Blua molinio
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aspekto
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
| Molinia caerulea (L.) Moench |
||||||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||||||
|
Aira caerulea |
||||||||||||||||
Blua molinio ( Molinia caerulea ) estas holarkta herbo enlande en Eŭropo, okcidenta Azio, Nordafriko kaj la oriento de Nordameriko. Ĝi troviĝas en ejoj de la malaltebenaĵoj ĝis en alteco de 2300m en la Alpoj. Kiel la plimulto de la herboj, ĝi plej bone kreskas en acidaj grundoj, ideale je pH-valoroj inter 3,5 kaj 5, tamen ĝi povas resti vivanta ĉe pli ekstremaj cirkonstancoj, kelkfoje ĉe pH-valoro malalta ol 2.
Ĝi estas herbotufo, konstituanta staŭdon, kiu atingas grandecon de 90 cm. Pro la kompakta staŭdo ĝi estas tre rezista kontraŭ la fajroj de la erikejoj. Ĝia ligulo estas ringo de haroj. La longaj mallarĝaj purpuraj spiketoj estas grava rekonilo.
La blua molinio floras en aŭgusto kaj septembro, pli malfrue ol la plejmulto de la aliaj specioj. La floroj estas protoandrinaj.
La raŭpoj de kelkaj specioj de papilioj uzas ĝin kiel nutraĵplanto, ekzemple la multkolora dikkapulo ( Carterocephalus palaemon ).
Claviceps purpurea estas askofungo kiu proliferas sur la semoj de la blua molinio. Sporoj de Claviceps purpurea povas esti transportataj per insektoj kiel Mythimna l-album.
Bibliografio [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |