Retie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la municipoj en la provinco
provinca mapeto, ruĝa areo estas la ĉitema komunumo
Bazaj informoj
provinco: Antverpeno
geografia situo: 51°16’N; 5°05’E Mapo
areo: 48,46 km²
loĝantoj: 10 545 (2008-01-01)
loĝdenso: 218 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 2470

Retie (nederlande:[RE:ti]) estas municipo en Belgio.

Forstoj kaj aliaj verdejoj, biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Laŭ takso[1] la forstsurfaco de la municipo sumiĝis je 1285 ha en la jaro 1900 kaj je 720 ha en 1995. Katastra forstsurfaco de 1099 ha estis notata[2] cirkaŭ la jaro 1950.

La plej vasta publika forsto estas la “Prinsenpark” (signifanta “Parko de la Princoj”), okupanta 192 ha en 1995.[3] Tiu provinca propraĵo ĉefe estas mastrumata kiel promenarbaro sed ankaŭ naturprotektcele [4].

La municipa propraĵo “Goorbossen” (signifanta "arbaroj en fluida grundo") kovras 47 ha, kaj estas leĝe aranĝita en 1999 kiel arbarrezervejo.[5] Tiu ĉi ĉirkaŭas naturrezervejon de 10 ha, grandparte konsistantan el la lageto "Goorvijver" (prononcu: [gorvejvr]).[6]Tiu ĉi akvaĵareo estiĝis en la jaroj 1970 pro sabloelfosado por la tiama aranĝo de la apuda aŭtostrado. Ekde la jaro 1855 oni forstumis per arbara pino la terenon, kiu ĝis tiam estis marĉa erikejo. Dum pli da cent jaroj oni restigis ĝin unuspecian ekonomie mastrumatan forston. Nur kelkaj marĉlagetoj eskapis el la ekologia unutoneco. En la forsto oni regule aplikis la trafaligadojn kaj finfaligadojn. Al tiu ĉi sekvis la reforstumado. La plimulto de la arbareroj nun estas je la dua aŭ la tria generacio. Ekde la dua duono de la dudeka jarcento, la lokaj forstistoj ĉiam pli interesiĝis pri la konservado kaj la zorgado de la natura foliarba arbetaĵo. Unu el la marĉlagetoj estis plenigata kiel municipa ŝutejo, poste forstumata je poploj. La nuntempe plej maljunaj pino-arbareroj ( 30 ha ) datumas el la jaroj 1920 – 1940 kaj montras spontane estiĝintan subetaĝon da tigfrukta kverko, penda betulo, lanuga betulo, birdokaptista sorbuso kaj frangolo. Loke troviĝas nigra alno kaj paduso. La herbvegetaĵaro ĉefe konsistas el blua molinio kompletigata kun mirtelo kaj rubusoj.

En Retie troviĝas la fontoj kaj la supra riverparto de la Malgranda Neto, fakte disbranĉiĝanta en pluraj riveretoj. Tiuj ĉi meandrantaj "etaj Netoj" foje estas nomataj "la sep Netoj". Plejofte ili havas tre bonan akvokvaliton, kaj tial grandegan biodiversecon. Ekzemple tie oni trovas rarajn fiŝspeciojn kiel la misgurnon (Misgurnis fossilis), la lampetron (Lampetra planeri) kaj la kobitidon (Cobitis taenia). En Flandrujo la disvastiĝo de la lastnomata specio eĉ estas limigita al la fluejo de la Malgranda Neto. Laŭ la riveretoj oni ankaŭ observas multajn speciojn de libeloj. [7] En la apudeco de la "Goorbossen" oni nombras 31 da ili, eĉ jenajn rarajn speciojn : Calopteryx splendens, Calopteryx virgo, Ceriagrion tenellum, Coenagrion pulchellum, Cordulia aenea, Erythromma najas, Sympecma fusca, Sympetrum depressiusculum, Sympetrum pedemontanum [8].

Calopteryx virgo

La municipa parko “Boesdijkhof” (prononcu:[busdejkhof]) [9] ampleksas 4,50 ha, situas en la centro de Retie, kaj estis aranĝita ekde la jaro 1990. Planisme kaj estetike la parko ne nur havigas praktikajn avantaĝojn al la loĝantoj, sed ankaŭ imponecon kaj brilon al la municipo. Krom tio ĝi konstituas la plej gravan ĉeneron el vasta zono de komunaj spacoj en la koro de la vilaĝo.

Apud la preĝejo troviĝas rimarkinda 17-a- aŭ 18-a-jarcenta grandfolia tilio (Tilia platyphyllos), fasonita kaj pritondita kiel etaĝtilio.[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vandenbroucke, Willy 1996
  2. Houet, Albert 1950
  3. Jacobs, Ingrid 1995
  4. nederlande La granda botaŭro en la Prinsenpark, Retie.
  5. Verloove, Patrick 2001
  6. nederlande Van der Veken, Danny 1995 : Erkenningsdossier natuurreservaat Goorbossen. De Wielewaal Natuurvereniging V.Z.W., 26 p. + bijlagen.
  7. nederlande Anonimulo (broŝuro) 2003 : De zeven Neten. Meanderende waterlopen in een natuurlijke vallei. Vlaamse Gemeenschap, Afdeling Natuur, Antwerpen.
  8. Verloove, Patrick 2001
  9. Anonimulo 1993
  10. Maes, Bert e.a. 2003

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anonimulo 1993 : Parken in Antwerpen. Gids voor de toegankelijke parken in de provincie Antwerpen, Dienst Groen, Ministerie van de Vlaamse Gemeenschap, 128p. nederlande
  • Jacobs, Ingrid 1995 : Beheersplan provinciaal domein Prinsenpark te Retie. Provinciebestuur van Antwerpen, 121 p. + bijlagen. nederlande
  • Houet, Albert 1950 : Modern Woordenboek – Aardrijkskundig Administratief Statistiek – der Belgische Gemeenten. Drukkerij Fr. Van Muysewinkel, d’Anethanstraat 23-27, Brussel 3, 1950, 621 p. nederlande france
  • Maes, Bert e.a. 2003 : Oorspronkelijk inheemse bomen en struiken in de houtvesterijen Antwerpen en Turnhout - onderzoek naar autochtone genenbronnen. Ministerie van de Vlaamse Gemeenschap. Afdeling Bos en Groen, Samenvatting, 17p. nederlande
  • Vandenbroucke, Willy 1996 : Evolutie van de bosoppervlakte in de provincie Antwerpen 1900-1995. Ministerie van de Vlaamse Gemeenschap, afdeling Bos en Groen, Brussel, 116 p. nederlande
  • Verloove, Patrick 2001 : Beheersplan bosreservaat De Goorbossen te Retie. Ministerie van de Vlaamse Gemeenschap, afdeling Bos en Groen, Brussel, Esher milieu-natuur bvba, Gontrode, 65 p.+ bijlagen. nederlande

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]