Agostino Steffani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Agostino Steffani (necerta)

Laŭdira portreto de Agostino Steffani laŭ malaperinta originalo, 1816 (necerta)

Agostino Steffani (naskita je la 25-a de julio 1654 en Castelfranco Veneto; mortinta je la 12-a de februaro 1728 en Frankfurto ĉe Majno) estis Itala komponisto, diplomato kaj katolika ordinadepiskopo.


Vivo[redakti | redakti fonton]

Munkeno[redakti | redakti fonton]

Steffani pasigis sian infanecon ĉe siaj parencoj en Padovo, kie li vizitis la gimnazion. La Bavara elektoprinca paro tiam restanta en Padovo protektis lin, kaj en 1667 li akompanis ĝin al Munkeno restante en ties servoj dum 21 jaroj. Tie Johann Caspar Kerll instruis lin en la orgenludado .

En 1672 Steffani vojaĝis por plua muzika edukado ĉe Ercole Bernabei al Romo por du jaroj. Krome Steffani studis ankaŭ teologion. En 1674 li publikis sian unuan verkon, la Psalmodia vespertina. Sekvis pluaj voĉkantaj verkoj; Steffani stude ekvojaĝis al Francio kaj supra Italio, dum kiuj li eble ankaŭ devis plenumi diplomatajn komisiojn. En Parizo li koncertis antaŭ Ludoviko la 14-a per klaviceno.

La enoficiĝo de Maksimiliano la 2-a Emanuelo en la jaro 1680 rezultigis tranĉon en la vivo de Steffani, kiu samjare post finado de la teologia studo estis ordinita. Steffani plenumis sekretajn diplomatajn komisiojn, kiuj ofte rilatis kun la geedzoprojektoj de sia elektoprinco. En 1681 Steffani prezentis sian unuan operon Marco Aurelio, en kiu ekkoneblas la influo de Jean-Baptiste Lully.

Hanovro kaj Duseldorfo[redakti | redakti fonton]

Aŭtografo de ĉambrodueto

En majo 1688 la princo maldungis Steffani plenhonore. Post mallonga restado en Italio li iĝis fine de junio opera orkestrestro ĉe la kortego de duko Ernst August de Hanovro. Ĉi tie li eldonis ĝis 1696 preskaŭ ĉiujare novajn operojn. En 1696 Steffani transloĝiĝis al Bruselo, kie lie kontaktis kun la operaj verkoj Lully. Li mem aktivis ĉefe kiel societulo. En 1702 Steffani supozis malvenkon je siaj diplomataj agadoj kaj koncentriĝis ree pri la muzika kreado.

Samjare la elektoprinco Johann Wilhelm venigis lin al Duseldorfo, kie li nomumis lin sakrala konsilantarprezidento.En tiu posteno Steffani akiris altan respekton kiel konsilanto. Jaron poste li iĝis sekreta konsilisto kaj Palatinata regoprezidento gvidanta politikajn intertraktojn en pluraj urboj. Dumtempe li estis Rector magnificus kaj kuratoro ĉe la universitato Heidelberg, por finfine esti nomumita episkopo de Spiga in partibus infidelium en septembro 1706.

Malfruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1708 Steffani estis sendita al Romo por interpacigi disputon inter la imperiestro kaj la papo. Jaron poste li iĝis apostola vikario de novdefinita vikariejo Supra kaj Malsupra Saksonio. Kun la projekto de rekatolikigo de kelkaj Germanaj princogentoj li ree vojaĝis al Germanio. Post la morto de kelkaj el siaj nobelaj bonfarantoj Steffani eniĝis pli kaj pli financajn malfacilaĵojn. Li mortis en 1728 pro apopleksio en Frankfurto, kiam li volis vendi kelkajn artaĵojn kunportitajn el Italio.

Muzika kreado[redakti | redakti fonton]

Steffani integris elementojn el Franca, sed ankaŭ Germana muziko en la Italan sonarton. Krom operojn Steffani publikis antaŭ ĉio ĉambroduetojn ŝatatajn ĝis longe en la 18-a jarcento. Tion dokumentas la granda nombro de kopioj de liaj verkoj samkiel la laŭda mencio per muzikistoj kaj poetoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]