Helmond
Geografio > Eŭropo > Nederlando > Nord-Brabanto > Helmond
| Komunumo Helmond | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
![]() |
|||||
| Provinco | Noord-Brabant | ||||
| Urbestro | Fons Jacobs | ||||
| Ĉefloko | Helmond | ||||
| Areo - Tero - Akvo |
54,57 km² 54,47 km² 0,10 km² |
||||
| Loĝantaro - Loĝdenso |
87.176 (1-a de majo 2008) 1575 loĝ./km² |
||||
| Geografia situo | 51°29' N 5°39' E | ||||
| Gravaj trafikaj arterioj | A67, A270/N270, N279 | ||||
| Retnumero | 0492 | ||||
| Poŝtkodo | 5700-5709 | ||||
| Oficiala retejo | www.helmond.nl | ||||
Helmond (51°29′N 5°39′O / 51.483°N, 5.65°OKoordinatoj: 51°29′N 5°39′O / 51.483°N, 5.65°O) estas urbo oriente en la nederlanda provinco Nord-Brabanto. La geografia situo estas 51°29′N 5°39′O / 51.483°N, 5.65°OKoordinatoj: 51°29′N 5°39′O / 51.483°N, 5.65°O .En 2008 ĝi havis pli ol 87.176 loĝantojn. (loĝdenso de 1.575 /km2) La areo de la komunumo Helmond estas 54,57 km2.
Historio En ĉ. 1232 Helmond ekhavis urbajn rajtojn kaj en 1376 la tielnomatajn bazarrajtojn. Ĉirkaŭ 1350 komenciĝis la konstruo de la Kastelo de Helmond, kiu ankoraŭ hodiaŭ videblas meze de la urbo. La konstruo daŭris ĝis en la 17-a jarcento. Komence de la 15-a jarcento oni faris remparojn ĉirkaŭ la mezepoka urbo. Helmond fariĝis grava komerca urbeto por la regiono ĝis la fino de la 15-a jarcento. Dum la sekvantaj 2 jarcentoj Helmond malprosperis, interalie pro la Okdekjara Milito. Dum jarcentoj Helmond restis malriĉega urbo. Sed la situacio ŝanĝiĝis en la 19-a jarcento. Per la konstruo de la Zuid-Willemsvaart (1823-1826), kanalo kiu hodiaŭ tratranĉas la urbon, en Helmond stariĝis multaj farejoj kaj entreprenoj ĉefe en la tekstila kaj metalindustrio. En 1976 Helmond fariĝis tielnomata Groeistad (Kreskiĝurbo), kio signifas gravan subtenon de la nederlanda ŝtato pri urba renovigo, senlaboreco, la devojigo de la kanalo ekster la urbocentron ktp.
Eksteraj ligiloj:
http://www.viamichelin.com/viamichelin/gbr/dyn/controller/mapPerformPage?strLocation=Helmond&strCountry=eur&google=1
http://deu.archinform.net/projekte/2586.htm?ID=u5UFJ6hJKaZDtIj6
http://www.keiebijters.nl/KBstartframe.htm
La oficiala retpaĝo de la komunumo Helmond: http://www.helmond.nl
|
|
|
|---|---|
|
Aalburg | Alphen-Chaam | Asten | Baarle-Nassau | Bergeijk | Bergen op Zoom | Bernheze | Best | Bladel | Boekel | Boxmeer | Boxtel | Breda | Cranendonck | Cuijk | Deurne | Dongen | Drimmelen | Eersel | Eindhoven | Etten-Leur | Geertruidenberg | Geldrop-Mierlo | Gemert-Bakel | Gilze en Rijen | Goirle | Grave | Haaren | Halderberge | Heeze-Leende | Helmond | 's-Hertogenbosch | Heusden | Hilvarenbeek | Laarbeek | Landerd | Lith | Loon op Zand | Maasdonk | Mill en Sint Hubert | Moerdijk | Nuenen, Gerwen en Nederwetten | Oirschot | Oisterwijk | Oosterhout | Oss | Reusel-De Mierden | Roosendaal | Rucphen | Schijndel | Sint Anthonis | Sint-Michielsgestel | Sint-Oedenrode | Someren | Son en Breugel | Steenbergen | Tilburg | Uden | Valkenswaard | Veghel | Veldhoven | Vught | Waalre | Waalwijk | Werkendam | Woensdrecht | Woudrichem | Zundert |
|
| Nederlando | Provincoj | Komunumoj | |
