La Esperanto-Grupo Essen (EGE) estis fondita la 9-an de januaro 2004 post preparaj renkontiĝoj ekde 2002. La 10-an de novembro 2005 ĝi havis 24 membrojn, kiuj venas el kaj ekster Essen.
[redakti] Regulaj kunvenoj de EGE
La Esperanto-Grupo Essen renkontiĝas ĉiun duan ĵaŭdon monate en la Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311 en Essen-Steele. Tie kutime okazas ankaŭ eksterkutimaj aranĝoj kiel lingvokursoj , prelegoj ktp. Ĉiun kvaran ĵaŭdon monate la Esperanto-Grupo Essen renkontiĝas en Bochum al malferma babilado. Renkontejo: Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la restoracio (Gastronomie), jen en la kinokafejo (Kino Endstation).
Minejo Zollverein, celo de la 1-a TRE-EGE
[redakti] Grupa partnereco kun Esperantistoj en Helmond kaj Eindhoven
Dum la Malferma Tago de UEA en Roterdamo novembron de 2005 estraranoj el la Esperanto-Grupo Essen kaj de la grupoj en Helmond kaj Eindhoven decidis fondi gruppartnerecon kun la celo, organizi reciprokajn unutagajn vizitojn. Tiuj okazas du fojojn en la jaro: en aŭtuno la EGE-anoj kaj aliaj germanaj esperanto-parolantoj sekvas inviton de la nederlandaj samlingvanoj, entrepreni "esperantan esploron" en Nord-Brabanto, en printempo Esperanto-Grupo Essen invitas al Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). La etosplenajn eventojn partoprenas averaĝe 15 personoj, ĉefe el Nederlando kaj Nordrejn-Vestfalio, sed foje ankaŭ aliĝas esperantoparolantoj el Belgujo, Francujo kaj Pollando. Jen la datoj kaj lokoj de la vizitoj:
[redakti] Senloka biblioteko
Dum la jarĉefkunsido je la 14-a de aprilo 2011 ekestis la demmando pri la instalado de biblioteko. Ĉar en la nuna stacia renkontejo de EGE, Grend, la grupo ne disponas pri propra ŝranko, ne eblas aranĝi bibliotekon. Tamen kelkaj membroj havas multajn librojn en Esperanto, kiujn ili volonte pruntus. Pro tio la partoprenantoj de la jarĉefkunsido promesis surlistigi ĉiujn ekdisponeblajn librojn kun indikoj pri verkisto, titolo, eldonejo kaj posedanto.
Jen la listo de la prunteblaj libroj:
[redakti] Romanoj, fikciaĵoj,
| Verkisto |
Titolo |
Eldonejo |
Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) |
Posedanto |
| Amélie Nothomb |
Higieno de'l murdisto |
Eldonejo KLEKS |
Krimromano, tradukaĵo el la franca |
Longharulo |
| Anna Löwenstein |
La Ŝtona Urbo |
FEL |
Romano pri britino, kiu estas deportata el sia lando kaj vendata en antikva Romo |
Longharulo |
| Anna Löwenstein |
Morto de Artisto |
FEL |
Romano pri imperiestro Nerono, priskibita el la vidpunkto de aktoro |
Longharulo |
| Arkadij Strugackij |
La Dua Invado de Marsanoj |
Eldonejo "Impeto" |
Utopia romano pri surteriĝintaj parazitaj Marsanoj |
Longharulo |
| Baldur Ragnarsson (tradukisto) |
Sagao de Njal |
FEL |
Tradicia sagao (islanda fabelo) pri sangaj venĝoj kaj revenĝoj en Islando dum la epoko de kristaniĝo (kiu nepre estas sanga afero) |
Longharulo |
| Baldur Ragnarsson (tradukisto) |
La Edda de Snorri Sturluson |
Mondial |
Tradicia sagao pri la germana diaro kaj la kreado de la mondo |
Longharulo |
| Chava Pressburger |
Taglibro de mia patro |
Kava-Pech |
Taglibro de junulo talenta pri verkado kaj desegnado, kiujn nazioj murdis en koncentrejo Terezín |
Longharulo |
| Claude Piron |
Dio, psiĉjo kaj mi |
IEM |
Romano pri la "Lastaj Aferoj" |
Longharulo |
| Claude Piron |
Lasu min paroli plu! |
Fonto |
25 rakontojn, kiuj paralelas laŭ vortprovizo la 25 ĉapitrojn de Gerda malaperis |
Longharulo |
| Claude Piron |
Vere aŭ fantazie |
Fonto |
44 facile legeblaj historietoj |
Longharulo |
| Deck Dorval |
Jaĥto veturas for ... kaj veturigas morton |
FEL |
Krimromano de iomete malmodiĝinta Agata-Kristia stilo |
Longharulo |
| Deck Dorval |
Nigra Magio |
FEL |
Krimromano de iomete malmodiĝinta Agat-Kristia stilo |
Longharulo |
| Deck Dorval |
Urd Hadda Murdita! |
FEL |
Krimromano de iomete malmodiĝinta Agat-Kristia stilo |
Longharulo |
| Eija Salovaara |
Kie boacoj vagadas |
Dansk Esperanto-Forlag |
mallongaj historioj el "Boacujo" (Suomujo / Finnlando) |
Longharulo |
| Johán Balano |
Ĉu ŝi mortu tra-fike? |
IEM |
Amuza seksromaneto en simpla Esperanto, kiu helpas pliriĉigi la vortprovizon per seksrilataj fi-vortoj |
Longharulo |
| Johán Valano |
Ĉu li venis trakosme? |
Stafeto |
Amuza Krimromano en simpla Esperanto. |
Longharulo |
| Johán Valano |
Ĉu vi kuiras ĉine? |
IEM |
Amuza Krimromano en simpla Esperanto. |
Longharulo |
| Johán Valano |
Ili kaptis Elzan |
Fonto |
Krimromano en tre simpla Esperanto. |
Longharulo |
| Johán Valano |
Malmalice |
La Nuova Frontiera |
Poemaro |
Longharulo |
| Johán Valano |
Tien |
IEM |
Psikologo eniras paralelan mondon kaj revenas tute ŝanĝiĝinta. Streĉa romano en facila Esperanto |
Longharulo |
| Lorjak |
Regulus |
Plejado |
Historia krimromano rlanta en Parizo de la 17-a jarcento kun vere surpriza fino. |
Longharulo |
| Godfried Bomans |
Pieter Bas |
|
Tradukitaĵo el la nederlanda |
Longharulo |
| H.G. Wells |
La dormanto vekiĝas |
Eldonejo Bero |
Utopia romano |
Longharulo |
| Higinio García |
Kapturnoj |
FEL |
Utopia rakontaro, vere sprita ciklo de interligitaj historioj, bedaŭrinde en PIV-eca Esperanto |
Longharulo |
| István Ertl |
La Postdomo |
Eldonejo Bero |
Satiro, kies ĉefroluloj estas kadukiĝanta domo kaj ties gajaj loĝantoj, do la estrarano de UEA |
Longharulo |
| István Nemere |
Febro |
Hungara Esperanto-Asocio |
Amromano |
Longharulo |
| István Nemere |
La Blinda Birdo |
Hungara Esperanto-Asocio |
Streĉa aventurromano pri rasapartiga Sud-Afriko |
Longharulo |
| István Nemere |
Pigre pasas la nokto |
Eldonejo Fenikso |
Romano pri amo inter hungaro kaj ciganino |
Longharulo |
| István Nemere |
Vismar |
Eldonejo "Impeto" |
Romano pri rilato inter viro kaj hundo |
Longharulo |
| Julio Baghy |
Sur Sanga Tero |
Eldonejo "Impeto" |
Romano, kiu rolas en la epoko de la interna milito inter Ruĝa kaj Blanka Armeoj en postrevulucia Rusujo |
Longharulo |
| Nikolaj Gogol |
Malvivaj animoj |
Sezonoj |
Fragmenta romano, elrusigita de Aleksander Korĵenkov |
Longharulo |
| Sandor J. Bako, Claude Piron |
La dorsosako de Panjo Rut' |
Vieno: Pro Esperanto |
kolekto de mallongaj historioj en facila Esperanto |
Longharulo |
| Serĝo Elgo |
Ŝia lasta poŝtkarto |
IEM |
Streĉa krimromano vivoplena kun surprizaj turnoj |
Longharulo |
| Sten Johansson |
Falĉita kiel Fojno |
Al-fab-et-o |
Krimromano |
Longharulo |
| Suad |
Vivbruligita (Honorkrimo) |
Sennacieca Asocio Tutmonda |
Dokumento pri honorkrimo, kiun suferis moslemino |
Longharulo |
| Tivadar Soros |
Maskerado ĉirkaŭ la Morto |
UEA |
Membiografia romano pri la savo de judoj kontraŭ la persekutadoj de nazioj kaj sagokrucanoj |
Longharulo |
| Verkisto |
Titolo |
Eldonejo |
Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) |
Posedanto |
| Aleksander Korĵenkov |
Historio de Esperanto |
Sezonoj |
Mallonga traktaĵo pri la historio de nia kara lingvo |
Longharulo |
| Claude Piron |
La bona lingvo |
IEM |
Rezonadoj de la verkisto pri la bona lingvo Esperanto kaj pri bona lingvouzo |
Longharulo |
| Detlev Blanke |
Pri la movado sur la "alia flanko" |
Mondial |
Historio de la laborista Esperanto-movado kaj Esperanto en la socialismaj landoj de Orient-Eŭropo |
Longharulo |
| Ivo Lapenna |
Retoriko |
|
Faklibro kaj klasikaĵo inter la esperantlingvaj libroj |
Longharulo |
| Ludoviko Lazaro Zamenhof |
La Unua Libro de Esperanto |
Eldonejo "Impeto" |
en cirila kribo |
Longharulo |
| Tradukisto: Ludoviko Lazaro Zamenhof |
La Sankta Biblio |
British and Foreign Bible Society |
Malnova kaj Nova Testamentoj |
Longharulo |
| Petras Ĉeliaŭkas |
Litovio du jarcentoj |
Litova Esperanto-Asocio |
Historio de Litovujo |
Longharulo |
| Roman Dobrzyński |
Bona Espero |
Eldonis: stano Marĉek |
Intervjuo kun Guiseppe Grattapaglio, fondinto de la esperanta infanvilaĝo, pri historio kaj malfacilaĵoj de la projekto |
Longharulo |
| Ru H. Bossong |
Muelejoj en Nederlando |
|
Interesa libreto pri la diversaj muelejtipoj kaj pri la nunaj klopodoj konservi ilin |
Longharulo |
| Ulrich Lins |
La Danĝera Lingvo |
Eldonejo "Progreso" |
Detala studo pri la persekutoj kontraŭ esperanto |
Longharulo |
| Ulrich Matthias |
Esperanto - das neue Latein der Kirche |
Armin Gmeiner Verlag |
Verhältnis von Esperanto und Kirchen in Geschichte und Gegenwart |
Longharulo |
| Yves Nevelsteen |
Vikipedio - praktika manlibro |
TEJO |
Utila kajero por ĉiu, kiu volas kunlabori je eo.vikipedio. |
Longharulo |
| Ziko van Dijk |
Informado praktike |
FEL |
Temas pri efika informado de la publiko pri Esperanto |
Longharulo |
| Zlatko Tiŝljar |
Eŭropo, Vi Baldaŭ Mortos |
Inter-Kulturo |
Kolekto pri parte versimilaj, parte harstarigaj tezoj pri la rezultoj de linvopolitiko en Eŭropo |
Longharulo |
| Verkisto |
Titolo |
Eldonejo |
Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) |
Posedanto |
| Boris Kolker |
Vojaĝo en Esperanto-Lando |
UEA |
La verkisto asertas ke temas pri lernolibro, sed fakte estas akompana materialo pri esperantaj temoj |
Longharulo |
| Claude Piron |
Gerda malaperis |
Fonto |
Lingvoinstrua romaneto |
Longharulo |
| Claude Piron |
Vortlisto pri Gerda malaperis |
GEJ |
|
Longharulo |
| Herbert Meyer |
Esperanto - Eine Einfürung in die moderne Umgangssprache |
Pro Esperanto Wien |
Taŭga lernolibro en naŭ lecionoj |
Longharulo |
| Josef Schiffer |
Mia Intensa Kurso I |
Eigenverlag Josef Schiffer |
Detala lernolibro kun ekzercoj kaj enigita kromvolomu "Mia Gramatiko I" |
Longharulo |
| Josef Schiffer |
Mia Lernolibro |
Eigenverlag Josef Schiffer |
Baza lernolibro |
Longharulo |
| Josef Schiffer |
Mia Ŝlosiltruo |
Eigenverlag Josef Schiffer |
Bona superrigardo pri la gramatikaj strukturoj de Esperanto |
Longharulo |
| Till Dahlenburg |
Taschenlehrbuch Esperanto |
VEB-Verlag Enzyklopädie Leipzig |
GDR-eca lernolibo el iama laboristo-paradiso |
Longharulo |
[redakti] Konsultlibroj
| Verkisto |
Titolo |
Eldonejo |
Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) |
Posedanto |
| André Cherpillod |
Konciza etimologia vortaro |
UEA |
Rekta kaj ne rekta deveno de vortoj, parencencoj ktp. |
Longharulo |
| Bernhard Pabst |
Invesa Vortaro de Esperanto |
Esperanto-Cenrto Paderborno |
Tre utila je la verkado de poemoj (rimoj) |
Longharulo |
| Bertilo Wennergren |
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko |
ELNA |
Malgraŭ la avertoj de Zamenhof kontraŭ plena gramatiko nepre utila vortaro |
Longharulo |
| Erich-Dieter Krause |
Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch |
Buske |
Tre utila, se vi sercas ekz. fakvortojn, kiujn vi konas en la germana |
Longharulo |
| Erich-Dieter Krause |
Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto |
VEB-Verlag Enzyklopädie Leipzig |
Vortaro kun 12 000 kapvortoj |
Longharulo |
| Franz Okelmann |
Wörterbuch Deutsch-Esperanto |
Franz Okelmann |
Libroforma vortaro, kiun transprenis retejo vortaro.timo-horstschaefer.de kun ĉiuj eraretoj |
Longharulo |
| Lazaro Ludoviko Zamenhof |
Provebaro Esperanta |
Beletraj Kajeroj |
"Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon": Kolekto de ĉiuj klasikaj Zamenhofaĵoj |
Longharulo |
| Peter Zilvar |
Esperanto-Kulturo |
Deutsches Esperanto-Zentrum |
Superrigardo pri institucioj, revuoj, radioelsendoj ktp. |
Longharulo |
| Peter Zilvar |
Esperanto-Literaturo |
Deutsches Esperanto-Zentrum |
Superrigardo pri verkoj kaj verkistoj |
Longharulo |
| Verkisto |
Titolo |
Eldonejo |
Rimarkoj (mallonga priskribo ktp.) |
Posedanto |
| Adolf Burckhardt, Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger |
Adoru |
IKUE / KELI |
Ekumena diserva libro kaj kantaro |
Longharulo |
| Kompilo: Garik Kokolija |
Oraj kantoj |
Moskvo 2005 |
Rusaj kaj alilandaj kantotekstoj kun akordsimboloj |
Longharulo |
| Kompilo: Tadashi Jamada |
Tutmondaj kantoj en Esperanto vol. 1: Kabano |
|
Beltono |
Longharulo |
| Kompilo: Tadashi Jamada |
Tutmondaj kantoj en Esperanto vol. 2: Steloj |
Beltono |
Teksto de ĉelo |
Longharulo |
| Kompilo: Tadashi Jamada |
Tutmondaj kantoj en Esperanto vol. 3: Fenestro |
Beltono |
Teksto de ĉelo |
Longharulo |