Meĥleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la municipoj en la provinco
provinca mapeto, ruĝa areo estas la ĉitema municipo
Bazaj informoj
urbestro: Bart Somers
provinco: Antverpeno
geografia situo: 51°01’N; 4°28’E Mapo
areo: 65,19 km²
loĝantoj: 80.176 (2008)
Loĝdenso: 1212 loĝantoj/km²
horzono: UTC+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 2800

Meĥleno (nederlande: Mechelen [MEĤ'len]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1301.

La strato IJzerenleen

Ekde 1977 la municipoj Walem, Hombeek, Leest, Heffen kaj Muizen apartenas al Meĥleno, la ĉefa municipo.

La katedralo de Meĥleno

La kariljono de la urbo troviĝas ne en la urboturo, sed en la turo de la katedralo. Kariljono estas io tre tipa en belgaj urboj kun riĉa pasinteco. La kariljonarto estas transnacia arto en Belgio, ĉar ĝi ankaŭ disvastiĝis en la franclingva teritorio de Belgio. La kariljonolernejo estas unu el la raraj tiaj establoj ekzistantaj en la mondo (alia estas en Douai). Tiu lernejo, kies nuna (2006) direktoro estas esperantisto Jo Haazen, jam preparis brilajn virtuozojn, kiuj nun praktikas sian arton en ĉiuj anguloj de la mondo (Ĉinio, Japanio, Ruslando, Usono kaj multaj eŭropaj landoj).

Meĥelanoj[redakti | redakti fonton]

La homoj kiuj loĝas en Meĥeleno, oni nomas la 'lunestingistoj', ĉar antaŭ tre longe iu drinkulo asertis ke la turo brulis, kaj preskaŭ ĉiu volis estingi la fajron. Ili ĵetis multegajn sitelojn da akvo al la turo ĝis iu rimarkis ke estis nur la luno kiu brilis en la turo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]