Kantato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kantato (itale cantata, kiu signifas "kanto aŭ historio enmuzikigita") estas voĉa komponaĵo akompanata de instrumentoj kaj ĝenerale enhavanta pli ol unu movimenton.

En la 16-a jarcento, kiam ĉia serioza muziko estis voĉa, la termino estis neniel bezonata, sed post la graviĝo de instrumenta muziko en la 17-a jarcento kantatoj komencis aperi sub tiu nomo post kiam la instrumenta arto fariĝis sufiĉe certa por enmetiĝi en sonatojn. De la mezo de la 17-a ĝis malfrue en la 18-a jarcento unu el la plej amataj formoj de itala ĉambra muziko estis la kantato por unu aŭ du solistaj voĉoj, kun akompano de klaviceno kaj eble kelkaj aliaj solistaj instrumentoj. Ĝi konsistis unue el deklama rakonto aŭ sceno en recitativo, kuntenata de primitiva ario ripetata je intervaloj. Bonaj ekzemploj troviĝas en la preĝeja muziko de Carissimi; kaj la anglaj voĉaj soloj de Henry PURCELL (ekz. Mad Tom kaj Mad Bess) montris la plej bonan, kion oni povas fari el tiu ĉi arkaika formo. Post la oftiĝo de la triparta ario la kantato fariĝis grupo de du aŭ tri arioj ligitaj de recitativo. La multaj italaj duetoj kaj tercetoj de Georg Friedrich Händel estas ekzemploj sur sufiĉe granda skalo. Lia latina moteto Silete Venti, por soprano sola, montris uzadon de tiu ĉi formo en preĝeja muziko.

La itala solista kantato emis, kiam ĝi estis sur granda skalo, fariĝi nedistingebla de sceno en opero. Tiel same la preĝeja kantato, solista aŭ ĥora, estas nedistingebla de malgranda oratorio aŭ parto de oratorio. Tio ĉi estas egale videbla, se ni esploras la senparalelajn preĝejajn kantatojn de Bach, el kiuj 200 restas, aŭ la Chandos-himnojn de Händel. En la okazo de Johann Sebastian Bach, multaj el la pli grandaj kantatoj efektive nomiĝas oratorioj; kaj la Kristnaska Oratorio estas kolekto de ses preĝejaj kantatoj efektive destinitaj por prezento je ses apartaj tagoj, kvankam ili kune formas artan tuton tiel kompletan, kiel kiu ajn klasika oratorio.

Tamen la ĉefa punkto pri la preĝejaj kantatoj de Bach estas tio, ke ili formis parton de diservo, kaj aparte de diservo, en kiu la organizo de la muziko estis multe pli kohera ol estis eble en la anglikana eklezio. Multaj el la plej grandaj kantatoj de Bach komenciĝas per detalriĉa ĥoro sekvata de kelkaj arioj kaj recitativoj, kaj finiĝas per modesta ĥoralo. Tion ĉi oni ofte prikomentis kiel ekzemplon de manko de intereso flanke de Bach pri arta klimakso en la verko kiel tuto. Sed neniu tion asertos, kiu konscias pri la loko, kiun okupis la preĝeja kantato en la luterana diservo. La teksto estis zorge bazita sur la evangelio aŭ lecionoj por la tago; krom se la kantato estis mallonga, la prediko verŝajne okazis post la unua ĥoro aŭ unu el la arioj, kaj la kongregacio ekkunkantis en la fina ĥoralo. Tiel la unueco de la diservo estis la unueco de la muziko; kaj, en okazoj kiam ĉiuj movimentoj baziĝis sur la sama ĥoralmelodio, tiun ĉi unuecon nenio iam superis, krom tiuj 16-jarcentaj mesoj kaj motetoj, kiuj baziĝis sur la gregoriaj tonoj de la solenaĵo, por kiu ili estis verkitaj.

En la moderna tempo la termino kantato estas aplikata preskaŭ ekskluzive al ĥora muziko, distinge de solista voĉa muziko. Estis eble nur unu speco de kantato post Bach, kiu povas esti rekonita kiel artformo kaj ne nura titolo por verkoj alie neklaseblaj. Estas eble rekoni kiel apartan artotipon tian fruan 19-jarcentan kantaton, en kiu la ĥoro estas prezentilo por muziko pli lirika kaj kanteca ol la oratoria stilo, kvankam ĝi ne malebligas brilan klimakson en la formo de leĝera speco de fugo. Gorreiche Augenblick de Ludwig van Beethoven estas brila vivtenaĵo en tiu ĉi stilo, Jubel Cantata de Carl Maria von Weber estis tipa ekzemplo, kaj la Walpurgisnacht de Felix Mendelssohn estas la klasika. La simfonio-kantato de Mendelssohn, la Lobgesang, estas hibrida verko, parte en la oratoria stilo. Ĝin antaŭas tri simfoniaj movimentoj, montrantaj teknikon laŭkonfese sugestitan de la naŭa simfonio de Betoveno; sed la analogio ne estas akurata, ĉar la verko de Betoveno estas simfonio, kies kvara movimento estas ĥora finalo havanta esence unuecan planon, kaj male la simfonio-kantato de Mendelssohn estas kantato havanta tri simfoniajn preludojn. La plenajn lirikajn eblecojn en serio de ĥoraj kantoj plenumis finfine Johannes Brahms en sia Rinaldo, verko enmuzikiginta tekston, kiun verkis Goeto samtempe dum tiu verkis la tekston de la Walpurgisnacht. La intencon de la verko de Brahms (lia sola provo en tiu ĉi ĝenro) maltrafis kritikistoj, kiuj atendis en tia grandega komponaĵo la kvalitojn de detalriĉa ĥora muziko, kun kiu ĝi havis nenian rilaton. Brahms verŝajne diris la finan vorton pri tiu ĉi temo; kaj la ceteraj specoj de kantato (komence je la Meeres-stille de Betoveno, kaj inkluzive plej multajn el la ĥoraj verketoj de Brahms kaj angloj) estis nure diversaj manieroj enmuzikigi en ĥoran muzikon poemon, kiu estas tro longa por enteniĝi en unu movimento.