Suito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Suito estas organizita aro de instrumentaj aŭ orkestraj pecoj ordinare ludataj kune en unu prezentado. En la baroka epoko, la pecoj sonis ĉiuj en la sama tonalo, kaj ĝenerale modeliĝis laŭ danca muziko. En la 18-a jarcento suitoj nomiĝis ankaŭ uverturoj.

Estienne du Tertre eldonis suyttes de bransles en 1557, kiu montras al ni la unuan uzon de la termino, kvankam ĝia kutima formo en tiu tempo estis paroj de dancoj. La unua rekonebla suito estas Newe Padouan, Intrada, Dantz, kaj Galliarda de Peuerl el 1611, en kiu la kvar dancoj laŭ la titolo aperas ripete en dek suitoj. La Banchetto musicale de Johann Schein (1617) enhavas 20 sinsekvojn de kvin diversaj dancoj.

La "klasika" suito konsistis el alemando, korento, sarabando, kaj ĝigo, en tiu ordo, kaj disvolviĝis dum la 17-a jarcento en Francio; la ĝigo aperis pli malfrue ol la aliaj. Tamen, ĝi neniam tute fiksiĝis en formo: plurfoje estis preludosenmezura preludo, la fino de la suito entenis ofte jen menueton, jen gavoton, kaj la pli malfrua aldono de uverturo por konsistigi "uverturosuiton" estis treege populara ĉe germanaj komponistoj; Telemann asertis, ke li verkis pli ol 200, Bach havis siajn kvar orkestrajn suitojn, kaj Georg Friedrich Händel verkis sian Akvan muzikon kaj Muzikon por la Reĝaj Fajraĵoj en tiu ĉi formo.

Bach kaj Händel ofte aldonis pliajn pecojn inter la sarabando kaj ĝigo; Händel verkis 22 klavarajn suitojn, dum Bach produktis plurajn suitojn por violonĉelo, violono, fluto, kaj aliaj instrumentoj, kune kun siaj Francaj suitoj kaj Anglaj suitoj por klavarinstrumento. Por Bach aparte, la suita formo estis fundamento sur kiu ŝpini pli riĉajn strukturojn.

Tamen en la 1750-aj jaroj la suito jam estis rigardata kiel eksmoda, anstataŭata de simfonio kaj konĉerto, kaj ni trovas malmultajn komponistojn ankoraŭ verkantaj suitojn. En la 19-a jarcento la suito spertis repopulariĝon, sed nun kun signifo aŭ de instrumenta elĉerpaĵo el pli granda verko kiel operobaleto, sinsekvo de pli malgrandaj pecoj kunligitaj per komuna temo, kiel la naciistaj ideoj de Grieg, Sibelius, aŭ Tchaikovski, aŭ intenca arkaikismo, kiel la lastatempa Suito por Fluto kaj Ĵazpiano de Claude Bolling.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Andrea Solario 001.jpg