Studaĵo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1-a paĝo de la studaĵo op. 10, n-o 2 de Chopin

Studaĵo (ankaŭ etudo, laŭ la franca lingvo) estas laŭ sia origina vortsenco ("les études" = studado; "étudier" = studi) instrumentverko por soloinstrumento, kiu celas helpi la muzikiston akiri pli bonajn lertecon pri lia instrumento. Ekzemple ilin reprezentas la pianostudaĵoj de Carl Czerny samkiel la "Ausführliche theoretisch-practische Anweisung zum Pianoforte-Spiel" (detala teoria-praktika instrukcio al pianludado) de Johann Nepomuk Hummel.

En la 19-a jarcento, dum la epoko de la romantismo, el la studaĵoj evoluis memstara muzikformo, kia ja ankaŭ servis al la studado de specialaj lertecoj, tamen krom tio estis aŭdigata al publiko kiel konĉerteca verko. Ekzemploj por tio estas la studaĵoj por violono de Niccolò Paganini samkiel la pianostudaĵoj de Franz Liszt, Sergej Rachmaninoff, Aleksandr Skrjabin kaj Frédéric Chopin. La – jam sen tio fingroteknike postulemaj – ŝopenajn studaĵojn eĉ plimalfaciligis poste Leopold Godowski en nova aranĝo.

Dumpaŝe de la tempo ĉi tiu muzikformo malproksimiĝis de sia origina senco (akiro de fingra lerteco). Tio jam montriĝas je kelkaj studaĵoj de Skrjabin, kiuj parte estas dispoziciitaj pli kiel senformaj "moments musicaux" ol kiel studaĵoj kaj per tro hasta prezentado perdas sian sonan ravon. Sed ankaŭ la simfoniaj studaĵoj (por piano) de Robert Schumann estas ekzemplo por la deturniĝo de la origina ideo de studaĵo, ĉar temas plimulte pri variacioj pri temo. Same je la Paganini-variacioj op. 35 (du volumoj) de Brahms temas pri kolekto da studaĵoj; ili portas nemiskompreneble kiel subtitolo la nomon "studaĵoj por piano".

Kolektoj da studaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Chopin
    • studaĵoj op. 10
    • studaĵoj op. 25
  • Ligeti
    • studaĵoj: tri libroj