Robert Schumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Schumann
Robert Schumann
germana komponisto
Naskiĝo 8-a de junio 1810
en Zwickau, Saksio, Germanio
Morto 29-a de julio 1856
en Endenich, Germanio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Robert Alexander SCHUMANN (naskiĝis en la 8-a de junio 1810, en Zwickau, Saksio, kaj mortis en la 29-a de julio 1856, en Endenich, proksime de Bonn kaj nun ties urboparto) estis germana komponisto, pianisto kaj influanta muzikkritikisto. Li estis unu el la plej famaj komponistoj de romantismo de la 19-a jarcento. Lia edzino, Clara Schumann, nask. Wieck, estis siatempe elstara pianisto kaj unu el la malmultaj inaj komponistoj.

Superrigardo pri lia vivo[redakti | redakti fonton]

Robert Schumann estis filo de librovendisto kaj eldonisto August Schumann (17731826). Jam en la aĝo de sep jaroj li ricevis pianolecionojn, studis en 18281830 sen granda emo juron en Lepsiko kaj Heidelberg, vere tamen li sindediĉis tutplene al la muziko kaj ankaŭ komencis komponi.

Krom la lernado de pianludo (ĉe Friedrich Wieck, patro de lia posta edzino) kaj muzikteorio li entreprenis propajn studojn helpe de la bontemperita klavarinstrumento de Johann Sebastian Bach. Fingra trostreĉo ja malebligis la karieron de virtuozo; ekestis tamen pluaj fruaj komponaĵoj. Dum jaroj li publikigis nur verkojn por piano.

En 1834 Schumann fondis la „Neue Zeitschrift für Musik“ (nova revuo por muziko), en kiu la parte realaj, parte la inventitaj „Davidsbündler“ (David-liganoj; Eusebius, Florestan k.a.) luktis por alta, „poezia“ muziko. Decidiĝinte kaj sincere en sia romantika-idealisma artisteco, Schumann estis pro sia pli kaj pli forte alinterne direktita karaktero malsukcesa kiel instruisto kaj dirigento kaj kiel komponisto komence preskaŭ nekonata.

En 1840 Schumann geedziĝis kontraŭ la rezisto de Friedrich Wiecks kun ties filino Clara; en la sama jaro li komponis grandan nombron da lidoj. En 1843 li alvenis per Felix Mendelssohn Bartholdy al konservatorio de Lepsiko, en 1844 kiel ĥordirigento al Dresdeno. En 1850 li fariĝis urba muzikdirektoro en Duseldorfo (tie lin vizitis en 1853 juna Johannes Brahms), tamen post kelka tempo spertis tie diversajn humiligojn kaj intrigojn.

Jam en junaj jaroj foje sin anoncanta anima krizo fojfoje estis interpretata kiel psikozo kadre de dupolusa obstrukco, kiu plene eksplodus en 1854 post provo de sinmortigo. Malsanulaj aktoj el la sanigejo Endenich tamen supozigas interligitecon inter la nervomalsano de Schumann kaj frua sifiliso.[1] Schumann mortis en 1856 en Endenich.

La fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Robert Schumann en Zwickau

„mi sonĝis, mi estus droninta en la Rejno.“ Ĉi tiun frazon Schuman notis en la aĝo de 19 jaroj en sian taglibron, en tempo, en kiu li ne povis antaŭvidi, ke li iam ajn pro profesiaj kaŭzoj loĝos en Rejnlando — kaj ke li tie per salto en la Rejnon provos sinmortigi.

Jam frue Schumann skribis multe, ne nur taglibron. Krom sia artista emo al pianludo (lia patrino estis tre muzikema, tamen ne regis instrumenton) li ŝategis la literaturon, heredaĵo de sia patro: August Schumann, kiu konsideris sin literaturisto, verkis romanojn, akiris transregione grandan famon kiel tradukisto de anglalingvaj verkistoj kaj estris kune kun sia frato ekde 1807 la eldonejan librovendejon „Gebrüder Schumann“ en Zwickau, kiu estis konata pro la prosperigo de ĝenerala klerigo per eldonado de klasikaj libroj el la tuta mondo en poŝlibra formato. Onidire li disponis pri granda privata biblioteko, kiu unuigis la klasikan literaturon tutmondan. Liaj plej aĝaj filoj poste laboris en la eldona komerco kaj ankaŭ la plej juna – Schumann havis kvar gefratojn: Emilie (1796), Eduard (1799), Carl (1801) kaj Julius (1805) – ankaŭ provis laŭiri liajn spurojn. Kiel junulo li ne nur verkis komponaĵojn, sed ankaŭ eseojn, poemojn kaj romanfragmentojn samkiel memkritikajn tekstojn. Precipe lin pregis la romantismaj verkistoj, tute aparte Jean Paul.

August Schumann subtenis la muzikajn ambiciojn de sia ido. Nur por tiu li akiris pianegon, volonte aŭskultis lian ludadon, eĉ klopodis, kvankam malsukcese, donigi al li pianolecionojn ĉe Carl Maria von Weber. „Mi ĝuis la plej zorgeman kaj amoplenan edukadon“ notis Robert Schumann poste.

En 1826 August Schumann mortis en la aĝo de 53 jaroj. Li postlasis al sia familio ne tro modestan posedaĵon, la parton de Robert al ĉi tiu administris kiel zorganto tuko- kaj feraĵokomercisto Gottlob Rudel el Zwickau. La lerneja edukado de Schumann estis ampleksa. Li lernis la latinan, grekan kaj francan kaj validis kiel eksterkutima lingvotalentulo. Lia muzika edukado tamen restis (ĝis 1828) preskaŭ diletanta. Ĉar li pli bone ludis pianon ol lia instruisto, ĉi tiu rekomendis al li la memstudadon, kion Schumann provis realigi per la vizitado de muzikaj prezentadoj kaj la legado de partituroj kaj pianopartituroj de orkestraj verkoj. Kiel junulo li fondis lernejorkestron, krom tio ankaŭ literaturan asocion, en kiu li kun kunlernantoj laŭtlegis diversajn verkojn, i.a. ankaŭ ok dramojn de Friedrich Schiller en disdonataj roloj. Kiom serioza li konsideris tion, respegulas la asociaj statutoj, de li koncipitaj: Ili minacis "maldecan ridadon“ dum la legadoj per monpunoj.

La gimnazian ekzamenon Schumann trapasis kun la vicbona noto „omnino dignus“. Dum tio lia patrino decidintis kune kun lia zorganto, ke Schumann studu jurosciencojn, ĉar ambaŭ vidis en lia inklino al arto kaj precipe muziko nenian estontecon. Schumann obeis la deziron kaj sin enlistigis la 29-an de marto 1828 en Universitato de Lepsiko kiel jurstudento kaj aniĝis en Malnova Lepsika Kolegaro. En 1828 li enloĝis la saman loĝejon kiel lia amiko el la juneco Emil Flechsig.

Malŝatata studo[redakti | redakti fonton]

Lepsiko, kun tiam ĉ. 41.000 loĝantoj post Dresdeno la duagranda urbo de Saksio, lasis Schumann-on ne malimpresita: La urbo de komercaj foiroj, de la librokomerco kaj de la libropresado; renomaj eldonejoj kiel Brockhaus, Reclam kaj Breitkopf & Härtel ĉi tie rezidis. La Lepsika Gewandhaus-Orkestro brilis kun prezentadoj, kiajn Schumann neniam travivis. Li skribis al sia patrino, ke li regule iras en la kolegiojn kaj pasigis sian tempon per muzikumado, verkado kaj legado, sekvis intertempe filozofiajn prelegojn ekz. de Wilhelm Traugott Krug, pasigis tamen ankaŭ kelkan antaŭtagmezon en negliĝa vesto ĉe "lirika maldiligentado". Lekciosalonon kun juraj okazigoj Schumann verŝajne neniam eniris en Lepsiko. Kelkfoje la konscienco turmentis lin, pri kio liaj tag- kaj jarlibroj faras raporton:

„Mi frostas, se mi pensas, kio fariĝus el mi.“ Kaj poste:
„Malforte mi ne volas kaj rajtas esti. Se homo nur volas – li povas ĈION.“

En la sama jaro Schumann renkontis en la domo de artoŝatanta profesoro la viron, kiu ŝanĝos lian vivon: Friedrich Wieck. Wieck, kiu origine studis teologion, akirintis famon kiel eksterkutima pianinstruisto. Sian koncepton, kiu moviĝis inter praktika instruado ĉe la instrumento kaj muzikteoria edukado, li ĉe sia filino Clara ne nur sukcese elprovintis, sed eĉ pruvintis. Schumann decidis, submeti sin al li rilate muzikan pluedukadon. Tamen mankis decidaj fundamentoj kaj je la pianista metio kaj ankaŭ je la kompozicia tekniko. La seniluziiĝo estis granda, Schumann pli kaj pli ofte lasis sin senkulpigi ĉe Wieck kaj finfine ne plu iris al la lecionoj.

Ĉar li volis meti finon al la „fatala malordemo“ rilate la profesia edukado, Schumann iris por du semestroj al Heidelberg, por finfine sin deciĉi al la jurstudo. Li aniĝis al la studenta korporacio Saxo-Borussia, fake la lokoŝanĝo tamen estis tempomalŝparo. El inter la tie oficantaj profesoroj nur la juristo Thibaut povis fascini lin, ĉar tiu ĉi – mem alte muzika – okazigis en sia domo regulajn muzikvesperojn precipe kun verkoj de Palestrina kaj Georg Friedrich Händel. Ĉar tiutempe vojaĝo al Italio estis konsiderata ege vivnecesa, Schumann deluktis de sia patrino la rimedojn por tio. „Italio, Italio, ekde infanaĝo zumis en mia koro“ li skribis al ŝi. Kio altiris lin tien, estis „la grandiozega, movema, viva vivo“. Li volis konatiĝi kun la „blankaj brilaj urboj“, „La oranĝodoroj, sudlandaj floroj“ kaj kompreneble kun la „Italinoj kun arde sopiregaj okuloj“. Li vizitis la Milanan Skalon kaj estis impresita, sed entute li ne povis profiti de la itala muziko kaj precipe de tiu de Gioachino Rossini.

Returniĝo[redakti | redakti fonton]

Robert Schumann, 1830

Reveninte al Heidelberg, Schumann skribis post longa interna luktado la 30-an de julio 1830 al sia patrino, ke li intencas fariĝi profesia pianisto. „Se mi sekvas mian geniecon, tiu montras al mi la vojon al arto kaj mi kredas al la ĝusta vojo.“ Ene de ses jaroj li volis „konkursi kun ĉiu alia pianludanto.“ Laŭ lia peto la patrino sin turnis „kun tremo kaj interna timo“ al Friedrich Wieck, ĉar el sia vidpunkto Robert devus komenci la pianistan karieron jam dek jarojn antaŭe, por gajni al si per tio sian „panon por la vivo“. Jam post du tagoj ŝi ricevis respondon. Wieck promesis, formi el Schumann ene de tri jaroj unu el la plej elstaraj pianistoj, kiu estos pli sprita ol Ignaz Moscheles kaj pli grandioza ol Johann Nepomuk Hummel. Tamen li ligis tion kun la kondiĉo, ke Schumann venku sian „senbridan fantazion kaj sian ŝanceliĝan intencon“ kaj regule aperu al la lecionoj. Schumann, plena je bonaj intencoj pri sia estonteco, do reiris al Lepsiko kaj tie ekloĝis en ĉambro en la domo de Wieck.

Fino de la pianista kariero[redakti | redakti fonton]

La multpromesa pianista kariero de Schumann subite finiĝis: Schumann, kiun en lia obstineco jam ĉiam ĝenis, ke la fingroj de unu mano staras en dependeco unu de la alia, je kio kelkaj – ekz. la kvara – montriĝis kiel aparte malfortaj, inventis novan mekanikan ilon, kiu donu al ĉiu unuopa fingro fortikan suverenecon. Dum tutaj noktoj elprovite ĉe la dekstra mano, tio rezultigis tendenosinoviton kun postsekva mova malkapablo de la tuta mano.[2] Kiam ĉi tiu malfortiĝis, la ringofingro de Schumann estis tiel difektita, ke ĝi ne plu taŭgis por profesia pianludado. Ĉi tiu tragedia memeksperimento neniigis lian pianistan karieron.

Novaj vojoj[redakti | redakti fonton]

Schumann koncentriĝis de nun sur la ellernado de komponteknikoj; valoran observomaterialon je tio liveris al li la „bontemperita klavarinstrumento“ de Johann Sebastian Bach. Komence Schumann komponis preskaŭ nure por piano, lia verko n-ro 1 estas la Variacioj sur la nomo ABEGG, pecoj dediĉitaj al fikcia persono, la „grafino d'Abegg“, kaj baziĝantaj sur la tonsinsekvo A-B-E-G-G (germanaj notonomoj; en Esperanto estus la tonoj A-B♭-E-G-G). Al liaj unuaj komponaĵoj, kiuj atestas la personan stilon de Schumann, ankaŭ apartenas Papillons (op. 2), dediĉita al tri virinoj de proksima parenceco al Schumann. Li mem faris aludojn rilate ĉi tiun verkon, ke la miniaturoj estas inspiritaj per la romano Flegeljahre de Jean Paul. El liaj fruaj komponaĵoj menciindas Toccata (op. 7), altvirtuoza peco kun aparta ŝarĝo por la eksteraj, fakte pli malfortaj fingroj. En 1833 li komencis per Etüden im Orchestercharakter (studaĵoj laŭ orkestra stilo), ili estis publikigitaj en 1837 sub la titolo valida ĝis nun Sinfonische Etüden (simfoniecaj studaĵoj). Ili estas malpli studaĵoj laŭ vortsenco ol male variacioj pri temo je la komenco prezentata.

„Neue Zeitschrift für Musik“, titolo de eldono el 1850

Kune kun Friedrich Wieck, Ludwig Schuncke kaj kelkaj pluaj amikoj Schumann fondis en 1834 la Neue Zeitschrift für Musik (Nova revuo pri muziko), konkurenca revuo al lepsika Allgemeinen musikalischen Zeitung. Ĉar la aliaj tamen preskaŭ ne povis malŝpari tempon por la projekto, li surŝultrigis finfine la eldonistecon sole. En sia funkcio kiel kritikisto kaj muziksciencisto li metis novajn skalojn, precipe li sin turnis kontraŭ mezkvaliteco kaj triviala virtuozeco. Je tio Schumann premis sur multajn el siaj kritikoj sian stampaĵon: tiun de la poezieca kritiko. Tio ja ne estis tute nova, jam E. T. A. Hoffmann, kiu jardekojn antaŭe skribis sub pseŭdonimo Johannes Kreisler por Allgemeine musikalische Zeitung, penis por simila stilo. Per Schumann ĉi tiu maniero de verkado vere fariĝis ĝenro. Ĝuste li, kies obstina neparolemo ja estas mita (Clara notis poste en la komunan geedzan taglibron, ke eĉ tri fojojn ŝi devas demandi „kio?“ por kompreni lin), jen evoluas al suprostato kaj montras parolemon, al kiu neniu nuanco fremdas. En liaj tekstoj preskaŭ ĉio estas reprezentata — serioza diskuto, milda moko, sed ankaŭ rikana neniigo.

Kaj en ĉi tiu revuo kaj ankaŭ en liaj komponaĵoj grave rolas ĉe tio la fikciaj figuroj Florestan (la pasia Schumann), Eusebius (la Schumann profundiĝinta en si mem) kaj Meister Raro (konsilanto — komence Friedrich Wieck baptopatris por ĉi tiu figuro). Ĉi tiujn diferencajn karakterojn Schumann uzis, por prezenti diversajn vidpunktojn pri verkoj.

La David-liganoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1833 ĉirkaŭ Schumann formiĝis rondo de junaj artistoj, kiuj regule renkontiĝis en la lepsika kafejo Zum Arabischen Coffe Baum. Ili sin komprenis kiel mala poluso al la filistroj, sin nomis Davidsbündler (David-liganoj) kaj portis – laŭ tradicio de la tiam ŝatataj sekretligoj – fantaziajn nomojn. La ligo ĉiam denove rolis en la verkoj de Schumann (ekz. en la Davidsbündlertänzen, kiujn Schumann dediĉis al la amika komponisto Walther Wolfgang von Goethe; sed ankaŭ en Carnaval).

Privataj evoluoj[redakti | redakti fonton]

Amaferetoj[redakti | redakti fonton]

Kiam Schumann en 1830 konatiĝis pli bone kun Clara pro sia restado en la domo de Wieck, li povis nur malmulton fari kun la naŭ jarojn pli juna knabino. Foje li promenis kun ŝi kaj observis ŝian maturiĝon en la sekva tempo kun miksaĵo el miro kaj amuziĝo. Li havis kelkajn amaferetojn, kaj el tiu tempo li kunprenis ja ankaŭ memoraĵon, pri kiu li ne parolis ĝis 1855, kiu tamen kunkaŭzis lian fruan morton: la sifiliso.

En 1834 Schumann gefianĉiĝis kun Ernestine von Fricken (nask. von Zedtwitz), kiun li tiam komprenis kiel filino de riĉa bohema barono. Ke temas pri bohema nobelo, ja estis ĝusta, tamen la propraĵa stato de Ernestine estis tute malbona, ĉar ŝi estis nur adoptinfano kaj ne laŭleĝa heredonto. Schumann solvis la gefianĉecon antaŭ la paso de unu jaro. Malgraŭ tio li metis al ŝi muzikan memoraĵon: Carnaval. La familio von Fricken devenis el la bohema urbeto Asch (germana skribmaniero); ĉi tiu lokonomo estas fundamento de Carnaval tiamaniere, ke Schumann transformis la literojn A-S-C-H en la notojn A-E♭-C-B kaj A♭-C-B kiel tonojn en la miniaturoj. Tio funkcias, ĉar en la germana lingvo oni prononcas la notonomon E♭ same kiel la literumatan S, krome la noton B oni skribas en germanlingvaj landoj H. Unu peco havas la titolon Estrella, unu estas dediĉita al Chiarina, ankaŭ ne mankas Marsch der Davidsbündler gegen die Philister kiel krona finaĵo. La komenco de la peco, la Preambule same kiel la miniaturoj kun la titoloj Chopin kaj Paganini formas escepton en la uzado de la priskribita ludo kun literoj kaj notonomoj.

Serioza amo[redakti | redakti fonton]

Fine de 1835 Schumann kaj Clara interproksimiĝis, fakto, kiu ne restis kaŝita al la trozorgema patro Wieck. Li faris en la sekva tempo ĉion, por malebligi ĉian kontakton inter la ĵus geenamiĝintoj. Nenio plu eblis, neniu renkontiĝo, malofte leteroj, kiuj estis transdonataj sub preskaŭ konspiraj cirkonstancoj, rigardoj nur el la malproksimo. La krudeco de la maljuna Wieck nur pligrandigis la pasion. En 1840 Robert kaj Clara finis la ŝajne senesperan situacion per plendo antaŭ la juĝejo kun la celo, ke aŭ la patro konsentu la geedziĝon aŭ ke la juĝistoj alkonduku la konsenton. La 12-an de septembro 1840 la paro geedziĝis post aprobo de la alvokita juĝejo en la vilaĝa preĝejo de Schönefeld ĉe Lepsiko kaj pasigis la posttagmezon sur kavalirbieno Mölkau.

Malakcepto[redakti | redakti fonton]

Robert Schumann – litografio el la jaro 1839

Kreisleriana-n Schumann jam finfaris en 1838. Laŭidee la peco estas dediĉita al la verkisto E.T.A. Hoffmann, kiu uzas sian kapelmajstron Kreisler ne nur kiel pseŭdonimo por la revuo Leipziger musikalische Zeitung, sed ankaŭ literature levis lin al karakterulo. Kiel atesto de muzika adoro Schumann dediĉis la verkon al Frédéric Chopin, kiun li tre admiris.[3] La tiamaniere honorito tamen ne povis evoluigi apartan inklinon por la komponaĵoj de Schumann.

Ankaŭ aliaj pianistoj kondutis reteneme pri liaj verkoj: Franz Liszt, kiu enprenis kelkajn el liaj verkoj en sian repertuaron, suferis per ili laŭ propra eldiro "grandan fiaskon". La publiko ŝatis lin ne kiel interpretisto de malfacile komprenebla muziko, sed male volis travivi lin kiel aventurulon sur la klavaro. Eĉ Clara, kiu grave kontribuis al pli granda konateco de la pianoverkoj de Schumann, ludis dum koncertoj nur sporade la unu aŭ alian pecon de sia edzo. La aŭskultantoj preferis muzikon, kiu konvenis al ilia samtempa gusto kaj Schumann ne apartenis al tiu. Ludwig van Beethoven estis admirata, Mendelssohn Bartholdy, Chopin kaj Scarlatti estis ŝatataj, Sigismund Thalberg, Friedrich Kalkbrenner, sed ankaŭ Henri Herz, kiun Schumann malŝategis pro lia triviala pianomuziko, estis tiutempe ofte aŭdigitaj komponistoj.

Provo de Schumann en 1838/1839, establi sian revuon Neue Zeitschrift für Musik en Vieno, fiaskis pro la tiam regantaj striktaj direktivoj de la aŭstra cenzuro. Sed en la sekva jaro 1840 Schumann estis honorita: La filozofia fakultejo de la Universitato de Jena dekoraciis lin per honora doktoreco.

Ĉe la flanko de Clara[redakti | redakti fonton]

Clara Wieck 1840, mallonge antaŭ sia geedziĝo kun Robert Schumann

En sia geedziĝo kun Clara Schumann Schumann provis ĉiam influi ŝian vivon kaj verkadon. Li ne deziris, ke ŝi, kiu akiris en tuta Eŭropo famon de grandioza pianistino, daŭrigus siajn koncertagadojn. Li ankaŭ volis, ke ŝiaj komponaĵoj, ĝis tiam cedantaj al la romantsima publikogusto, fariĝu pli seriozaj, do pli multe orientiĝu je lia verkado. Lia celo estis muzika dueco en unueco. Kaj tiel lidociklo publikigita en 1841 la recenzistojn metis en la embarason, ne povi diri, kiuj el la komponaĵoj estas atribuendaj al Robert kaj kiuj al Clara.

Tempo de kreado[redakti | redakti fonton]

Sendube tamen Schumann sin sentis flugilhava pro ĉi tiu nova vivosekcio kun Clara Schumann ĉe sia flanko. Ene de plej mallonga tempo ekestis lia simfonio n-o 1 en B♭-maĵoro, kies motivo, ludata de la latunblovistoj, baziĝas sur la poemteksto: „Oh wende, wende deinen Lauf. Im Tale blüht der Frühling auf!“. La unuan prezentadon de la t.n. Frühlingssinfonie (printemposimfonio) direktis la 31-an de marto 1841 Felix Mendelssohn Bartholdy. Jam samjare Schumann finverkis simfonion en d-minoro, en kies instrumentaron li origine enigis ankau gitaron. Unuafoje prezentita la 6-an de decembro 1841, ĝi tamen ne plaĉis al la publiko. 12 jarojn poste Schumann prilaboris ĝin, kaj nuntempe ĝi estas konata kiel lia 4-a kaj lasta simfonio.

Ankaŭ en 1841 naskiĝis la unua filino de la ge-Schumann, Marie. Ok gefilojn havis la paro, la lasta filo Felix enmondiĝis, kiam Schumann jam restis en nervosanigejo. Laŭ lia deziro li estis baptata kun la persona nomo de Felix Mendelssohn Bartholdy.

Tempo de malespero[redakti | redakti fonton]

Robert kaj Clara Schumann 1847

En 1843 Schumann estis por mallonga tempo instruisto ĉe la konservatorio je Lepsiko. Sed la financaj zorgoj kreskis. Clara denove turneis, i.a. al Rusio, kio donis al ŝi 6000 talerojn. Schumann akompanis ŝin, en la rigardo de la admirantoj de Clara kiel edzo de eŭropvaste fama pianistino, kio por li estis terura humiligo. Kelkaj diskrete donis al li monon, treege ofendite Schumann notis tion en sian taglibron kun la aldono „Kaj la konduto de Klara je tio.“

En 1844 frakasiĝis la espero de Schumann, fariĝi sukcedanto de Mendelssohn Bartholdy ĉe Gewandhaus en Lepsiko. Schumann post tio transloĝiĝis kun sia familio al Dresdeno. La sekvan tempon ĝis 1846 markis malsaniĝoj, li plendis pri laciĝo, nervomalforteco, stato de timiĝoj, kapturniĝoj – kaj li fariĝis melankolia. Robert Schumann suferis de dupolusa obstrukco, ankaŭ nomata mania-depresiva malsano, je kiu li finfine viktimiĝis. Ne ekskludendas, ke la sifiliso kontribuis al la sanstato. La malsanodosieroj de Schumann, publikigitaj en 2006, dokumentas, ke li fakte suferis je ĉi tiu malsano, pri kies infektado li verŝajne jam sciis ekde 1831.[4] Per granda peno Schumann finverkis simfonion en C-maĵoro (nuntempe konata kiel n-o 2), prezentatan la 5-an de novembro en Gewandhaus en Lepsiko. Sukceson ĝi tiutempe ne alportis. Fiaskis kelkaj klopodoj, ricevi fiksan dungitecon ĉe koncerta aŭ opera domo en Saksio. Nur ekde decembro 1849 Schumann ricevis realan oferton: la sukcedon de Ferdinand Hiller kiel Urba Muzikdirektoro en Duseldorfo. La ge-Schumann hezitis. Saksio estis al ili hejmeca, la Rejnlando tiel malpriksima. Sed la 1-an de septembro 1850 ili forlasis Dresdenon direkten al okcidento.

En Rejnlando[redakti | redakti fonton]

Lumaj flankoj[redakti | redakti fonton]

Robert Schumann – dagerotipio ĉ. 1850

La akceptado de Robert Schumann en Duseldorfo estis elkora: La orkestro samkiel la ĥoro enstudintis kelkajn verkojn de li kaj estis aparte por li balo kaj vespermanĝo. Hiller persone enkondukis Schumann-on en artistajn rondojn. La vervemo de la rejnlandanoj vere infektis la ge-Schumann-ojn: Robert komponis kiel obsedita kaj koncipis ene de monato sian 3-an simfonion en E♭-maĵoro, la t.n. „Rejnlandan“. Laŭ Beethoven-eca humoro (E♭-maĵoro reprezentas heroecon) per ĝi Schumann priskribas sian unuajn impresojn, kiujn li ekhavas de la fremdejo, la movimentoj 1, 2 kaj 5 estas facilmova kaj plena je entuziasmo. La 3-a movimento kun la tempoindiko Nicht schnell (ne rapida) havas intermezan karakteron kaj estas ĝenra komponaĵo laŭmaniere de la pianominiaturoj de Schumann. La solena 4-a movimento memoras pri solena diservo en pompa eklezia konstruaĵo kaj estas pro tio foje ligata kun la konsekrado de la tiama ĉefepiskopo Johannes von Geissel al kardinalo, kiu okazis la 12-an de novembro 1850 en la Katedralo de Kolonjo. Schumann mem tamen ne ĉeestis.[5]

Mallumaj flankoj[redakti | redakti fonton]

Same rapide, kiel la ge-Schumann-oj lasis sin sorĉumi de la rejnlanda mentaleco, same rapide venis la senreviĝo: La sinteno praktikata de la orkestro laŭ la parolturno "se ne hodiaŭ, tiam morgaŭ" ĝenis Schumann-on. Kiam ĝi do ĉeestis kompleta, li luktis kontraŭ fuŝitaj ekludoj. Kiam la latunblovistoj iam pro senatenteco prenis la instrumenton transponan en misan tonalon, anstataŭ kompreno tuj ekestis diskuto. Kaj la ĥoro babilis kaj ridis dum la proboj. Schumann sentis sin prenata por ne serioza. Jam fine de 1851 li pripensis, ĉesigi la laboron, sed sesa ido (Eugenie) sin anoncis.

Post kiam Schumann post paŭzo denove sin prezentis kiel dirigento en decembro 1852, ekestis unuaj postuloj pri demisio. Schumann estis profundege vundita. Je pentekosto 1853 li prilaboris sian simfonion en d-minoro, ĉifoje ĝi estis akceptita bonvole far la publiko.

Admiranto el Hamburgo[redakti | redakti fonton]

Johannes Brahms en 1853

En la sama jaro la ge-Schumann-oj akceptis la viziton de juna muzikisto el Hamburgo, kiu ĝis tiam ne multe paroligis de si: Johannes Brahms. Fervore de ties povo kiel pianisto same kiel komponisto, Schumann igis la muzikeldonejon Breitkopf & Härtel al tio, publiki kelkajn verkojn de Brahms. Krome publikigis li, kiu la eldonistecon de Neue Zeitschrift für Musik jam ekde longe fordonis en aliajn manojn, eseon pri Brahms sub la titolo Neue Bahnen (Novaj vojoj). En tiu li preskaŭ himne nomas Brahms kiel elitulo, „kiu estas vokita, elparoli la plej altan esprimon de la tempo laŭ ideala maniero“. La profetajn vortojn de Schumann Brahms sentis kiel granda devo, kiu fortigis sian skrupulan traktadon de siaj propraj komponaĵoj. Brahms daŭrigis en la sekvaj jaroj kelkan tendencon el la malfruaj verkoj de Schumann, ekzemple la emo de Schumann al „malnova“ muziko, precipe al la polifoniaj komponteknikoj de Johann Sebastian Bach. La komponaĵoj de Schumann havis pregan efikon sur Brahms. Tio montras ekz. komparo de la temoj el la 1-a movimento de la 1-a piankonĉerto de Brahms kun tiuj el la 1-a movimento de la violonkonĉerto de Schumann.

Ĉi tiun profundan violonkonĉerton en d-minoro, kiun Robert Schumann verkis en 1853, maljuste retenis Clara Schumann kaj Johannes Brahms. La kaŭzo estis , ke violonisto Joseph Joachim, kiu ludis la verkon nur dum proboj, opiniis partojn el ĝi kaj nome la trian movimenton kiel tro malfacilajn. Oni ne opiniis ĝin taŭga por publikigo. Nur en 1937 ĝi estis presata kaj unuafoje prezentata en Berlino.

La fino[redakti | redakti fonton]

La 10-an de februaro 1854 ja ne komencis la sufertempo de Schumann, lia sufero - kiel oni nun scias - kaŭzita de sifiliso kaj mania-depresiva malsano tamen rapide plimalboniĝis: Li plendis pri "aŭdafekcioj". Tonoj, akordoj, tutaj muzikpecoj tumultis en lia kapo kaj rabis al li la dormon.

Tage kaj nokte Schumann nun estis observata far sia edzino kaj gefiloj kaj staris sub kuracista kontrolo, tamen la 27-an de februaro li povis forlasi la domon ĉe Bilker Straße en neobservata momento. Malgraŭ vivoplenaj stratoj je ĉi tiu karnavala lundo neniu rimarkis la figuron, kiu alstrebis la flosponton en Oberkassel. Robert Schumann grimpis trans la balustradon kaj sin faligis, post kiam li ĵetis sian edziĝoringon en la akvon, en la riveron. Rejnŝipistoj tiris la mortemulon sur ferdekon. Li estis kondukata hejmen kaj prizorgata de alvokita kuracisto. Lia edzino Clara rifuĝis kun siaj gefiloj al amikino.

Schumann-domo en Bonn, la iama sanigejo

Kiam Schumann estis transportata en la sanigejo resp. flegejo malfermita en 1854 de d-ro Franz Richarz en Endenich ĉe Bonn, lia posteno kiel muzikdirektoro komence restis neokupita, la salajro estis plue transkontigata al la familio. Diversaj biografioj konjektis, ke Robert rigardus sin dum sia sufertempo kiel "krimulo", kiu povus "suferigi" sian amatan edzinon, kio motivigus lin iri propradecide en privatan sanigejon. Tio ĉi ne estas dokumentita per faktoj kaj intertempe tre disputata. En la taglibronotoj de Robert, kiuj atingas ĝis la 17-an de februaro, pri tio nenio tekstas. Tamen la fonto de la asertoj estas konata: La una biografiisto pri Clara Schumann, Berthold Litzmann, disvastigis tion en sia trivoluma verko aperinta en 1908 Clara Schumann. Ein Künstlerleben. Nach Tagebüchern und Briefen. La taglibrojn kaj leterojn, estantaj en lia posedaĵo, Litzmann tamen ne postlasis al la posteularo por trarigardo (onidire li bruligis ilin).

Diversfoje (tiel ankaŭ Dieter Kühn en Clara Schumann. Klavier) oni supozas, ke Litzmann klarigus la konduton de Clara post la enigado de ŝia edzo en la sanigejon (ŝi vizitis lin - tamen laŭkonsile de la kuracistoj - nur post pli ol du jaroj, nome du tagojn antaŭ lia morto) per tio, ke li prezentis Robert-on kiel risko por ŝi kaj ŝia familio. Post la publikigo de la malsanodosiero ĉi tiu estas postplenumebla.

En la unua jaro de sia restado en la sanigejo Schumann foje ankoraŭ ludis pianon. Li studis komponaĵojn de Brahms kaj legis multe. Sed pli kaj pli lin atingis halucinoj. Sur tiuj li reagis per kolereksplodoj kaj perforto kontraŭ la gardistoj. Bettina von Arnim, Joseph Joachim kaj Johannes Brahms vizitis lin, raportis malsame pri lia farto.

Clara vizitis Schumann nur mallonge antaŭ lia morto, la 27-an de julio 1856, kiam li jam rifuzis manĝi. La 29-an de julio li mortis; neniu ĉeestis. Je la vespero de la 31-a de julio 1856 Schumann estis entombigita sur la Malnova Tombejo en Bonn.

Clara transvivis sian edzon je 40 jaroj. Ŝi estis entombigita apud li en la komuna honortombo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Robert Schumann verkis komponaĵojn ĉefe por piano, sed ankaŭ kantaĵojn, aranĝojn por orkestro, ĉambran muzikon kaj unu operon. Sube estas kelkaj el la ĉefaj komponaĵoj de Schumann.

Pianoverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ok polonezoj por piano je 4 manoj, sen verknumero (1828)
  • Variacioj sur la nomo Abegg, Op. 1 (1830)
  • Papillons, Op. 2 (1829-1831)
  • Studien für das Pianoforte nach Capricen von Paganini op. 3 (1832)
  • Intermezoj op. 4 (1832)
  • Impromptus über eine Romanze von Clara Wieck op. 5 (1-a versio: 1833, 2-a versio: 1850)
  • Davidsbündlertänze. 18 Charakterstücke op. 6 (1837)
  • Tokato op. 7 (frua versio: 1829/1830,fina versio: 1833)
  • Allegro Op. 8 (1835)
  • Carnaval op. 9 (1833 kaj vintre 1834/1835)
  • Sechs Konzert-Etüden nach Capricen von Paganini op. 10 (1832/1833)
  • Sonato n-o 1 f♯-minora op. 11 (1832–1835)
  • Fantazipecoj op. 12 (1837; n-o 7: verŝajne jam 1836)
  • 12 simfoniaj studaĵoj op. 13 (1-a versio: 1834–1835, eble ankaŭ 1836, 2-a versio: 1849–1851)
  • Koncerto sen orkestro (sonato n-o 3 f-minora) op. 14 (1-a versio: 1835/1836, 2-a versio: inter aprilo 1850 kaj junio 1852)
  • Kinderszenen ("Infanaĝaj scenoj") op. 15 (1838; n-o 6 kaj 9: supozeble jam 1837)
  • Kreisleriana op. 16 (1838)
  • Fantazio, Op. 17 (1836/1838)
  • Arabeske, Op. 18 (1838–1839)
  • Blumenstück op. 19 (1838–1839)
  • Humoresko op. 20 (1838–1839)
  • Novelettes, op. 21 (1838)
  • Sonato n-o 2 g-minora op. 22 (Jjunio 1830, 1833, oktobro 1835 kaj decembro 1838)
  • Nachtstücke op. 23 (1839/1840)
  • Faschingsschwank aus Wien. Fantazibilodj por piano op. 26 (n-oj 1-4: 1839; n-o 5: supozeble vintron 1839/1840)
  • Tri romancoj op. 28 (1839)
  • Skerco, ĝigo, romanco kaj fugeto op. 32 (n-oj 1-3: 1838; n-o 4: oktobre 1839)
  • Andante kaj variacioj B♭-maĵora por du pianoj op. 46 (1843) (originala versio por du pianoj, du violonĉeloj kaj korno)
  • Studaĵoj por pedalpianego. Ses pecoj laŭ kanona formo op. 56 (1845)
  • Skizoj por pedalpianego op. 58 (1845)
  • 6 fugoj pri BACH por orgeno aŭ pedalpianego op. 60 (1845; revizado: 1846)
  • Bilder aus Osten. Ses impromptuoj op. 66 (je 4 manoj) (1848)
  • Album für die Jugend op. 68 (1848)
  • Kvar fugoj op. 72 (1845)
  • Kvar marŝoj op. 76 (1849)
  • Waldszenen. Naŭ pecoj op. 82 (1848–1849)
  • Dek du pianopecoj je 4 manoj por mallgrandaj kaj grandaj infanoj op. 85 (1849)
  • Bunte Blätter. Dek kvar pianopecoj op. 99 (1834/1835(?)-1849, kompilado de la albumo: fine de 1850)
  • Ball-Szenen. Naŭ karkerizaj pecoj (je 4 manoj) op. 109 (1849/1851)
  • Drei Fantasiestücke op. 111 (1851)
  • Drei Klaviersonaten für die Jugend op. 118 (1853)
  • Albumblätter. 20 pianopecoj op. 124 (1832/1833, 1835–1839, 1841, 1843, 1845, 1853)
  • Sieben Klavierstücke in Fughettenform op. 126 (1853)
  • Kinderball. Ses facilaj dancopecoj (je kvar manoj) op. 130 (1853; Nr. 3: verŝajne 1850)
  • Gesänge der Frühe. Kvin pianopecoj op. 133 (1853)
  • Temo kun variacioj E♭-maĵora (Geistervariationen) (1854)

Simfonioj[redakti | redakti fonton]

Konĉertaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Konĉerto por piano kaj orkestro en a-minoro op. 54 (Originala versio de la 1-a movimento: majon 1841; revizado: aŭguste 1841, januare 1843, denove ĝisfine de julio 1845; 2-a kaj 3-a movimento: 1845)
  • Konĉertpeco por kvar kornoj kaj granda orkestro F-maĵoro op. 86 (18-an de februaro ĝis 11-an de marto 1849); ankaŭ versio por piano kaj orkestro far la komponisto
  • Introduktion und Allegro appassionato. Konĉertpeco por piano kaj orkestro op. 92 (18-an – 26-an de sepembro 1849)
  • Konĉerto por violonĉelo kaj orkestro en a-minoro op. 129 (oktobro/novembro 1850); ankaŭ versio por violono kaj orkestro far la komponisto
  • Konĉert-Allegro kun enkonduko por piano kaj orkestro op. 134 (24.–30. Aŭgusto 1853)
  • Konĉerto por violono kaj orkestro en d-minoro sen verknumero 23 (21-an de septembro ĝis 3-an de oktobro 1853)

Orkestroverkoj kaj ĥorverkoj kun orkestro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Uverturo, skerco kaj finalo por orkestro op. 52 (1841/45)
  • Manfred. Drameca poemo en tri partoj laŭ Lord Byron op. 115 (1848)
  • Das Paradies und die Peri. Poeziaĵo el „Lalla Rookh“ de Thomas Moore por kantsoloistoj, ĥoro kaj orkestro op. 50 (teksto: 1841–42; skizado kaj ellaborado: 1843)
  • Der Rose Pilgerfahrt (Heinrich Moritz Horn) por kantsoloistoj, miksita ĥoro kaj orkestro op. 112 (1851)
  • Des Sängers Fluch. Balado laŭ Ludwig Uhland por kantsoloistoj, ĥoro kaj orkestro op. 139 (teksto: 1851; skizoj kaj partituro: Januaro 1852; revidita la 9-an de oktobro 1852)
  • Missa sacra (Messe in c-Moll) por kantsoloistoj, ĥoro kaj orkestro op. 147 (Februaro ĝis aprilo 1852; ofertorio kaj versio kun orgenakompanado: marto 1853)
  • Rekviemo por kantsoloistoj, ĥoro kaj orkestro op. 148 (1852)
  • Szenen aus Goethes Faust por kantsoloistoj, ĥoro kaj orkestro; verko sen verknumero 3 (1844–1853)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Tri arĉkvartetoj op. 41, n-o 1 a-minora, n-o 2 F-maĵora, m-o 3 A-maĵora (1842)
  • Pianokvinteto E♭-maĵora op. 44 (septembro/oktobro 1842)
  • Pianokvarteto E♭-maĵora op. 47 (oktobro/novembro 1842)
  • Trio por piano, violono kaj violonĉelo n-o 1 d-minora op. 63 (1847)
  • Adaĝo kaj Allegro por piano kaj korno (violono aŭ violonĉelo laŭplaĉe) op. 70 (14-an – 17-an de februaro 1849)
  • Drei Fantasiestücke por piano kaj klarneto (violono aŭ violonĉelo laŭplaĉe) op. 73 (11-an – 13-an, eble 15-an de februaro 1849)
  • Trio por piano, violono kaj violonĉelo n-o 2 F-maĵoro op. 80 (Skizado kaj ellaborado: 2-an – 4-an de aŭgusto 1847, revizado: 26-an de septembro ĝis 1-an de novembro 1847 kaj 5-an – 9-an de aprilo 1849)
  • Fantasiestücke op. 88 por piano, violono kaj violonĉelo
  • Tri romancoj hobojo kaj piano (violono aŭ klarneto laŭplaĉe) op. 94 (7-an – 12-an de decembro 1849)
  • Fünf Stücke im Volkston por violoncelo (violono laŭplaĉe) kaj piano op. 102 (13-an – 15-an kaj 17-an de aprilo 1849)
  • Violonsonato n-o 1 a--minora op. 105 (12-an – 16-an de septembro 1851)
  • Trio por piano, violono kaj violonĉelo n-o 3 g-minora op. 110 (2-an – 9-an de oktobro 1851)
  • Märchenbilder por piano kaj vjolo (violono laŭplaĉe) op. 113 (1-an – 4-an de marto 1851)
  • Violonsonato n-o 2 d-minora op. 121 (26-an de oktobro ĝis 2-an de novembro 1851)
  • Märchenerzählungen por klarneto (violono laŭplaĉe), vjolo kaj piano op. 132 (9-an – 11-an de oktobro 1853)
  • Violonsonato n-o 3 a-minora sen verknumero 2 (inkluzive movimentojn 2 kaj 4 el la F.A.E.-Sonate, komuna komponaĵo de Robert Schumann, Johannes Brahms kaj Albert Dietrich) (21-an de oktobro ĝis 1-an de novembro 1853)

Lidoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Liederkreis laŭ Heinrich Heine por kantvoĉo kaj piano op. 24 (Februaro 1840)
  • Myrthen. Lidociklo por kantvoĉo kaj piano op. 25 (Januaro ĝis aprilo 1840)
  • Tri poemoj laŭ Emanuel Geibel por plurvoĉa kantado kaj piano op. 29 (n-o 1 und 2: Fine de junlio/komence de aŭgusto 1840; n-o 3: oktobron 1840)
  • Tri poemoj laŭ Emanuel Geibel por kantvoĉo kaj piano op. 30 (31-an de julio ĝis 2-an de aŭgusto 1840)
  • Tri kantoj laŭ Adelbert von Chamisso por kantvoĉo kaj piano op. 31 (13-an kaj 14-an de julio 1840)
  • Dek du lidoj: Lidoserio laŭ Justinus Kerner por kantvoĉo kaj piano op. 35 (20-an de novembro ĝis 29-an de decembro 1840)
  • Dek du poemoj el Liebesfrühling de Friedrich Rückert por kantvoĉo kaj piano (kune kun Clara Schumann) op. 37 (1841)
„Liederkreis op. 39“: Komenco de la lido „Mondnacht“
„Liederkreis op. 39“: Komenco de la lido „Zwielicht“
  • Liederkreis op. 39 laŭ Joseph Freiherrn von Eichendorff por kantvoĉo kaj piano (1-an ĝis 20-an de majo 1840; revizado 1849)
  • Frauenliebe und -leben. Ok lidoj laŭ Adelbert von Chamisso por kantvoĉo kaj piano op. 42 (Skizado: 11-an kaj 12-an de julio, ellaborado: aŭgusto 1840, revizado: 7-an de majo 1843)
  • Dichterliebe. Lidociklo el Buch der Lieder de Heinrich Heine por kantvoĉo kaj piano op. 48 (24-an de Mai ĝis 1-an de Juni 1840)
  • Belsatzar. Balado laŭ Heinrich Heine por malalta kantvoĉo kaj piano op. 57 (7-an de februaro 1840)
  • Lieder für die Jugend op. 79 (fine de aprilo – fine de junio 1849)
  • Gedichte der Königin Maria Stuart por kantvoĉo kaj piano op. 135 (9-an – 10-an, 13-an – 15-an und 16-an de decembro 1852)

Ĥormuziko[redakti | redakti fonton]

  • Romancoj kaj baladoj por miksita ĥoro, kajeroj 1 kaj 2 op. 67/op. 75 (marto/aprilo 1849)
  • Romancoj kaj baladoj por ĥoro, kajeroj 3 kaj 4 op. 145/op. 146 (1849)

Opero[redakti | redakti fonton]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Robert-Schumann, sidoskulpturo de Johannes Hartmann in Zwickau
Alfred Hrdlicka:
Robert Schumann

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

Pluaĵoj[redakti | redakti fonton]

Robert Schumann estis dumvive ĝis sia restado en Endenich fervora ludanto de ŝako. Tion dokumentas notoj en liaj taglibroj[6] pri ludantoj el lia studotempo en Lepsiko, partiofragmentoj kaj kopioj de finaj fazoj de ŝakludoj el libro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Briefmarke der DDR (1956) zum 100. Todestag
  • Siegfried Kross: Robert Schumann im Spannungsfeld von Romantik und Biedermeier, in: Bonner Geschichtsblätter Band 33 (1981), Bonner Heimat- und Geschichtsverein und Stadtarchiv Bonn
  • Barbara Meier: Robert Schumann, überarbeitete Neuausgabe, Rowohlt Verlag, Reinbek 2010, ISBN 978-3-499-50714-4
  • Leander Hotaki: Robert Schumanns Mottosammlung. Übertragung, Kommentar, Einführung, Freiburg i.Br. 1998, ISBN 3-7930-9173-2
  • Ernst Burger: Robert Schumann – Eine Lebenschronik in Bildern und Dokumenten, Schott Verlag Mainz 1998, ISBN 3-7957-0343-3
  • Arnfried Edler: Robert Schumann und seine Zeit, Laaber-Verlag, 3. korrigierte und erweiterte Aufl. 2008, ISBN 978-3-89007-653-9
  • Wolfgang Boetticher: Robert Schumann – Leben und Werk, Noetzel Verlag 2004, ISBN 3-7959-0804-3 [1]
  • Udo Rauchfleisch: Robert Schumann – Eine psychoanalytische Annäherung, Verlag Vandenhoeck & Ruprecht 2004, ISBN 3-525-01627-1
  • Helmut Loos (Hrsg.): Robert Schumann. Interpretationen seiner Werke, 2 Bände, Laaber-Verlag 2005, ISBN 3-89007-447-2
  • Ulrich Tadday (Hrsg.): Schumann Handbuch, Kassel und Stuttgart 2006, ISBN 3-476-01671-4
  • Gerd Nauhaus und Ingrid Bodsch (Hrsg.): Dichtergarten für Musik. Eine Anthologie für Freunde der Literatur und Musik, StadtMuseum Bonn, Bonn und Stroemfeld-Verlag, Frankfurt-Basel 2007, ISBN 3-86600-003-0 / 978-3-86600-003-2 [erhältlich im Buchhandel und beim StadtMuseum Bonn]
  • Bernhard R. Appel (Hrsg.): Robert Schumann in Endenich (1854–1856). Krankenakten, Briefzeugnisse und zeitgenössische Berichte, Verlag Schott, Mainz 2006, ISBN 3-7957-0527-4
  • Ingrid Bodsch/ Gerd Nauhaus (Hrsg.): Zwischen Poesie und Musik. Robert Schumann – früh und spät. Begleitbuch zur gleichnamigen Sonderausstellung, StadtMuseum Bonn, Bonn und Stroemfeld-Verlag, Frankfurt-Basel 2006, ISBN 3-86600-000-6 [erhältlich im Buchhandel und beim StadtMuseum Bonn]
  • Gerd Nauhaus/ Ingrid Bodsch/ Ute Bär/ Susanna Kosmale (Hrsg.): Clara Schumann. Blumenbuch für Robert, StadtMuseum Bonn, Bonn und Stroemfeld-Verlag, Frankfurt-Basel 2006, ISBN 3-86600-001-4 [im Buchhandel und beim StadtMuseum Bonn vergriffen! Erhältlich nur noch in wenigen Exemplaren an der Kasse des Robert-Schumann-Hauses Zwickau]
  • Gerd Nauhaus/ Ingrid Bodsch (Hrsg.): Clara und Robert Schumann. Ehetagebücher, StadtMuseum Bonn, Bonn und Stroemfeld-Verlag, Frankfurt-Basel 2007, ISBN 3-86600-002-2 [erhältlich im Buchhandel und beim StadtMuseum Bonn]
  • Edda Burger-Güntert: Robert Schumanns Szenen aus Goethes Faust – Dichtung und Musik, Rombach Verlag, Freiburg i.Br. 2006, ISBN 3-7930-9455-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Partituroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Schumann[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Caspar Franzen: „Qualen fürchterlichster Melancholie“, Dtsch Arztebl 2006; 103(30):A 2027-9
  2. Gerhard Böhme: Medizinische Porträts berühmter Komponisten, Elsevier, 1981, ISBN 3-437-10689-9
  3. Neue Zürcher Zeitung: "Robert Schumann", 19. August 1856, S. 224
  4. Akio Mayeda: Robert Schumann in Endenich (1854–1856). Krankenakten, Briefzeugnisse und zeitgenössische Berichte, Schott, Mainz, 2006, ISBN 3-7957-0527-4
  5. Günther Spies: Reclams Musikführer Robert Schumann. Reclam, 1997, Seite 273, ISBN 3-15-010435-1
  6. Robert Schumann: Leipziger Lebensbuch (Tagebuch) 1831–1838, S. 163ff., Robert-Schumann-Haus Zwickau, Archiv-Nr. 4871,VII,A,a,4-A3
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.