Baroka muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzikinstrumentoj, pentraĵo de Evaristo Baschenis, meze de 17-a jarcento

Baroka muziko estas okcidenta klasika muziko el la baroka epoko, post la epoko de renesanca muziko kaj antaŭ la aparta klasika epoko en muziko. Tio ĉi ampleksas proksimume la tempoperiodon ekde Claudio Monteverdi (1567–1643) ĝis Johann Sebastian Bach (1685–1750). Baroka muziko konsistigas gravan parton de la verkaro de klasika muziko kaj estas vaste prezentata kaj ĝuata.

Inter la grandaj komponistoj el la frua baroko troviĝas Monteverdi, Heinrich Schütz (1585–1672), kaj Girolamo Frescobaldi (1583–1643). En la meza baroko la plej influaj komponistoj inkluzivas Jean-Baptiste Lully (1632–1687), Arcangelo Corelli (1653–1713), Dietrich Buxtehude (1637–1707), kaj Henry Purcell (1659–1693). En la malfrua baroko, la ĉefaj figuroj inkluzivas Bach (1685–1750), Georg Friedrich Händel (1685–1759), Georg Philipp Telemann (1681–1767), Domenico Scarlatti (1685–1757), Antonio Vivaldi (1678–1741), kaj Jean-Philippe Rameau (1683–1764).

Historio de eŭropa arta muziko
Mezepoka (-476–1400)
Renesanca (1400–1600)
Baroka (1600–1760)
Klasika (1730–1820)
Romantika (1815–1910)
20-jarcenta (1900–1999)
21-jarcenta (2000–nuntempo)

Baroka stilo[redakti | redakti fonton]

La muziko kutime nomata baroka ampleksas tre diversajn stilojn el vasta geografia regiono, precipe en Eŭropo, kaj estis komponata dum periodo de proksimume 150 jaroj. La termino "baroka" en sia aplikiĝo al muziko estas relative lastatempa disvolvaĵo, kiu estis unue uzita de Curt Sachs en 1919. Eĉ ankoraŭ en 1960 ja estis ankoraŭ konsiderinda disputo en akademiaj rondoj pri tio, ĉu sencohave estas kunigi per unu sola termino muzikon tiel diversan kiel la muzikon de Peri, Domenico Scarlatti, kaj J.S. Bach; tamen la termino fariĝis vaste uzata kaj akceptata por indiki tiun ĉi larĝan amplekson de muziko. Povus esti utile ĝin distingi disde unuflanke la antaŭa (renesanca) kaj aliflanke la sekvanta (klasika) periodoj de muzika historio.

Baroka stilo kompare kun renesanca stilo[redakti | redakti fonton]

Baroka muziko dividas kun renesanca muziko sian grandan uzadon de polifonio kaj kontrapunkto. Tamen iliaj uzadoj de tiuj ĉi teknikoj diferencas inter si. En la renesanco, harmonio estis en pli alta grado rezulto de konsonancoj sensignifaj al la glata fluo de polifonio, sed en la frua baroka epoko la ordo de tiuj ĉi konsonancoj fariĝis grava, ĉar ili eksentiĝis kiel akordoj en hierarkia skemo de funkcia tonaleco. Ĉirkaŭ 1600 okazis rimarkinda malklarigado de tiu ĉi difino: ekz. oni povas observi esence tonalajn akordajn sinsekvojn ĉirkaŭ kadencaj punktoj en madrigaloj, dum en frua monodio la sento de tonaleco estas ankoraŭ sufiĉe malfirma. Alia distingo inter la renesanca kaj baroka harmoniaj praktikoj estas la ofteco de akordoradika moviĝo per trito en la pli frua periodo, kontraste kun la pli malfrua regado de kvartojkvintoj (kio parte difinas funkcian tonalecon). Cetere, baroka muziko uzas pli longajn liniojn kaj pli fortajn ritmojn: la unua linio etendiĝas, aŭ sole aŭ akompanate de sole la konstanta baso, ĝis la temo reaperos en alia voĉo. En tiu ĉi pli malfrua maniero trakti kontrapunkton, la harmonio estis pli ofte difinita aŭ per la konstanta baso aŭ subkomprene per la notoj de la temo mem.

Tiuj ĉi stilaj kontrastoj indikas la transiron de la riĉerkaroj, fantazioj, kaj kanzonoj de la renesanco al la fugo, kiu estas difinanta formo de baroka muziko. Monteverdi nomis tiun ĉi pli novan, pli malstriktan stilon la seconda prattica ("dua praktiko"), ĝin kontrastante kun la prima prattica ("unua praktiko"), kiu karakterizis la motetojn kaj aliajn sanktajn ĥorajn pecojn de grandaj renesancaj majstroj kiel Palestrina. Monteverdi mem uzis ambaŭ stilojn: li verkis sian meson In illo tempore en la pli malnova, palestrinana stilo, kaj siajn Vesprojn de 1610 en la nova stilo.

Estas aliaj, pli ĝeneralaj diferencoj inter la baroka kaj renesanca stiloj. Baroka muziko ofte strebas al pli alta nivelo de emocia ekstremeco ol renesanca muziko, kaj baroka peco ofte en sia tuto bildigas certan ununuran emocion (ĝojon, malfeliĉon, piecon, ktp.). Baroka muziko estis pli ofte verkita por virtuozaj kantistoj kaj instrumentistoj, kaj estas karakterize pli malfacile ludebla ol renesanca muziko, kvankam idiomeca instrumenta verkado estis unu el la plej gravaj ennovigaĵoj de la periodo. Baroka muziko utiligas grandan kvanton da ornamado, kiu ofte estis improvizata de la ludisto. Esprimpovaj ludmetodoj kiel notoj neegalaj estis oftaj, kaj oni atendis, ke ludantoj ilin apliku, ofte tre amplekse. Instrumentoj enfine ludis pli grandan rolon en baroka muziko, kaj akapela muziko malantaŭiĝis je graveco.

Baroka stilo kompare kun klasika stilo[redakti | redakti fonton]

En la klasika epoko, kiu sekvis la barokan, la rolo de kontrapunkto estis malgrandigita (sed tamen ripete remalkovrata kaj reenkondukata; vidu Fugo), kaj anstataŭigita per homofonia teksado. La rolo de ornamado malpliiĝis. Verkoj emis al pli artikita interna strukturo, aparte tiuj, kiuj estis verkitaj en sonata formo. Modulado (tonalŝanĝo) fariĝis struktura kaj drama elemento, tiel ke verkojn oni povis aŭdi kiel iaspecan draman vojaĝon tra serio de tonaloj, eksteren de kaj reen al la toniko. Ankaŭ baroka muziko moduliĝas ofte, sed la modulado havas malpli da struktura graveco. Verkoj en la klasika stilo ofte bildigas larĝe variantajn emociojn interne de individua movimento, dum barokaj verkoj inkliniĝas al ununura, sentige bildigita emocio. Laste, klasikaj verkoj ofte atingas iaspecan draman klimakson kaj poste ĝin konkludas; barokaj verkoj gardas iagrade konstantan nivelon de drama energio eĉ ĝis la lasta noto. Multaj formoj de baroka muziko estis servontaj kiel deirpunktoj por la posta sonata formo, kreante ŝablonon por la lokiĝo de gravaj kadencoj.

Ĝenroj de baroka muziko[redakti | redakti fonton]

Barokaj komponistoj verkadis en diversaj muzikaj ĝenroj. Opero, iniciatita en la malfrua renesanco, fariĝis grava muzika formo dum la baroko, per la operoj de Alessandro Scarlatti (1660–1725), Händel, kaj aliaj. La oratorio atingis sian kulminon en la verkado de Bach kaj Händel; opero kaj oratorio ofte uzadis tre similajn muzikajn formojn; vidu ekz. la vastan uzadon de la triparta ario.

En alia religia muziko, la meso kaj moteto malantaŭiĝis iomete je graveco, sed la kantato prosperis en la verkado de Bach kaj aliaj protestantaj komponistoj. Ankaŭ virtuoza orgena muziko prosperis, en tokatoj, fugoj, kaj aliaj verkoj.

Instrumentajn sonatojn kaj suitojn oni verkadis por individuaj instrumentoj, por ĉambraj grupoj, kaj por (malgrandaj) orkestroj. La konĉerto aperis, kaj en sia formo por ununura solisto plus orkestro kaj kiel la granda konĉerto, en kiu malgranda grupo de solistoj kontrastas kun la plena orkestro. La franca uverturo, kun siaj kontrastantaj malrapidaj kaj rapidaj sekcioj, aldonis grandecon al la multaj kortegoj, en kiuj ĝi estis prezentita.

Klavarajn verkojn oni foje verkis precipe por la plezuro kaj instruado de la ludanto. Tiaj inkluzivis vicon de verkoj de la matura Bach, kiuj estas vaste rigardataj kiel la intelekta kulmino de la baroka epoko: la "Bontemperita klavarinstrumento", la "Goldberga variaĵaro", kaj "La arto de la fugo".

Aliaj gravaj trajtoj de baroka muziko[redakti | redakti fonton]

  • konstanta baso — speco de konstanta akompano skribita per nova muziknotacia sistemo, figurita baso, kutime por daŭriganta basa instrumento kaj klavarinstrumento
  • monodio — muziko por sola melodia voĉo kun akompano, tipe de la frua 17-a jarcento, aparte en Italio
  • homofonio — muziko konsistanta el sola melodia voĉo kaj ritme simila akompano (tiun ĉi kaj monodion oni kontrastigas kun la tipa renesanca teksado, nome polifonio)
  • teksto super muziko — komprenebla teksto kun instrumenta akompano ne superreganta la voĉon
  • voĉaj solistoj (bel canto)
  • drama muzika esprimado
  • dramaj muzikaj formoj kiel opero, drama per musica
  • kombinitaj instrumenta-voĉaj formoj, ekz. la oratorio kaj kantato
  • novaj instrumentaj teknikoj, ekz. tremsono kaj plukado
  • klara kaj linieca melodio
  • notoj neegalaj (notes inégales), tekniko apliki punktitajn ritmojn al egale skribitaj notoj
  • la ario
  • la ritornela ario (ripetaj mallongaj instrumentaj interrompoj de voĉaj sekcioj)
  • la konĉerta stilo (sona kontrasto inter orkestro kaj solist-instrumentoj aŭ malgrandaj grupoj de instrumentoj)
  • preciza instrumenta aranĝado (en la renesanco, ekzakta instrumentaro por ensembla ludado malofte indikiĝis)
  • idiomeca instrumenta verkado: pli bona utiligo de la unikaj trajtoj de ĉiaspecaj muzikaj instrumentoj
  • virtuoza instrumenta kaj voĉa verkado, kun takso de virtuozeco per si mem
  • ornamado
  • disvolviĝo proksimiĝe al moderna okcidenta tonaleco (maĵoraj kaj minoraj gamoj)

Formoj de baroka muziko[redakti | redakti fonton]

Voĉaj formoj[redakti | redakti fonton]

Instrumentaj formoj[redakti | redakti fonton]

Barokaj komponistoj[redakti | redakti fonton]

(en ordo kronologia)

Claudio Monteverdi

Nuntempaj komponistoj en baroka stilo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle: