Frédéric Chopin

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Fryderyk Chopin
Frédéric Chopin
pola komponisto
Naskiĝo 22-a de februaro 1810
Żelazowa Wola, Pollando
Morto 17-a de oktobro 1849
Parizo, Francio
Portalo pri Homoj

Fryderyk Franciszek CHOPIN (en franca Frédéric-François Chopin, esperantigite: Ŝopeno) (naskiĝis la 1-an de marto [laŭ eble erara baptisma registro, 22-an de februaro] 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto kaj pianisto.

La pola prononco de lia familia nomo estus "ĤOpin", se ĝi estus pola; la origina franca prononco estas "ŝoPE" (kun la fina E nazaligita), kaj pole oni foje literumas ĝin "Szopen". La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.

Enhavo

[redakti] Vivo

[redakti] Infaneco

Żelazowa Wola, la domo de Chopin

Lia patro, Nicolas Chopin (1771-1844) estis origine franco venigita al Pollando de Marainville en Loreno. Laŭ kelkaj indikoj polaj historiistoj opinias ke li eskapis de Francio pro la partoprenado en fuŝa afero de koliero de reĝino (fr. Affaire du collier de la reine ). Junaĝe li venis al Pollando dum la regnado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski. Li batalis por la sendependeco de la nova patrujo en la Insurekcio de Kościuszko. Ĝis la morto li nomiĝis Polo poligante sian nomon al Mikołaj Choppen, aŭ Szopen. Li ne kontaktis plu kun sia familio en Francio. Li estis malpopulara pro sia malamo al la persono de Napoléon Bonaparte. Kune kun sia edzino, polino Justyna Tekla de Krzyżanowski, siajn gefilojn li edukis kiel polojn. Unue li estis guvernisto de infanoj en la domo de familio Łączyńscy, loĝante en Żelazowa Wola, kie naskiĝis Fryderyk. Nicolas Chopin transloĝiĝis al Varsovio, kie li instruis en Liceo de Varsovio la francan lingvon kaj francan kulturon.

La patrino de Fryderyk Chopin, Justyna Tekla de Krzyżanowski devenis de la povriĝinta nobla familio el Kujavio. Ŝi fasciniĝis per la muziko, precipe per la popola kaj ludis je fortepiano. Krom Fryderyk ŝi naskis tri filinojn - Ludwika Jędrzejewiczowa, Izabela Barcińska kaj Emilia.

Laŭ legendo Fryderyk Chopin naskiĝis dum Nicolas Chopin ludis je violono. Povas esti, ke nur post kelkaj semajnoj oni anoncis pri la naskiĝo al la pastro kaj oni baptigis la infanon. Laŭ trovita en 1892 dokumento en paroĥejo de Brochów Fryderyk Franciszek Chopin naskiĝis la 22-an de februaro. Laŭ posteaj informoj de Fryderyk kaj lia patrino Justyna la tago de naskiĝo estis la 1-a de marto. La nomo devenas de la sankta Frideriko kies memorigo estas la 1-an de marto. La dua nomo Franciszek estis la nomo de lia avo. Józef Sikorski, la muzikisto kaj amiko de Chopin memorigas en sia "Wspomnienie Szopena" (Memoro pri Chopin) ke Frideriko ploris multe infantempe se lia patrino ludis je fortepiano. Alia anekdoto priparolas, ke kutime Chopin ludis kiel infano la aŭditajn melodiojn. Ĝuste tial gepatroj dungis la instruiston- Wojciech Żywny, Ĉeĥo. Post mallonga tempo tamen Fryderyk superregis la kapablojn de la instruisto. Li tre amikiĝis kun li kaj post multaj jaroj li dediĉis al li faman Polonezon A bemolan maĵoran (Polonezo As-dur "Heroa"). Sekvanta instruisto de Chopin estis Wilhelm Wacław Würfel, ankaŭ devenanta de Ĉeĥio.

[redakti] Edukado kaj unuaj sukcesoj

La Miodowa strato en Varsovio- pentro de Canaletto

En 1817 jaro en la aĝo de 7 jaroj Chopin komencis komponi pli serioze. De tiu tempo devenas la nenumerigitaj du polonezoj g minora kaj B maĵora dediĉitaj al Wiktoria Skarbek. La unua koncerto agis en 1818 jaro en la palaco de Radziwiłł. La revuoj kiel Kurier Warszawski priskribis lin kiel "mały Chopinek" (malgranda Ŝopeneto), "mirakla infano" kaj la "dua Mozart". Aleksandra Tańska skribis pri la koncerto en sia taglibro, ke estis multe da homoj mirigitaj per la malgranda Chopin, kiu "substituos Mozarton" (zastąpi Mozarta). La 20-an de septembro 1818 la Varsovion vizitis carino Maria Fjodorovna. Chopin oferis al ŝi liajn polajn dancojn. A. Wójcicki memoras, ke juna Chopin ludis multe ĉe princo Konstanto Romanov, la guberniestro de Varsovio. Dum la milita marŝo malgranda Chopin rigardis alten, ke la guberniestro demandis: "Kial vi rigardas alten, eta? Vi legas notojn en plafono?". Chopin ricevis de carino la medalon kaj de guberniestro Konstanto la brilantan ringon. Poste, en Parizo oni proponis lin fariĝi la ĉefa imperia komponisto. Chopin vendis la medalon kaj ringon, forĵetante la proponon.

Dum jaroj 1823-1826 Chopin edukis en la Liceo de Varsovio, kie laboris lia patro. En tiu tempo li vizitis la grandan parton de Pollando. La feriojn li pasadis en la kortegoj de princo Antoni Radziwiłł en Szafarnia. Li vizitis ankaŭ tre distajn terenojn de Pollando. De Szafarnia Chopin skribadis la famegajn en Pollando leterojn kiuj estis parodioj de la fama gazeto Kurier Warszawski (Kuriero Varsovia). Kurier Szafarski (Kurier de Szafarnia) informis la gepatrojn pri la ludojn en Szafarnia. Maurycy Karasowski, la infana amiko de Chopin, memoris, ke Fryderyk helpis foje al la guvernisto de Szafarnia trankviligi la bruantajn infanojn. Chopin improviziis la rakonton ludante je fortepiano. Kiam li komencis ludi sian lulkanton la infanoj dormis. Chopin montris la dormantojn al la patrino kaj siaj fratinoj kaj ĝoje frapis al la fortepiano la teruran akordon. Kune kun sia fratino, Emilia, li kreis la ludojn, poemojn kaj komediojn. Eĉ poste en Parizo Honoré de Balzac skribis, ke Chopin havas la teruran kapablon imitii ĉiujn kiujn li volas.

Biografistoj (Jeżewska, Iwaszkiewicz, Willemetz) agnoskas, ke Chopin estis la universala genio ĉar li havis ankaŭ la grandan literaturan talenton, kiun li malkaŝis en siaj leteroj, kaj ankaŭ la talentojn- pentrartan kaj aktoran.

En jaroj 1826-1829 Chopin studis en la varsovia Ĉefa Skolo de Muziko, kiu estis la parto de la Konservatorio, kunigita kun Universitato de Varsovio. La profesoro Józef Elsner permesis, ke Chopin ne lernu plu la ludon je instrumento. Chopin studis nur la harmonion kaj kontrapunkton. Dum tiu periodo Chopin komponis Sonaton c minoran op.4, Variaciojn B maĵorajn sur "Là ci darem la mano" de Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart, Trion g minoran kaj unuajn Mazurkojn (op.6 kaj 7). En la raporto post la tria jaro de studado Elsner skribis: Trijara Szopen Fryderyk- speciala kapablo, la muzika genio.

En 1826 Chopin vojaĝis al Berlino. En 1826 li estis ankaŭ en Bad Reinertz (hodiaŭ Duszniki-Zdrój en Pollando).

La jaroj 1829-1831 estas por Chopin la periodo de la unua amo al la kantistino Konstancja Gładkowska kaj la unuaj grandaj sukcesoj en muziko. En la letero al sia amiko Tytus Wojciechowski, Chopin nomigas Konstancon la idealo. Tiam li komponas siajn grandajn koncertojn al fortepiano kaj orkestro: f minora op.21 kaj e minora op.11.

En julio 1829 jaro, tuj post la fino de studojn, Chopin vojaĝas kun amikoj al Vieno. Danke al Würfel Chopin konatiĝis kun muzikistoj de tiu urbo. Dufoje li koncertis en Kärntnerthortheater. Liaj Variacioj kaj Rondo à la Krakowiak fariĝis la granda sukceso. La kritikistoj agnoskis la komponaĵojn kiel tre novigantaj. Tial en aprilo 1830 tiuj komponaĵoj estis eldonitaj, unue eksterlande. La patro kaj la amikoj persvadis Chopin, ke li vojaĝu en la Eŭropo. Bedaŭrigante Chopin veturas de Varsovio al Kalisz. Antaŭ la elveturo li adiaŭas amatan Konstancja Gładkowska kaj donas ŝin la ringon, kiun ŝi havis ĝismorte. La 5-an de novembro 1830 Chopin lasis Pollandon veturante al Berlino kaj Dresdeno. En Vieno, kiam li ekaŭdis kantitan de Konstancja cavatina de Gioacchino Rossini li ploris. Dum la vojaĝo al Parizo Chopin skribis la taglibron nomatan "Dziennik stuttgarcki" (La Stutgarta taglibro). En la taglibro li esprimis tristegon pro ĵus komencita Novembra ribelo. Chopin volis reveni al Pollando sed Tytus Wojciechowski ne permesis lin. Tial Chopin komponas Etudon Revolucian op.10, n.12 pri la novembra ribelo.

(aŭdio)
Etudo Revolucia verko 10, numero 12 (informo)
Etudo Revolucia


[redakti] La matura periodo

La portreto de Chopin per Franz Xaver Winterhalter

Enfine li venas al Parizo, kie li loĝiĝas ĉe Boulevard Poissonnerie. Tuj li donas la unuan el siaj 19 koncertoj en Parizo, kie li vivis dum 18 jaroj. Tiam li performas la koncerton e minoran kaj variaciojn. La publiko estis ege mirigita. La kritikisto François Fétis anoncas, ke Chopin revivigis la fortepianan muzikon. Mirigita estas ankaŭ Franz Liszt, kiu tuj amikiĝis kun li. La sekvantan tagon la eldonistoj sendas al Chopin proponojn aĉeti liajn komponaĵojn. Chopin komencas koncerti en salonoj amikiĝante kun Liszt, Vincenzo Bellini kaj Hector Berlioz. Oni invitas lin kutime eĉ al la Versajlo. Rapide li transloĝiĝas al Chaussee d'Antin, en la riĉa arondismento de Parizo. Amikoj nomigas tiun lokon la Olimpo, ĉar ĝi estas sur la tre alta etaĝo kaj oni povas aŭskulti de tie la "dian muzikon". Pro financaj problemoj Chopin instruis la ludon je fortepiano. Li instruis interalie la princinon de Noailles, princinon Chimay kaj de Beauvau, baroninon Rothschild, grafinon Peruzzi kaj Delfina Potocka. Tre gravaj talentoj estis Karolina Hartmann, Karol Filtsch kaj Adolf Gutmann. Chopin estis konata pro sia nervozeco kaj postulemeco.

En 1835 li finas koncerti en salonoj komencante helpi al elmigritaj Poloj eskapintaj post la falo de la novembra ribelo. Li konis bone Adam Mickiewicz, Julian Ursyn Niemcewicz kaj Cyprian Kamil Norwid. Mickiewicz persvadas lin ke li kreu la operon. Chopin tamen opiniante, ke li estas pli malbona komponisto amis pli la diskutojn kun Norwid, kiu estimis liajn opiniojn. Poste Norwid skribos la faman Fortepianon de Ŝopen' pri la lastaj tagoj de komponisto kaj januara ribelo, kiam Rusoj elĵetis el la palaco de Potoccy la varsovian fortepianon de Fryderyk por venĝi. Norwid skribis Idealo prenis pavimon ("Ideał sięgnął bruku").

Chopin estis amiko de generalo Józef Bem, al kiu li donis multe da mono por fondi la Polan Asocion Politeknikan. Vizitanta Chopinon Jan Matuszyński, la amiko de infantempo, mortas pro la tuberkulozo. Tuberkulozo estis malsano, kiun Chopin havis ankoraŭ infantempe kaj mortis pro ĝi lia fratino Emilia. Ĉe Chopin loĝas ankaŭ pianisto kaj komponisto Julian Fontana.

La Polonezo de Ŝopeno ĉe la balo de princo Adam Jerzy Czartoryski en Hotelo Lambert- la pentro de Teofil Kwiatkowski
(aŭdio)
Polonezo A bemola maĵora (informo)
Polonezo Heroa


En 1836 Chopin konis Maria Wodzińska, kun kiu li volas edzigi. Ŝi havis talentojn muzikan kaj pentrartan. Kiam la familio sciiĝas, ke Chopin malsanas pro tuberkulozo la kontakto estas rompata. Chopin dediĉis al Maria sian Valson A bemolan maĵoran kaj kantojn.

Depresiita Chopin konis en 1837 la verkistinon George Sand. Post unu el koncertoj de Chopin en Parizo ŝi parolas al li, ke ĉiuj ŝiaj romanoj ne indas eĉ por unu frazo de lia muziko. Kvankam Chopin unue dubas pri ŝia virineco (ŝi portas pantalonojn kaj fumas) li kredeble enamigis en ŝi. La 9 jara konado de ili Sand nomigas tamen la kolostra tempo de celibato. En la letero al la patrino Justyna Tekla Chopin, Sand nomiĝis la dua patrino. Eskapante de la malamo de la antaŭa amanto Sand vojaĝas kun Chopin al Majorko. La malbona vetero kaj milito en Hispanio farigas la vojaĝon malbona. Sand prenas ankaŭ siajn malsanajn infanojn. Nervozita Chopin komponas tie siajn Preludojn. Foje dum la promeno de Chopin komenciĝas la tempesto. Chopin provas kuri al la domo tamen li komencas tusi kaj unue li eltusas la sangon. Pri tiu ago li komponis la Preludon D bemola maĵora (des-dur simila al pola vorto "deszcz"- pluvo). Nur tiun komponaĵon malaprobas Sand, kiu tiam ne povis helpi lin.

Tuj ili revenas al Francio. Oni venigis tiam la korpon de sinmortigita Adolf Nourrit, la kantisto. En Marsejlo Chopin ludas en lia entombigo- je preĝeja orgeno. Malgraŭ la malbona sono de orgeno Chopin mirigis la publikon per la kanto de Franz Schubert.

En 1839 Chopin loĝas ĉe Sand en Nohant elsputante la grandajn kvantojn de la sango. Sand skribis tiam la romanon, pro kiu oni ŝin malamis. La romano "Lucrézia Floriani", en kiu la simila al Chopin viro kun granda talento mortas pro tuberkulozo. Franz Liszt priskribis la romanon kiel la perfidaĵon kaj rompis la kontakton kun George Sand. Chopin venis al Parizo kaj ne reagis, tamen kun Sand ne amikiĝis plu. Eĉ li helpis al la filino de Sand, Solange, edziĝi kun skulptisto Auguste Clésinger. Sand malamas Chopin, kiu estas ĉiam pli malsana.

[redakti] La lasta periodo

La tombo de Chopin en Parizo, monumento farita de Auguste Clesinger
La koro de Chopin en Varsovio

Chopin lastfoje koncertas en Parizo. Oni nomigas lin la Arielo de fortepiano. Post la eksplodo de revolucio en Parizo en 1848 Chopin venas al Britio kaj Skotio kun Jane Stirling nomata la vidvino post Chopin. Tie li pli malsanas koncertante ĉe la aristokratuloj, eĉ antaŭ reĝino Viktoria. Li donas la lastan koncerton al polaj elmigrintoj en Londono.

Ĉiam pli malsana Chopin komponas la lastajn mazurkojn, kiujn oni eldonos nur en la 20-a jarcento. Vizitas lin Adolf Gutmann kaj amika pentristo Eugene Delacroix, princino Marcelina Czartoryska, Józef Cichowski, amiko Wojciech Grzymała. Jenny Lind por amuzi lin organizas por li kun la parizaj muzikistoj la vesperon de la muziko. Konsolita Chopin transloĝiĝis al Chaillot 74 kaj invitas al si sian fratinon Ludwika. Li devas tamen denove loĝi ĉe placo Vendôme. Vizitis lin Hector Berlioz kaj poste Cyprian Kamil Norwid. Tiuj "tagoj antaŭlastaj" estos la legendo en la pola kulturo.

Fryderyk Chopin mortis en la dua ĥoro en nokto, 17-an de oktobro 1849 ĉe Delfina Potocka, pastro Jełowicki (kiu donis lin la lastan unkton), Wojciech Grzymała kaj fratino Ludwika Jędrzejewiczowa. Pastro Aleksander Jełowicki skribis, ke Chopin antaŭ la morto elparolis la nomojn de Jesuo, Mario kaj Jozefo kaj aldonis: Mi estas ĉe la fonto de feliĉo (pole: "Jestem już u źródła szczęścia"). La entombiga meso estis en la preĝejo de sankta Magdalena (Église de la Madeleine), dum kiu pro la deziro de Chopin oni performis la Requiem de Mozart. Chopin estis entombigita en Père Lachaise en Parizo. Konforme kun la lasta volo la fratino Ludwika prenis koron de Chopin kaj venigis ĝin al la preĝejo de la Sankta Kruco (Kościół świętego Krzyża) en Varsovio. Kiam Robert Schumann sciigis pri la morto de Chopin li parolis: La animo de la muziko flugis super la mondo.

(aŭdio)
Funebra marŝo (informo)
Funebra marŝo, Sonato b minora


[redakti] La verko kaj stilo

Chopin estas hodiaŭe opiniata kiel la plej eminenta pola komponisto. Li tamen ne komprenis sian popularecon eĉ kiam la revuoj skribis, ke li estos al Pollando kiel Mozart al Germanio. Laŭ li la plej grandaj komponistoj estis Mozart jak Johann Sebastian Bach. La originaleco de Chopin faras la grandan problemon por performi liajn komponaĵojn. La baladoj F maĵora kaj g minora estas komponitaj sur la poemoj de Adam Mickiewicz- "Świtezianka" kaj "Jezioro Świteź", la polaj popolaj legendoj. Plejparto de komponaĵoj de Chopin estas inspirigitaj per la pola popola muziko kaj eĉ universalaj aĵoj kiel etudoj kaj preludoj ampleksas la elementojn de la pola specifiko. Li mem kreis la plej artan formon de la polonezo, mazurko, kujawiak, krakowiak, oberek- la polaj dancoj. Pro ili li kreis la nekonatan en romantisma epoko melodikon. Plej malkompenebla al nuntempuloj de Chopin kaj dificila al nuntempa performa arto estas la tempo rubato, per kiu li priskribis ĉiujn mazurkojn. La komponaĵoj estis tiel problemaj al performo, ke nur Harry Neuhaus en la 20-a jarcento proponis la unuan ideon kompreni Chopinon.

Ignacy Jan Paderewski parolis dum la centa datreveno de la naskiĝo de Chopin- "Oni prohibis al ni Słowacki, Krasiński kaj Mickiewicz. Oni ne forprenis de ni Chopinon. Tamen ĝuste en Chopin ekzistas la ĉio, kion oni nin prohibis: koloraj kontuŝoj, zonoj per oro fanditaj, krakovaj rogatywki, la tinto de nobelaj sabroj, la brilo de popolaj falĉiloj, la ĝemo de la vundita mamo, la ribelo de la katenita spirito, la krucoj de mortintejo, la preĝejoj ĉe la vilaĝaj vojoj, la preĝoj de zorgitaj koroj, la sufero de la mallibereco, domaĝa sento por la libereco, sakro kontraŭ tiranoj kaj la ĝoja kanto de venko(...)". George Sand skribis tamen ke Chopin estas nenio krom la Polo.

Chopin estas ankaŭ opiniata kiel la kreinto de la romantika etudo. Liaj nokturnoj, preludoj kaj eĉ mazurkoj inspirigis tiel gravaj komponistoj kiel Claude Debussy, Edvard Grieg, Arnold Schönberg, Karol Szymanowski kaj aliuj.

De 1927 jaro oni organizas inter kvin jaroj la Internacian Pianan Konkurson Fryderyk Chopin en Varsovio- la plej malnova en la mondo monografia konkurso muzika. La kreinto de konkurso estis Jerzy Żurawlew. La konkurso propagis la plej grandajn pianistojn en la 20-a jarcento kaj fariĝis unu el plej arte altaj muzikaj kunigoj en la mondo. La gravaj festivaloj de muziko de Chopin oni organizas ankaŭ en Varsovio, Valldemossa, Ĝenevo, Duszniki-Zdrój, Parizo kaj Gento.

Inter plej gravaj performantoj de komponaĵoj de Chopin estas Ignacy Jan Paderewski, Moriz Rosenthal, Alfred Cortot, Ignaz Friedman, Raul Koczalski, Artur Rubinstein, Mieczysław Horszowski, Henryk Sztompka, Claudio Arrau, Vladimir Horowitz, Władysław Szpilman, Jan Ekier, Witold Małcużyński, Dinu Lipatti, Halina Czerny-Stefańska, Regina Smendzianka, Adam Harasiewicz, Vladimir Ashkenazy, Martha Argerich, Maurizio Pollini, Murray Perahia, Krystian Zimerman, Janusz Olejniczak, Evgeny Kissin, Rafał Blechacz.

La monumento de Fryderyk Chopin en Łazienki, Varsovio

[redakti] Bibliografio

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.classicalarchives.com/chopin.html
·  http://www.chopin.pl
·  http://www.angelfire.com/tn3/papazacharias/chopin.html
·  http://www.gutenberg.net/etext/4386


Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de legindaj artikoloj.