Guardia Civil (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unua konata foto de Civilgvardio en Reinosa inter 1855 kaj 1857.
La plej karaktera bildo de la Guardia Civil: paro de civilgvardianoj kun la tradicia trikorna ĉapelo.

La Guardia Civil (civilgvardio), populare nomata la Benemérita, estas la unua korpuso de publika sekureco de nacia kompetenco en Hispanio. Ĝi estis fondita de la 2a Duko de Ahumada, nome Francisco Javier Girón y Ezpeleta en 1844.[1] Temas oficiale pri Instituto Armado (armita institucio) de naturo militista kiu, laŭ la leĝo Ley Orgánica 2/86, de 13s de marto de 1986, formas parton de la Fuerzas y Cuerpos de Seguridad del Estado (sekuristaro). Tiele la hispana konstitucio, en sia artikolo 104, fiksas sian ĉefan mision protekti la liberan uzadon de la rajtoj kaj liberecoj de la hispanoj kaj garantii la civita sekureco, laŭ la dependo el la registaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu polica korpuso estis fondita laŭ la modelo de la iama Santa Hermandad, kiu funkciis simile el 1476 al 1835. La ĉefa celo estis kontroli la vojojn kaj ecrtigi la ĝeneralan sekurecon, Kvankam oni propagandis ke tio necesas pro la nestabileco de la lando dum la Unua Karlisma Milito, reale ĝi utilis por protekti terposedantojn kaj burĝulojn el la atakoj de profesiaj ŝtelistoj (bandoleros) aŭ el simplaj rabetadoj fare de malriĉaj kamparanoj. Pro tio dum la dua duono de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a la Civilgvardio kreigis famon de kontraŭpopolaj policistoj perfortemaj kaj amikemaj de la terposedantoj.

Tiusence famiĝis dum la 1920-aj jaroj la poemoj kiuj poste kolektos la fama poeto Federico García Lorca en sia poemaro Cigana romancaro, kie aperas favore ciganoj (alia tradicia malamiko de la Civilgvardio) dum malfavore civilgvardianoj mem. Eble tio estis unu el la kaŭzoj ke li estos mortpafita komence de la Hispana Enlanda Milito (1936). En tiu milito, kvankam multaj civilgvardianoj restis lojalaj al la registaro de la Dua Hispana Respubliko, plej parte aliĝis al la flanko de la puĉistoj.

Simbolaro[redakti | redakti fonton]

Kvankam dekomence vestitaj el bluo, jam de la komenco ili uzis verdajn mantelojn por kamufli sin en kamparo kaj plej facile surprizi la suspektulojn. Ankaŭ de la komenco la tradicia dukorna ĉapelo estis rekonilo de la civilgvardianoj, heredita el ĉapeloj de nobeluloj de la fino de la 18a jarcento kaj komenco de la 19a jarcento.

Kazernoj[redakti | redakti fonton]

En ili loĝis ne nur la civilgvardianoj, sed ankaŭ ties familioj, kiel sistemo apartigi la civilgvardianojn el la loka loĝantaro kaj plej facile perforti aŭ subpremi la lokanojn. Por tiu celo foje oni uzis eĉ apartajn konstruaĵojn, kiaj kasteloj, monaĥejoj ktp. Tiuj instalaĵoj estis tradicie celo de terorismaj organizoj kiaj ETA, ĉefe, kiuj atencis kontraŭ ili eĉ en 89 fojoj, kaŭzante 33 mortintojn, same kiel aliaj organizoj (GRAPO, EGPGC, Terra Lliure). La plej mortigaj atencoj estis tiuj de Zaragozo, en 1987, kaj de Vic, en 1991, kiuj kaŭzis 11 kaj 10 mortintojn respektive.[2]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.guardiacivil.es/es/institucional/historiaguacivil/index.html?jspDivision=HIST&jspProceso=HIST Historia de la Guardia Civil, konsultita la 30-4-2012, Guardia Civil, hispane.
  2. http://www.abc.es/agencias/noticia.asp?noticia=64578& Las+casas+cuartel+de+la+Guardia+Civil%2C+objetivo+de+ETA+en+los+%FAltimos+30+a%F1os, Las casas cuartel de la Guardia Civil, objetivo de ETA en los últimos 30 años, konsultita la 30-7-2009, EFE, 29-7-2009, ABC.es.