Statuo de Libereco
| Statuo de Libereco | |
| angle: Statue of Liberty | |
| statuo | |
|
Statuo de Libereco de antaŭe
|
|
| Oficiala nomo: Liberty Enlightening the World | |
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Novjorkio |
| Regiono | Novjorko |
| Insulo | Insulo de Libereco |
| Situo | Statuo de Libereco |
| - koordinatoj | 40°41′21″N 74°02′40″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 40.68917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">40.68917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Alteco de statuo | 46 m |
| - alteco kun soklo | 93 m |
| Pezo | 205 000 kg (451 948 lb) |
| Materialoj | bronzo, ŝtalo |
| Proponinto | Gustave Eiffel |
| - skulptisto | Frédéric Auguste Bartholdi |
| - proponinto de soklo | Richard Morris Hunt |
| - kapo laŭ modelo de | Isabella Eugenie Boyer |
| Transdonita | 4-an de julio 1886 |
| Por publiko | alirebla por publiko |
| Horzono | OT (UTC-5) |
| - somera tempo | OT (UTC-4) |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
| Nomo | Statue of Liberty |
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
| Jaro | 1984 (#8) |
| Numero | 307 |
| Regiono | Latina Ameriko |
| Kriterioj | i, vi |
La Statuo de Libereco estas granda verda statuo de virino ĉe la eniro de la haveno de Novjorko. Ĝi altas 93 m de bazo al pinto. La statuo nun estas simbolo de libereco, demokratio kaj Usono. Konstruita de Gustave Eiffel kaj Frédéric Auguste Bartholdi, ĝi estis donaco de Francio al Usono por la centa datreveno de ĝia revolucio kaj sendependeco. Ĝia vera nomo estas La Libereco lumiganta la mondon.
La statuo staras ĉe la haveno ekde 1886 kaj estas la unua vido de Usono kaj Novjorko por tiu, kiu alvenas trans la maron.
En la mano dekstra, ŝi tenas torĉon kaj en la maldekstra tabulon, sur kiu estas enskribita la dato la 4-a de julio 1776, kiam Usono sendependiĝis.
Ekstere ŝi estas bronza, sed interne ŝia skeleto estas ŝtala.
Pro sekurecaj kialoj nun ne eblas viziti la internon de la statuo, nur ĝian platformon kaj la apudan muzeon.
En Colmar ekzistas malgranda kopio de la Statuo. Inaŭgurita en 2004.