Eindhoven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Komunumo Eindhoven
Flago de la komunumo Eindhoven Blazono de komunumo Eindhoven
(Flago de Eindhoven) (Blazono de Eindhoven)
Situo de la komunumo Eindhoven
Provinco Noord-Brabant
Urbestro Rob van Gijzel
Ĉefloko Eindhoven
Areo
 - Tero
 - Akvo
88,28 km²
km²
km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
210.860 (1-a de januaro 2007)
2368 loĝ./km²
Geografia situo 51° 26′ N, 5° 29′ O51.4333333333335.4833333333333Koordinatoj: 51° 26′ N, 5° 29′ OKoordinatoj: Nekonata argumenta formato
Eindhoven (Nederlando)
DEC
Eindhoven
Gravaj trafikaj arterioj A2, A50, A58, A67
Retnumero 040
Poŝtkodo 5600-5658
Oficiala retejo www.eindhoven.nl
v  d  r
Information icon.svg
Aerfoto de la centro de Eindhoven
Eindhoven en 1866
19-a de septembro 1944, unu tagon post la liberiĝo

Eindhoven (Ltspkr.pngEindhoven, 51° 26′ N, 5° 29′ O51.4333333333335.4833333333333) estas urbo kaj komunumo en la provinco Noord-Brabant en la suda (sudorienta) parto de Nederlando. Ĝi estas la kvina plej granda urbo de Nederlando kun 210 860 loĝantoj je la 1-a de januaro 2007 sur areo de 88,28 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La skribita historio de Eindhoven komenciĝis en 1232, kiam la duko Hendrik la 1-a de Brabanto koncedis urbajn rajtojn al Endehoven, tiama malgranda urbo, dekstraflanke sur la kunfluo de la riveretoj Dommel kaj Gender. La nomo de la urbo estas tradukata kiel "finkortoj", reflektanta ĝian lokon ĉe la suda parto de Woensel. En tiu tempo kiam Eindhoven ricevis sian ĉarton, ĝi enhavis ĉirkaŭ 170 domojn ĉirkaŭfermitajn per remparo. Tuj ekster la urbmuroj staris malgranda kastelo. La urbo ankaŭ ricevis rajton por organizi semajnan bazaron kaj la kamparanoj loĝantaj proksime estis devigitaj vendi siajn produktojn en Eindhoven. Alia faktoro direktanta al la fondo de Eindhoven estis ĝia loko preter la komercvojo el Hollando al Liège. Ĉirkaû 1388 la urbfortikaĵo plifortiĝis. Inter 1413 kaj 1420 estis konstruita nova kastelo ene de la urbmuroj. En 1486 Eindhoven estis predita kaj ekbrulita fare de soldatoj de Gelderland. La rekonstrukado finiĝis en 1502, havinte pli fortan remparon kaj novan kastelon. Tamen en 1543 Eindhoven falis denove, ĉar la defendaĵoj estis neglektitaj pro la monmanko. Granda brulado en 1554 detruis 75 % de la domoj sed en 1560 ĝi estis rekonstruita helpante de Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau. Dum la Nederlanda ribelo, Eindhoven ŝanĝis flankojn kelkfoje inter la hispanoj kaj la nederlandanoj, dum kio ĝi bruliĝis pro hispanaj malfideluloj, ĝis finfine en 1583 ĝi estis denove kaptita per hispanaj soldatoj kaj la urbmuroj estis detruitaj. Eindhoven ne iĝis parto de Nederlando ĝis 1629. Dum la Franca Revolucio suferis Eindhoven ree pro la detruado de multaj domoj per la invadaj militfortoj. Eindhoven restis malgrava urbo ĝis post la komenco de la industria revolucio. La industria revolucio de la 19-a jarcento zorgis por forta kreskimpulso. Kanaloj, stratoj kaj fervojoj estis konstruitaj. Eindhoven ligiĝis al la ĉefa Zuid-Willemsvaart-kanalo tra la branĉa Eindhovenkanalo en 1843 kaj estis ligita per rajlo al Tilburg, 's-Hertogenbosch, Venlo kaj Belgujo inter 1866 kaj 1870. La industriaj aktivecoj centris ĉirkaŭ tabako kaj teksaĵo, kaj eksplodkreskis per la apero de "lighting" (lumfabriko) kaj Elektrona giganto Philips, kio estis en 1891 fondita en Eindhoven kiel ampolofabriko.

La eksploda kresko de industrio en la regiono kaj la rezulta bezono por novaj domoj por la laborantoj necesigis radikalan ŝanĝon en administrado, ĉar la urbo estis tiam ankoraŭ limita per la mezepoka akvo-tranĉeo (moato). En 1920, la kvin najbaraj municipioj: Woensel (norde) Tongelre (nord-oriente kaj oriente), Stratum (sud-oriente), Gestel kaj Blaarthem (sud-oksidente) kaj Strijp (oksidente), kiuj jam suferis de la loĝmanko kaj rilataj problemoj, kombiniĝis en la grandiĝintan municipion Eindhoven.

En la frua 20-a jarcento alvenis pliaj teknikaj industrioj kia Van Doorne's Automobiel Fabriek (DAF) (la aŭta fabriko de Van Doorne) kaj la sekvinta forŝovo al elektroniko kaj maŝinkonstruado, kaŭzante ke la tabak- kaj teksaĵindustrio laŭgrade difektiĝis ĝis siaj malapero en la 1970-a jardeko. Peza aera bombado en la dua mondmilito detruis grandajn partojn de la urbo. Inkluzive de la prepara bombado dum Operaco Market Garden helpanta la paraŝutantojn, kiujn sekuris la pontojn ene kaj ĉirkaŭ la urbo. La rekonstruado kiu sekvis restigis malpli historiajn restaĵojn, kaj post-milita rekonstruada periodo utiligis drastan planon por altkonstrua stilo, parto de kiu vere realiĝis. Tiame ekzistis malpli konsidero por heredo. En la 1960-a jardeko oni konstruis la urbdomon perdante la pasintan neo-gotikan konstruaĵon, pro fari lokon por la planata arteravojo, kiu neniam realiĝis. En la 1970-a, 1980-a kaj 1990-a jardekoj multaj domkonstruaĵoj sekvis en la distrikoj Woensel-Zuid kaj Woensel-Noord, farante Eindhoven la kvina plej granda urbo en Nederlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Eindhoven kreskis el malgranda vilaĝo en 1232 ĝis unu el la plej grandaj urboj en Nederlando kun ĉirkaŭ 210.000 loĝantoj en 2006. Ĉefparto de tiu kresko dankeblas al la elektrona konzerno Philips kaj kamionfirmao DAF.

En 1891, la fratoj Gerard Philips kaj Anton Philips fondis la malgrandan ampolfabrikon, kiu estis kreskonta ĝis unu el la plej grandaj elektronfirmaoj de la mondo. La ekzisto de Philips estas verŝajne la plej grava kontribua faktoro al la eksplodkresko de Eindhoven en la 20-a jarcento. Tio allogis kaj instigis multajn novajn altteknikajn firmaojn, farante Eindhoven grava teknika centro. En 2005, plena triono de la totala esplorada buĝeto en Nederlando estas elspezita en Eindhoven kaj ĉirkaŭĵo. Kvarono de la laborpostenoj en la regiono estas en tekniko kaj informtekniko, kun firmaoj kiel FEI Company (unufoje Philips Electron Optics), NXP Semiconductors (estinte Philips Semiconductors), ASML, Toolex, Simac, Neways, Atos Origin kaj la antaŭe menciitaj Philips kaj DAF.

Ekzemploj de la industria heredaĵo en Eindhoven estas la novigita komplekso Witte Dame (blanka damo), estinta ampolfabriko Philips; la Admirant-konstruaĵo (malformale konata kiel Bruine Heer, aŭ, "Bruna Sinjoro", ŝercreferante al la Witte Dame trans la strato), eksa Philips-ĉefoficejo. La Witte Dame nuntempe enhavas la municipan bibliotekon, la Design Academy (dezajnoakademio) kaj vendejaron. "La Admirant" noviĝis al oficejdomo por malgrandaj kompanioj. Transstrate de la Witte Dame kaj apud la Admirant troviĝas la unua ampolfabriko de Philips, (kromnomiĝas "Roza Bebo", referencante al ĝia roza koloro kaj multe malplia grandeco komparita al la "Blanka Damo" kaj la "Bruna Sinjoro"). La malgranda konstruaĵo entenas nun la "Centrum Kunstlicht in de Kunst" (centro artefarita lumo en la arto) kaj la muzeon "fabriko Philips de inkandeskaj ampoloj (ardoampoloj) de 1891".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝoj kaj urbo kiuj konsistigas la modernan Eindhovenon origine estis fonditaj sur sablaj altaĵoj inter la riveretoj Dommel, Gender kaj Tongelreep. Komence de la 19-a jarcento eĉ la basenoj de la riveretoj estis uzataj kiel domtereno, kaŭzante ke la urbcentro ofte subakviĝis. Parte por redukti tiajn subakviĝojn, la rivereto Gender, kiu fluas rekte tra la centro, estis digata kaj plenigata per sablo post la milito, kaj la kurejo de la Dommel estis reguligata. Novaj ekologiaj kaj sociohistoriaj vizioj kaŭzis ke partoj de la Dommel estis restaŭritaj al la origina stato. Plue, planoj por la restaŭrado de la Gender en la urbcentro estas faritaj. La granda domkonstruado de la 20-a jarcento ŝanĝis la pejzaĝon pro redediĉeco de kamptereno kaj arbaro al domterenoj.

Administracio kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Post la unuiĝo de la urbo kun la apudaj vilaĝoj de 1920, la kvin municipoj iĝis distriktoj de la municipo de Eindhoven, kaj la centro (la vera urbo) konsistigas la sesan. Ekde kiam, sepa cetera distrikto formiĝis per divido de la plej granda distrikto, Woensel, al du partoj, sudo kaj nordo. Je la fino de la 20-a jarcento tutnova domprojekto estas konstruita ĉe la loko kie la malnova flughaveno Welschap estis lokita, en kvartalo kiu nomiĝas Meerhoven. La nuntempa flughaveno mem nomiĝas Eindhoven Airport, translokiĝis frue al nova loko, farante lokon por tre bezonataj novaj loĝdomoj. Meerhoven estas parto de distrikto Strijp kaj parte enspacas terenon aneksitan de la municipo de Veldhoven. La plej malgranda parto de la urbo estas la historia centro de la urbo, kiu en 2006 konsistis da nur 5.419 loĝantoj. Laŭ la Eindhovena urbkonsilantaro, la urbo atingos sian maksimuman loĝantaron de 230.000 loĝantoj ĉirkaŭ la jaro 2025. Loĝantaro por ĉiuj distriktoj kalkulataj en la 1-a de januaro 2008, klasitaj laŭ kvanto:

  1. Woensel-Nordo (65.429)
  2. Woensel-Sudo (35.789)
  3. Stratum (31.778)
  4. Gestel (26.590)
  5. Strijp (25.402)
  6. Tongelre (19.680)
  7. Urbcentro (5.757)

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Post la municipa elekto en la 7-a de marto 2006, la divido de la 45 sidejoj en la urba konsilantaro estis kiel jen:

En Aprilo 2006 estiĝis koalicio inter PvdA, SP kaj CDA. Kune ili havis 27 sidejojn en la urba konsilantaro. En januaro 23a, 2008, okazis referendumo por elekti urbestron en Eindhoven. Tiun referendumon, la dua okazinta en Nederlando, partoprenis 24,6 % de la loĝantoj. Tio estis malpli ol la bezonata 30-%-a minimumo por validigi la referendumon. Malgraŭ tio la konsilantaro elektis la venkanton de la referendumo kiel urbestron. La ĉefa kialo de la malmulta partopreno estis, ĉar la kandidantoj, Leen Verbeek kaj Rob van Gijzel, venis de la sama partio. Rob van Gijzel venkis la referendumon kun 61,8 % de la voĉoj kaj fariĝis la nova urbestro.

En esplorado de la Nederlanda ĵurnalo Algemeen Dagblad baziĝinta sur la policaj donitaĵoj pri krimnivelo, Eindhoven troviĝis havi la plej grandan krimnivelon en Nederlando por 2006.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La studantoj de la Eindhoven University of Technology (Eindhoven-a universitato de teknologio) kaj kelkaj aliaj altlernejoj pligrandigas la junan loĝantaron de Eindhoven. Eindhoven havas viglan kulturan vivon. Por amuziĝi ekzistas multaj drinkejoj kaj trinkejoj en la vendoplaco, Stratumseind (Stratuma fino), Dommelstraat, Wilhelmina placo kaj en la tuta urbo. La plej signifaj festivaloj en Eindhoven estas:

La muzeo Van Abbemuseum enhavas aron da moderna kaj nuntempa arto, inkluzive de verkoj de Picasso kaj Chagall.

La Effenaar estas popmuzika loko kaj kultura centro en Eindhoven, ĝi situas ĉe la Dommel-strato.

Eindhoven estas hejmo de la sciencomuzeo Evoluono, egidata de Philips. La evoluona konstruaĵo estas uzata kiel konferencocentro.

En 1992 malfermiĝis la [[Muzikcentro nome Fritz Philips]] kiel podio por klasika kaj popa muziko en Einhoven, recenzita de kritikistoj kiel unu el la plej bonaj akustikaj haloj de Eŭropo.

Parkteatro Eindhoven estas podio por opero, kabareto, baleto, ktp. Malfermita en 1964, ĝi jam gastigis pli ol 250.000 vizitantojn jare. Pro sia granda areo de 1000 m² ĝi formas unu el la plej grandaj podioj lande. Post renovigo planota fino 2007, la nova parkteatro entenus taksote 300.000 vizitantojn jare.

Dum Karnavalo, Eindhoven renomiĝis Lampegat (truo de lampoj). La Eindhovena Plaza Futura estas kinejo montranta kulturajn filmojn, prelegojn kaj specialajn kulturajn eventojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 2006, la loĝantaro de Eindhoven enhavis 209.179 loĝantojn, el kiuj 26,5 %, aŭ 55.400 homoj, estas eksterlandaj. Homoj klasifikiĝas kiel eksterlandaj, se ili naskiĝis ekstere de Nederlando aŭ se almenaŭ unu el iliaj gepatroj naskiĝis ekstere de Nederlando.

Grandaj minoritatoj inkluzivas

Aliaj grandaj minoritatoj estas germanoj kaj indonezianoj.

Esperanto en Eindhoven[redakti | redakti fonton]

Ekzistas malgranda sed aktiva klubo de Esperanto en Eindhoven jam pli ol 50 jarojn. La prezidento de la klubo estas Ru Bossong. Anoj de la klubo nombriĝas 20. La klubo kunvenas unufoje monate en la tria merkredo de ĉiu monato.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Plue estas speciala ligo kun Nankingo en Ĉinio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

 
Komunumoj de la provinco Noord-Brabant
North Brabant-Flag.svg

Aalburg | Alphen-Chaam | Asten | Baarle-Nassau | Bergeijk | Bergen op Zoom | Bernheze | Best | Bladel | Boekel | Boxmeer | Boxtel | Breda | Cranendonck | Cuijk | Deurne | Dongen | Drimmelen | Eersel | Eindhoven | Etten-Leur | Geertruidenberg | Geldrop-Mierlo | Gemert-Bakel | Gilze en Rijen | Goirle | Grave | Haaren | Halderberge | Heeze-Leende | Helmond | 's-Hertogenbosch | Heusden | Hilvarenbeek | Laarbeek | Landerd | Lith | Loon op Zand | Maasdonk | Mill en Sint Hubert | Moerdijk | Nuenen, Gerwen en Nederwetten | Oirschot | Oisterwijk | Oosterhout | Oss | Reusel-De Mierden | Roosendaal | Rucphen | Schijndel | Sint Anthonis | Sint-Michielsgestel | Sint-Oedenrode | Someren | Son en Breugel | Steenbergen | Tilburg | Uden | Valkenswaard | Veghel | Veldhoven | Vught | Waalre | Waalwijk | Werkendam | Woensdrecht | Woudrichem | Zundert

Nederlando | Provincoj | Komunumoj