A fiya del xastre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A fiya del xastre
mallonga filmo
Originala titolo A fiya del xastre
Originala lingvo Galician-Asturian
Kina aperdato 2011
vdr

A fiya del xastre (en Esperanto la filino de la tajloro) estas mallonga filmo  de 2011. Temas pri la unua filmo de fikcio kiu registriĝis en la galega-asturia lingvo. Ĝi estis reĝisorita de Marisa López Diras en kelkaj lokoj de Grandas de Salime.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La historio rakontas pri kudristino kiu kaŝas en la vestaĵoj faritaj de ŝi fasketojn de herboj kun kiuj sorĉalvokas la bonan sorton kaj realigas la dezirojn de homoj. Je iu okazo ŝi protektas junulon sen loko kie pasi la nokton kaj teksas por li jakon kun unu el tiuj branĉetoj. Sekvatage sciiĝas la novaĵo ke la Ĝendarmaro marŝas serĉe de viro fuĝita. Post kelkaj jaroj, la kudristino ricevas iun tagon leteron kun unu sola vorto, "dankon".

Scenaro[redakti | redakti fonton]

La scenaro de A fiya del xastre inspiras sin el rakonto de egala titolo kiu gajnis la Premion Xeira 2007 por mallongaj rakontoj.[1]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Elsa Pérez García: Filino de la tajloro
  • Jose Alberto R. Andreolotti: Tajloro
  • Rodrigo Pérez González: Kuriero
  • Lucía Sánchez García-Conde: Kromaktoro
  • María Luisa Rodríguez Álvarez: Balbina
  • Luis M. Suárez: Fremdulo
  • Elena Pérez González: Vendisto
  • Avelino López Ledo: Barbiro
  • Marisa López Diras: Rakontanto

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio de la publiko en la 1a Konkurso pri mallongaj filmoj de kampara kino en Saldaña (Palencia).[2]
  • Premio al la plej bona mallonga filmo registrita en Asturio “Ribadedeva en Corto” (2014).

Eldono en DVD[redakti | redakti fonton]

A fiya del xastre oni eldonis en DVD en Espiga 2012 eldonita de Gonzali Produktadoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]