Baarle-Hertog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la belga komunumo, kiu nederlande nomiĝas Baarle-Hertog kaj france Baerle-Duc. Ne miksu ĝin kun la franca komunumo Bar-le-Duc.
Mapo de la municipoj en la provinco
provinca mapeto, ruĝa areo estas la ĉitema komunumo
Bazaj informoj
Provinco: Antverpeno
geografia situo: 51°26’N; 4°55’E Mapo
areo: 7,40 km²
loĝantoj: 2.247 (2004-01-01)
Loĝdenso: 304 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 2387

Baarle-Hertog (nederlande: [BA:Rl'-HERtoĥ]) estas municipo en Belgio.

Kune kun la nederlanda komunumo Baarle-Nassau ĝi formas la vilaĝon Baarle. Baarle-Hertog konsistas el 22 eksklavoj kaj parto, kiu limas rekte al la Belga limo kun la vilaĝeto Zondereigen.

La limoj de Baarle-Hertog estas historia kuriozaĵo, kaj estas tre malsimplaj. Baarle-Hertog konsistas el 24 eroj de lando, el kiuj 20 estas ĉirkaŭitaj de la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. Ene de tiuj ĉi (belgaj) eksklavoj, estas ankaŭ 7 nederlandaj enklavoj, kiuj apartenas al la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. La limo estas tiel komplika, ke kelkaj stratoj kaj domoj estas dividitaj inter la du landoj. Onidire, ke kiam nederlanda leĝo devigis ke (nederlandaj) restoracioj fermu pli frue ol la belgaj, en kelkaj restoracioj la klientoj devis nur movi siajn tablojn al la belga flanko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]