Duseldorfo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 6 Jul. 2011.
6 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Duseldorfo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Germanio | |
| Regiono | Nordrejn-Vestfalio | |
| Distriktaro | Duseldorfo | |
| Loka registaro | CDU | |
| Urbestro | Dirk Elbers (2008) | |
| Poŝtkodo | 40000–40629 | |
| Aŭtokodo | D | |
| Telefona antaŭkodo | 0211, 0203, 02104 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 580.250 (2006) | |
| Loĝdenso | 2.658 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
51°13′32″N 6°46′58″O / 51.22556°N, 6.78278°OKoordinatoj: 51°13′32″N 6°46′58″O / 51.22556°N, 6.78278°O | |
| Alto | 38m | |
| Areo | 217,0 | |
| Horzono | GMT+1h (+2h somere) | |
Duseldorfo (Düsseldorf) estas la ĉefurbo de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas apud la rivero Rejno kaj la rivereto Düssel, kiu donis al la urbo ĝian nomon.
Enhavo |
[redakti] Faktoj
- Situo: 51°13'32" NO, 06°46'58" OR
- Enloĝantoj: ĉ. 580.250 (en 2006)
- Alteco: 28 - 165 metroj super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: ĉ. 217 km²
[redakti] Partneraj urboj
Duseldorfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Reading (Britio), ekde 1947/1988
Chemnitz (Germanio de la federacia lando Saksio), ekde 1988
Ĥajfo (Israelo), ekde 1978/1988
Varsovio (Pollando), ekde 1989
Moskvo (Rusio), ekde 1992
Chongqing (Ĉinio), ekde 2004
Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:
Lillehammer (Norvegio)
Palma de Mallorca (Katalunio, Hispanio)
Beogrado (Serbio)
Toulouse (Francio)
Ĉikago (Usono)
Amano (Sirio)
[redakti] Esperanto en Duseldorfo
La Esperanto-movado havas longan tradicion en Duseldorfo. En 1952 tie okazis la 25-a SAT-Kongreso kaj en 1965 la urbo estis gastiganto de la 43-a Germana Esperanto-Kongreso.
Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaudo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf Düsseldorf, vd. hejmpaĝo
[redakti] Gravaj Esperantistoj rilataj al Duseldorfo
En Duseldorfo naskiĝis Hermann Remers.
[redakti] Esperanto en la regiono
En la najbareco aktivas kelkaj grupoj:
- tuj najbare en Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partengrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo) kaj preparas la Germanan Esperanto-Kongreson (GEK) 2008 Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand
- Krefeld Esperanto Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative ”Rund um St. Josef“, Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld.
[redakti] Retaj ligiloj
www.BARTOTAINMENT.com Oficiala hejmpaĝo
Düsseldorf Oficiala hejmpaĝo
StadtPanoramen Düsseldorf - Panoramo Düsseldorf
La Esperanto-Societo Düsseldorf
[1]
Duesselgo Reto Düsseldorf

