Johannes Brahms

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johannes Brahms
JohannesBrahms.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Johannes Brahms
Naskiĝo la 7-an de majo 1833(nun 1833-05-07)
Flago-de-Germanio.svg Germanio, Hamburgo
Morto la 3-an de aprilo 1897 (63-jara)
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio, Vieno
Ĝenroj Romantikismo
Profesio Komponisto
pianisto
dirigento
Aktivaj jaroj 1829-1882
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Johannes Brahms (naskiĝis la 7-an de majo 1833, en Hamburgo, kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el periodo de romantikismo.

La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson.

En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. En 1870 li renkontiĝis kun dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la deka simfonio de Beethoven".

Brahms krom alia eksidis en imperistra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj