Komponisto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Komponisto estas verkisto (aŭtoro) de muziko, precipe en reproduktebla notacio, kiu ebligas al aliaj prezenti lian verkon. Tio distingas komponiston de improvizanto.

La pludono de muzikaj verkoj povas okazi ankaŭ tra aŭdo; tio precipe koncernas epokojn, kulturojn kaj stilojn, kiuj ne konas/konis aŭ ne uzas muzikan notacion.

En kelkaj kulturoj oni nomas komponiston, kiu (muzike kaj poezie) verkas kantojn nur por prezenti ilin mem, kantaŭtoro.

Listo de komponistoj - Klasika muziko

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj