Libereco

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Apartigiloj
Ĉi tiu artikolo temas pri la filozofia koncepto de libereco. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Libereco (apartigilo).

Libereco (aŭ libero; latine libertas) estas koncepto en filozofio, kiu kutime kompreniĝas kiel individua eblo povi sen devigo decidadi kaj elektadi inter diversaj agadebloj. La esprimo signifas ĝenerale la staton de aŭtonomeco de aganta subjekto.

Enhavo

[redakti] Diversaj formoj de libereco

Libereco aperas en multaj kuntekstoj laŭ kiuj oni distingas ekzemple liberecojn politikan, ekonomian aŭ personan.

[redakti] Politika libereco

Libereco gvidanta la popolon, pentraĵo de Eugène Delacroix, simbolo de la Libereco.

Politika libereco signifas foreston de politikaj limigoj, ĉefe pri opinioj, prireligia libereco, kaj pri la amaskomunikiloj (libero pri esprimo). Ĝi proksime rilatas al demokratio. Politika libereco estas la rajto ne esti malliberigita aŭ ne esti viktimo de senpruva aresto (la pruveco esploriĝas surbaze de la regulo habeas corpus).

Diversaj filozofiaj esprimoj rilatas al politika libereco, ekzemple anarkiismo, tolero, homaj rajtoj. Rekte al politika libereco ligitaj estas organizaĵoj kiel Amnestio Internacia aŭ sendependaj amaskomunikiloj kiel Indymedia.

La temon esploris filozofoj kiel Thomas Hobbes, Etienne de la Boetie, Locke, Pierre Bayle (pri tolero) aŭ Michel Foucault. André Comte-Sponville starigis la demandon: "Kiu povas esti ĉiam libera? Kiel oni povus esti tia kontraŭ la maliculoj, la sensciuloj, la fanatikoj, kiam ili plejfortas?"

[redakti] Ekonomia libereco

En la ekonomia kampo, libereco signifas povi elekti, ne esti limigita aŭ devigita, ĉu per naturo, ĉu per institucio. Monopolisto povas pli libere fiksi prezojn ol ajna entrepreno, kiu troviĝas en la merkata konkurenco. Tiu, kiu havas pli altan valoron ekonomian (aŭ merkatan), havas pli da libereco ol tiu, kiu ne ĝin havas.

Rilataj temoj kaj filozofioj estas ekonomika povo, anarki-kapitalismo, novliberalismo, libero pri striko, sindikata libereco. Pri la temo okupiĝis en siaj verkoj Adam Smith.

La totala ekonomia libereco estas de iuj pensuloj kaj verkistoj konsiderata falsa koncepto, ĉar de ĝi dependas gravaj aferoj kiuj influas la vivon de multaj personoj. Ekzemple posedanto de entrepreno rajtas fermi sian fabrikon kaj sendi ties laboristojn al sendungeco (li estas libera fari tion). Tiele la laboristoj iras (pro la uzado de libero) al malriĉo kaj malsato. Eventuale al la morto. De la alia flanko konsumantoj (uzantaj liberecon) povas ĉu aĉeti manĝaĵojn (eĉ se altpreze) aŭ ne aĉeti, sekve ne manĝi, sekve morti.

[redakti] Persona libereco

Persona libereco signifas:

  • esti for el ajna engaĝiĝo (ĉu aminduma, kooperativa), libera por fari kion ajn oni deziras (ene la limoj de sia propra elgaĝiĝo, ekde oni ĝin elektis), inklude komenci novan engaĝigon aŭ eksperimenti novaĵojn
  • povi finfine eliri la gepatran hejmon
  • povi elekti inter ekzistantaj alternativoj (vidu libera elekto, propra volo)

Metafore oni diras ekzemple havi liberan tempon, kio signifas esti en ferioj, aŭ simple dum iom da tempo ne devi fari laboron kaj povi fari kion oni deziras.

Pri la temo okupiĝis Ted Kaczynski. La araba aŭtoro Ĉaddad (ofte kaligrafiita de Hassan Massudy) diris pri la temo: "Antaŭenpaŝu, kaj vi estos libera."

[redakti] Filozofiaj diskutoj pri libereco

Filozofiaj diskutoj pri libereco starigas multajn demandojn, pri tio, ĉu la agoj de homo estas aŭ povas esti liberaj. Tio implicas subproblemojn kaj antaŭproblemojn, kiel ekzemple:

  • Kion oni konceptas per "libereco", se forestu ĉia determino? Ĉu tio malsamas de hazardo, kaj kio povas estis ties valoro?
  • Ĉu povas ekzisti libereco kontraŭanta la nun konatajn sciencan, psiĥologian kaj similajn determinojn?
  • Ĉu libereco estas io alia? Ĉu sinrealigo? Ĉu trovo de sia plej propra kaj profunda si mem? Sed kiel tiam oni povas ĝin difini kaj certi pri tio? Kaj kiujn valorojn privilegii? Pri tio temas la verko Devoj al si mem). Kian rilaton ĝi havas kun moralo aŭ kun certaj teologioj (interalie kun la hindua filozofio)?

Ankaŭ la Milgram-eksperimento rilatas al la filozofiaj diskutoj pri libereco.

Multaj filozofoj pridiskutas la esencon de libereco, ekzemple:

  • Pierre Reverdy diris: "Ne liberecon oni tiom vere bezonas, sed esti katenita nur per tio, kion oni amas".
  • Georges Wolinski diris: "Mi ne volas estis subpremita sub la senkompata sklaveco de memstareco."
  • André Malraux diris: "Mi tre malbone scias kio estas libereco, sed mi tre bone scias kio estas liberigo."

[redakti] Pli specifaj komprenoj de libereco

Ekzistas ankaŭ pli specifaj komprenoj de la vorto, kiel ekzemple la kristana libereco, laŭ kio libereco ne estas fari kion vi deziras, sed fari tion kio estas necesa por ni.

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri liber(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

« Liberulo iras, kien li deziras. »
« Ne insultu mizeran, ne moku malliberan. »
« Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. »

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Serĉu la vorton Libereco en Vikivortaro, la libera vortaro.
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Vidu Libereco.

[redakti] Referencoj

  1. Lernu