E. T. A. Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
E.T.A. Hoffmann (1776-1822)

Ernst Theodor Amadeus HOFFMANN [ernst TEodor amaDEus HOFman] (* 24-a de januaro 1776 en Königsberg, † 25-a de junio 1822 en Berlino) estis germana verkisto, desegnisto, komponisto kaj juristo.

Hoffmann estas unu el la plej famaj reprezentantoj de la germana romantikismo kaj pioniro de la fantasta literaturo. Li influis verkistojn kiel ekzemple Franz Kafka, Edgar Allan Poe, Charles Dickens kaj Nikolaj Gogol. Ofte en liaj verkoj kunfandiĝas realo kaj fantasto; ili prilumas la ombrajn flankojn de la homa animo, troviĝantajn malantaŭ la hipokritema burĝa harmonio.

Tradukitaj en multajn lingvojn, la libroj de Hoffmann apartenas al la germanaj libroj plej multe legataj ekster lia patrio kaj eĉ kaŭzis ofte tre unuflankan juĝon pri la tuta germana literaturo.

La vivo[redakti | redakti fonton]

En la vivo de E.T. A. Hoffmann estis tute nenio mistera. Naskita 1776 en Königsberg, li studis la leĝosciencon kaj kun bonega sukceso pasis tra ekzameno. Kiel helpa juristo li trovis oficon 1796 en Glogau, 1798 en Berlino kaj 1800 li iĝis asesoro en Posen. Sed pro kelkaj karikaturoj, en kiuj li ŝercis eĉ pri siaj superuloj, oni sendis lin al Plock, tiutempe sensignifa urbetaĉo en la tiam prusa parto de Pollando, do ververa ekzilejo por la spirite vigla poeto. En tiu urbo li edziĝis al polino, fidela virino, kiu kun pacienco kapjese akceptis ĉiun faron de la stranga vivokunulo. En tiu urbo li edziĝis al polino, fidela virino, kiu kun pacienco kapjese akceptis ĉiun faron de la stranga vivokunulo. En la jaro 1803 ili ekloĝis en Varsovio. Sed, kiam en 1806 Napoleono disbatis la prusan ŝtaton, kiel ĉiuj aliaj prusaj oficistoj Hoffmann perdis sian oficon. En la jaro 1808 li direktis orkestron en Bamberg. La saman taskon li plenumis 1813 en teatra grupo ludanta en Dresden kaj Leipzig. Kiam la militaj okazaĵoj de tiu sanga jaro mutigis la kantantan muzon, li formetis la muzikon, prenis krajonon kaj perlaboris panon per karikaturoj kontraŭ Napoleono, kiujn la homoj aĉetis avide. En ĉiu situacio li utiligis tiun talenton, kiu plej bone konvenis al la momento. Fine la prusa ŝtato rememoris pri liaj juristaj kapabloj kaj en la jaro 1816 donis al li bonan postenon en Berlino. En 1822 la poeto, pentristo, muzikisto kaj juristo E. T. A. Hoffmann mortis en Berlino.

La karaktero kaj talentaro[redakti | redakti fonton]

Fantomo-Hoffmann oni nomis lin, tiun strangan, malgrandan kaj nebelan viron kun mirige delikataj, malgrandaj manoj; kun brilaj okuloj, en kies profundo ŝajnis flami ĉiama fajro; kun mallarĝaj lipoj, kiujn neniu vidis rideti; kun korpo, por kies konstruo la naturo uzis nur la minimuman kvanton da ostoj kaj karno, nepre necesan, por krei vivantan estaĵon. Hoffmann havis vere romantikan karakteron. Kiel la romantikismo akcentas la diferencon inter la vivo banala en la senkolora realo kaj la fantazia vivo en ravaj revoj; kiel ĝi preferas ĉion fragmentan, ĉion senforman kaj sencelan, ĉion nebulan, nedifineblan kaj transracian; tiel ankaŭ la persono de E.T.A. Hoffmann estis duobla estaĵo, kaj unu duono de lia ekzistado estis nekredebla groteskaĵo. Tage oni vidis Hoffmann sur la strato kiel prusan oficiston kun serioza mieno. Liaj superuloj laŭdis lian precizemon kaj saĝecon en la ofico. Multaj homoj asertis, ke li estis lerta negocisto, kiu kapablis gajni sian profiton. Ĉu estas kredeble, ke tiu sama viro vespere sidis drinkumante en vinejo? Ĉu eblas kredi, ke tie el li impete ŝprucis harstarigaj hororaĵoj, tiel ke eĉ li mem ektimis pro la kreaĵoj de la propra cerbo, kaj ke lia edzino devis sidi je lia flanko por konfirmi, ke nek diablo nek fantomo estas en la ĉambro? La animpejzaĝo de E.T.A. Hoffmann estas konglomeraĵo de la plej kontraŭaj ecoj, kapabloj, emoj kaj sentoj. Per sagaca intelekto li en homojn kaj aferojn enrigardas ĝis la fundo, kaj tamen li dediĉas atenton kaj entuziasmon al ĉia ajn superstiĉo kaj demonokredo. Li entuziasmiĝas ekscese, kaj poste ŝajnas esti senfantazia banalulo. Jen li estas diboĉa epikuristo, jen li aperas kiel obstina stoikulo. Li ŝatas satire moki la ridindajn flankojn de la homoj. Parolante pri la tragika homa sorto li povas disflui en larmojn. Tial en preskaŭ ĉiuj liaj verkoj mankas kvieto. Ofte misteraj personoj ĝenas kaj malklarigas la evoluon de la rakontata agado. Tra ĉiuj liaj verkoj fluas kvazaŭ kaŝita subtera rivero, kies muĝon oni aŭdas, sed kies akvon oni vidas neniam. Tiu fluo sendas supren nur nebulajn figurojn, kiuj ludas sian rolon en la kutima vivo kaj poste malaperas drone resinkante en la nigrajn ondojn de la mistero. Ne estas mirige, ke tia temperamento senĉese elĵetas fajrerojn, kiel ŝtalo, kiu frapas kontraŭ ŝtono. Sed lia temperamento ne povis lumi longan tempon; konsumante sin mem ĝi baldaŭ malaperis kiel bela bolido, kiu postlasas longan fajran strion en la nokta ĉielo. Admirinda estas, ke tiu artisto pruvis sian talenton en pluraj kampoj. Oni devas turni sin al la historio kaj iri kelkajn jarcentojn malantaŭen ĝis la renesanca epoko, ĝis Leonardo da Vinci, por trovi same fascinan homon, kiu ne nur diletante, sed kun genio laboris en tiom da diversaj kampoj. Foje li mem ne sciis, kion la pensoj bolantaj en li naskos: "Bunta mondo, plena de misteraj aperaĵoj, flirtas kaj flagras ĉirkaŭ mi. Estas kvazaŭ io granda baldaŭ okazos; ia ajn artverko eliros el la kaoso. Ĉu ĝi estos libro, ĉu opero, ĉu pentraĵo? - Kio plaĉas al la dioj." Liaj juristaj kapabloj formis nur la nutran grundon de lia korpa estado; lia koro tiris lin en la templon de la arto.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der goldene Topf (fabelo, 1814)
  • Die Elixiere des Teufels (2 volumoj, 1815/16)
  • Fantasiestücke in Callot's Manier (4 volumoj, 1814/15)
  • Nachtstücke (2 volumoj, 1816/17)
  • Das Fräulein von Scudéry (rakonto, 1819)
  • Die Serapions-Brüder (4 volumoj, 1819-21)
  • Lebensansichten des Katers Murr (fragmento 2-voluma, 1819-21)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]