj jaroj ili konsistigis super 70% el juda loĝantaro de Israelo.[1]

Historio kaj uzado[redakti | redakti fonton]

"Mizraĥo" estas laŭvorte tradukita kiel "Orienta", מזרח (Mizraḥ), hebrea por "orienta". En la pasinto la vorto "mizraĥoj," respondanta al la araba vorto Mashriqiyyun (Orientanoj), plusendis al la indiĝenoj de Sirio, Irako kaj aliaj aziaj landoj, kiel kontrasto kun tiuj de Nord-Afriko (Maghrabiyyun). Pro tiu kialo kelkaj parolantoj protestas kontraŭ la uzo de "mizrahi" por inkludi marokajn judojn.

La termino mizraĥoj aŭ Edot Hamizraḥ, Orientaj komunumoj, kreskis en Israelo sub la cirkonstancoj de la renkontiĝo de ondoj de enmigrintoj de la aŝkenazaj, sefardaj kaj Orientjudaj komunumoj. En moderna israela uzado, ĝi referencas al ĉiuj judoj de nord-afrika kaj Okcidentaj aziaj landoj, multaj el ili arabparolantaj kaj kun islama plimulto. La termino komencis esti ĝenerale uzita pli fare de mizraĥaj aktivuloj en la fruaj 1990aj jaroj. De tiam en Israelo ĝi fariĝis tradicia duon-oficiala kaj amaskomunikilara nomo. [2]

Multaj "mizraĥoj" ("Orientaj" judoj) hodiaŭ malakceptas tiun ĉi (aŭ ajnan) supernomon kaj simpliman priskribon kaj preferi identigi sin mem laŭ sia aparta lando de deveno aŭ tiu de siaj tujaj prapatroj, ekz. "irana/persa judo", "iraka judo", "Tunizia judo", ktp. aŭ preferi uzi la malnovan terminon "Sefarda" en ĝia pli larĝa signifo.

Aliaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Multaj judoj identigas ĉiujn ne-aŝkenazaj judoj kiel Sefardoj, en moderna hebrea "Sfaradim". Ĉi tiu pli larĝa difino de "Sephardim" kiel inkluzivanta ĉiujn aŭ plej multe de mizraĥaj judoj estas ankaŭ ofta en judaj religiaj cirkloj. La Etiopiaj judaj religiaj gvidantoj en Israelo ankaŭ aliĝis al la mizraĥaj-sefardaj ritaj komununmoj.

La kialo por ĉi tiu klasifiko estas ke plej multaj mizraĥaj komunumoj uzas multe de la samaj religiaj ritoj kiel la proprasence sefardoj. La domino de la sefarda rito inter mizraĥojm estas parte rezulto de la aliĝo de kelkaj de komunumoj de sefardoj sekvante la elpelo de judoj el Hispanio kaj Portugalio en 1492. Dum la lastaj jarcentoj, la antaŭe apartaj ritoj de la mizraĥaj komunumoj estis influitaj, aŭ entute anstataŭigitaj de la rito de la Sephardim, perceptita kiel pli prestiĝa. Eĉ antaŭ ol ĉi tiu asimilo, la originala rito de multaj judaj Orientaj komunumoj estis jam pli proksima al la sefrda rito ol al la aŝkenaza. Pro ĉi tiu kialo, "Sephardim" fine signifis ne nur "hispanajn judojn" sed "judoj de la hispana rito", same kiel " Ashkenazim" estas uzita por "judoj de la germana rito", kies prapatroj parolis la Judgermanan aŭ jidan lingvon, sendepende ĉu aŭ ne ili devenis de Germanio.

Multaj el la sefardaj judoj ekzilitaj el Hispanio translokiĝis en pli grandaj aŭ malgrandaj nombroj en multajn arabparolantajn landojn, kiel Sirio kaj Maroko. En Sirio, plej poste ili interedziĝis kun kaj asimiliĝis en la pli granda solida komunumo de arabparolantaj judoj. En nord-afrikaj landoj, kontraste, kie la Sephardim venis en pli granda nombro ol la antaŭ-ekzistantaj komunumoj estis kelkaj el la lastaj kiuj asimiliĝis en la pli prospera kaj prestiĝa sefarda komunumo. En Maroko distingo restis inter la pure sefarda Gerush Castilia de la hispanlingva norda strio kaj Toshavim, indiĝenaj judoj de Nord-Afrikaj komunumoj de la interno.

Ajnakaze, ĉi tiu asimilo, kombinita kun la uzo de la sefarda rito, kondukis al la populara nomo kaj integriĝo de plej multaj ne-aŝkenazaj judaj komunumoj de la Meza Oriento kaj Nord-Afriko kiel "sefarda", ĉu aŭ ne ili devenis de hispanaj judoj, kio estas kion la terminoj "sefarda judoj" kaj "Sepharadim" konvene implicis kiam uzitaj en la etna kiel kontrasta al la religia sento.

En aliaj multaj arabaj landoj, pli malnova arab-parolantaj judaj komunumoj distingis inter si mem kaj la pli novaj alvenintoj parolantaj Jud-latinidajn lingvojn, tio estas, la Sephardim elpelitaj de Hispanio en 1492 kaj Portugalio en 1497. La establitaj arab-parolantaj judoj nomis sin mem Musta'arabim (araba por Arabigitaj), dum la pli novajn alvenintojn ili nomis moriskoj (laŭ la ladina vorto por maŭroj).

La ankaŭ uzata termino "arabaj judoj" estas polemika, uzata por mem-identigo de kelkaj membroj de la komunumoj koncernitaj sed forte oponita de aliaj pro siaj politikaj, sociaj kaj ideologiaj implicoj.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Jud-arabaj lingvoj.
kurdaj judoj en Rawanduz, norda Irako, 1905.

Plejparto de la nomataj orient-judaj aŭ mizraĥaj komunumoj parolis araban, kvankam araba estas nun plejparte uzita kiel dua lingvo, precipe de la pli malnova generacio. Plejparto de la multaj rimarkindaj filozofiaj, religiaj kaj literaturaj laboroj de la judoj en la Oriento estis skribita en araba uzanta modifitan hebrean alfabeton.

Inter aliaj lingvoj asociitaj kun mizraĥoj estas jud-persa (Dzhidi), kartvela, Buĥoro, kurda, jud-berbera, kartaga lingvo, Juhuri, Marata, jud-Malajala kaj kelkaj Jud-arameaj dialektoj. Plej multaj persaj judoj parolas norman persan.

Nov-aramea estas ŝemida lingvo proksime rilata al hebreo. Ĝi estas identigata kiel " juda lingvo", pro tio ke ĝi estas la lingvo de gravaj judaj tekstoj kiel la Talmudo kaj Zoharo kaj multaj ritaj deklamadoj kiel la Kadiŝo. Tradicie, aramea estis lingvo de talmuda debato en jeŝivoj, ĉar multaj rabenaj tekstoj estas skribitaj en miksaĵo de hebrea kaj aramea.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Juda Loĝantaro de la Mondo, La Juda Virtuala Biblioteko
  2. http://web.mit.edu/cis/www/mitejmes/issues/200105/download/Shohat.doc