Franz Liszt
El Vikipedio
| Franz Liszt | |
|---|---|
| hungara komponisto | |
| Naskiĝo | 22-a de oktobro 1811 Doborján, Hungario (nuntempe Raiding, Aŭstrio) |
| Morto | 31-a de julio 1886 Bayreuth, Germanio |
| Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Franz LISZT aŭ LISZT Ferenc (List ferenc) (22-a de oktobro 1811 – 31-a de julio 1886) estis hungara komponisto kaj pianisto.
Li naskiĝis en Doborján (tiam vilaĝo situanta en Hungario, nuntempe Raiding, en Aŭstrio) en germanlingva familio. Kiam lia patro malkovris ĉe li eksterordinarajn scipovojn kaj emon al muziko li decidis ke Franz edukos muzike. Post efemeraj lekcioj en lernejoj Franz Liszt estiĝis lernulo de komponisto kaj pianisto romantika Johann Nepomuk Hummel. Poste li lernis ĉe fama komponisto klasikisma Antonio Salieri (ĉe Salieri lernis ankaŭ Ludwig van Beethoven). Li studis en Vieno. Nur en Parizo li komencis koncerti kaj komponi mem. Tie li konis sian plej grandan amikon Fryderyk Chopin pri kiu poste li skribis libron. Li amikiĝis ankaŭ en tia tempo kun George Sand, kiun poste li malamis pro nemoraleco kaj Camille Saint-Saëns. Tie li elskribis sian "Hungarian Rapsodion" (ĉefan motivon de ĝi Liszt verŝajne aŭskultis en Hungario de Ciganoj) kiu fariĝis tre fama komponaĵo en la Eŭropo. Poste li ankaŭ ekkonis Hector Berlioz, Robert Schumann kaj Richard Wagner. Wagner poste estiĝis lia tre proksima amiko. Krome li estis amiko de ĉia Pola emigracio (Chopin, Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki ktp.). Liszt estiĝis famega persono en la Eŭropo antaŭ la komponado de siaj plej gravaj komponaĵoj. Li koncertis ankaŭ en Irlando kaj Britio.
Poste Liszt enloĝiĝis en Weimar. Tie li komponis siajn plej geniajn verkojn. Inter ili Totentanz (Danse Macabre- la danco de la morto) kiu estis tre fama kaj ofte ludita ankoraŭ en la komenco de la 20-a jarcento, Koncerto patetika por du fortepianoj, Fortepiana Sonato B-moll (en B minor), Dekkvin Rapsodioj Hungaraj, orkestraj simfoniaj poemoj, 13-a Psalmo por la tenoro sola. Oni opinias, ke la plej granda kaj genia komponaĵo de tiu tempo de lia vivo estas Simfonio faŭsta. Ĝi konsistas kvar partojn. La unua komenciĝas per la tri akordoj kiuj fariĝas serion. La dodekafonio ne estis uzata ĝis Webern kaj Schonberg, kiuj inventis tiun metodon. Tri akordoj fariĝas serio dodekafonia. La kvara parto estas parto de ĥoro. De tiu tempo Liszt komencis ofte komponi ĥorajn partojn kaj oratoriojn.
En 1861 jaro Liszt veturis al Romo. Kiam Wagner kreis en Bayreuth Festivalon de muziko Liszt ĉiam komponis tie akompanante al Wagner. Ĝis la morto en 1886 Liszt prelegis en la Universitato de Budapeŝto.
Li tre influis al Wagner (kaj reciproke ĉar Simfonio faŭsta konsistas multajn vagnerismojn kaj ankaŭ lejtmotivojn poste uzitajn nur en Parsifal de Wagner). Fakte li estis unu el la plej gravaj eksperimentistoj de la muziko en sia epoko inter Fryderyk Chopin, Ludwig van Beethoven kaj Richard Wagner. Rigardeble li antaŭvidis sentonan muzikon kaj enkondukis eksterordinaran romantikan stilon. La adoruloj de Liszt tamen plej miras pri liaj oratorioj kiuj enkondukas tute novajn metodojn komponadajn (la oratorioj de Liszt forte rompas "decorum" de la antaŭaj oratorioj ekzemple de Beethoven kaj Mozart).
[redaktu] interesaĵoj
La longharverta tamarino en multaj landoj havas la nomon Liszt-simio, ĉar la verta hararo de tiu simio similas al la hararo de Liszt.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.d-vista.com/OTHER/Liszttime.html
http://www.pianosociety.com/index.php?id=62
http://www.lisztworks.com
http://www.mutopiaproject.org/cgibin/make-table.cgi?Composer=LisztF&preview=1

