Sonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sonato (el latina kaj itala sonare, 'sonigi'), en muziko, rekte signifas "peco ludata" kontraste kun kantato (latina cantare, kanti), peco kantata. La termino, estante malpreciza, nature evoluis tra la historio de muziko, indikante diversajn formojn antaŭ la klasika epoko.

Ensembloj[redakti | redakti fonton]

Plej multaj verkoj nomataj sonatoj estas ludataj de solista instrumento (plej ofte klavarinstrumento) aŭ de solista instrumento kune kun klavarinstrumento.

Kiel rimarkigis diversaj scienculoj, tio faras la terminon tre arbitra: la muzikaj trajtoj de la sonato (je iu certa tempo) emas transiĝi al verkoj komponitaj por pli grandaj ensembloj. Estus tute sencohave diri pri simfonioj, ke ili estas sonatoj por orkestro, pri arĉinstrumentaj kvartetoj, ke ili estas sonatoj por arĉinstrumenta kvarteto, ktp.; sed pro kutimo tiaj dirmanieroj estas evitataj.

La baroka sonato[redakti | redakti fonton]

En la tempo de Arcangelo Corelli jam du polifoniaj specoj de sonato stariĝis, la preĝeja sonato kaj la ĉambra sonato.

La preĝeja sonato, ĝenerale por unu aŭ pli multaj violonoj kaj basoj, konsistis el malrapida enkonduko, malstrikte fuga alegro, kanteca malrapida movimento kaj vigla finalo en ia duparta formo, kiu sugestas parencecon al la dancaj melodioj de la suito. Tiu ĉi skemo, tamen, ne estas tre klare difinita, ĝis la verkoj de Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel, kiam ĝi fariĝis la plej alta speco de sonato, kiu daŭras kiel tradicio de itala violona muziko eĉ ankoraŭ en la frua 19-a jarcento en la verkoj de Boccherini.

La ĉambra sonato konsistis preskaŭ tute el idealigitaj dancaj melodioj. En la tempo de Bach kaj Händel ĝi jam, unuflanke, tute apartiĝis de la sonato, kaj nomiĝis la suito, partito, ordre, aŭ (kiam ĝi havis preludon en formo de franca operuverturo) la uverturo. Aliflanke, la trajtoj de preĝeja sonato kaj ĉambra sonato jam libere intermiksiĝis. Sed Bach, kiu ne uzis tiujn titolojn, ankoraŭ gardis la du specojn tiel apartaj, ke ili povas esti rekonitaj laŭ stilo kaj formo. Tial, el liaj ses solistaj violonaj sonatoj, n-roj 1, 3, kaj 5 estas preĝejaj sonatoj, kaj n-roj 2, 4, kaj 6 nomiĝas partitoj, sed inter sonatoj povas klasiĝi kiel ĉambraj sonatoj.

La termino sonato ankaŭ aplikiĝas al la vico de pli ol 500 verkoj por klaviceno sola verkitaj de Domenico Scarlatti. Tiuj ĉi pecoj havas unu movimenton solan, konsistantan el du partoj, kiuj dividas saman pulson kaj saman teman materialon. Ili ofte envolvas virtuozecon kaj estas admirataj pro sia granda diverseco kaj inventemo.

La sonatoj de Domenico Paradies estas mildaj kaj longigitaj verkoj de tiu ĉi speco kun aldonita gracia kaj melodia dua movimenteto. La manuskripto sur kiun Longo bazigis sian eldonon de Scarlatti ofte montras similan apudmeton de movimentoj, sed tamen sen absoluta indiko de ilia ligiteco. La stilo estas ankoraŭ sekvebla en la sonatoj de la pli malfruaj klasikistoj, kiam unua movimento montras unuforman kuron de rapida movo, ekz. en la violona sonato en F de Mozart (K377), kaj en kelkaj el la plej bonaj verkoj de Clementi.

La sonato en la klasika epoko[redakti | redakti fonton]

Ĝis la stariĝo de la klasika epoko en muziko, la sonato jam alprenis sufiĉe bone difinitan normigitan formon (bone ekzempligite en la verkaro de Joseph Haydn), kun movimentoj organizitaj en jena maniero (tipaj forlasoj de la normo notiĝas sube en krampoj):

La unua movimento estas en sonata formo, kaj estas rapida kaj vigla

(aŭ malofte, malrapida anstataŭe; kaj iafoje en alia formo, kiel temo kun variaĵoj)

La dua movimento estas malrapida kaj lirika; ĝi estas tradicie en duparta formotriparta formo.

(sed ĝi povas esti en sonata formo, eble mallongigita; aŭ temo kun variaĵoj)

La tria movimento estas aŭ menuetoskerco (ambaŭ estas en tritakto)

(sed iafoje la menueto aŭ skerco estas tute ellasata; aŭ ĝi venas la dua, antaŭ la malrapida movimento, kiu venas la tria)

La lasta movimento (t.e. la kvara, aŭ iafoje simple la tria) estas rapida, kaj aŭ en sonata formo aŭ rondelo

(aŭ iafoje temo kun variaĵoj)

Ĝenerale, la menueto (aŭ skerco) kaj finalo estis verkitaj en la sama tonalo kiel tiu de la malferma movimento (aŭ iafoje la paralela maĵoro aŭ minoro); komponistoj elektis diversajn tonalojn por la malrapida movimento (plej ofte la subdominanton, aŭ iun sufiĉe proksime rilatan sed pli bemolan tonalon, ĉu maĵoran aŭ minoran).

Kiel notite ĉi-supre, multaj klasikaj sonatoj (notinde tiuj de Mozart) havis malpli multajn movimentojn ol la normalaj kvar, ellasante unu aŭ pli el la lastaj tri en la supra formulo: plej ofte efektive la menueton aŭ skercon; malpli ofte la malrapidan movimenton.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj libroj pri la sonata formo kaj historio de la sonato, inter aliaj