pH (kemia parametro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kemio pH (ĝusta skribo kun minuskla p kaj majuskla H) estis iniciatita de S.P.L. Sørensen en 1909. La literoj signifas la "potenco Hidrogena".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pH kalkuliĝas tiel:

pH = -log10[H+]

[H+] montras la pokvanto de jonoj H+, aŭ mola denseco, mezuritaj po molo en unu litro (M). Atentu, ke tiu skribo H+ ekvivalentas H3O+ (jono oksioniohidronio) solvaĵe en akvo; [H+] estas la protono nature troviĝanta en molekulo de akvo.

Ekzemple, mola denseco de [H+] = 1×10−7 M (0,0000001) estas pH de 7 ĉar : pH = -log[10−7] = 7

Acidoj estas klasifikataj kun 0 < pH < 7 (koloroj de pH-indikiloj ekde ruĝa al helverda);

Neŭtra acideco rilatas al pH = 7 (koloro de pH-indikilo verda);

Bazoj estas klasifikataj kun 7 < pH < 15 (koloroj de pH-indikiloj ekdde verdblua al purpura).

Bufroj estas akvaj solvaĵoj konsistantaj je miksaĵo da malforta acido kaj ties konjuga bazo, aŭ inverse.

Kelkaj ekzemploj de ordinaraj pH:

ekzemploj de solvaĵo ties proksimuma pH
solvaĵo de klorhidracido HCl 1 M 0
stomaka digestiga suko 1,5
citrona suko 2,5
oranĝa suko 3
vino 3,5
tomata suko 4
biero 4,5
kafo 5
pluvakvo 5,6
nature flua akvo 6
lakto 6,9
pura akvo 7 (t.e. kemia neŭtraleco)
sango 7,4
bikarbonato 8,2
marakvo 8,5
lakto de magnezo 10,5
NaClO 12
solvaĵo de natrio NaOH 1 M 14

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj indikiloj[redakti | redakti fonton]

Ni devas ekkompreni la malsupran tabelon laŭ la jena vidpunkto. Tiam kiam ni havas acidan aŭ bazan solvaĵon, ni uzu ĝin por kompreni la acidecon aŭ alkalecon de la akvo. Ekzemple: Kiam la pH de la akvo atingas la valoron 11.6, tiam la indikilo Malakito verdo (ekzemple) iĝas verda, dum la sama indikilo iĝas senkolora kiam la pH atingas valoron 14. Aliflanke, la samo okazas kun la indikilo Timolbluo. Kiam la pH de la solvaĵo atingas 1,2 la koloro de la indikilo en la akvo iĝas ruĝa, kaj kiam la pH atingas 2.8 (per uzo de la pH-metro), la koloro de la solvaĵo iĝas flava, ktp.

Indikilo Malalta pH koloro Transiĝa
malalta
turnopunkto
Transiĝa
alta
turnopunkto
Alta pH koloro
Genciana violo
(Metilviolo 10B)
flava 0.0 2.0 blua-violo
Malakita verdo flava 0.0 2.0 verda
Malakita verdo
(dua transiĝo)
verda 11.6 14.0 senkolora
Timolbluo
(unua transiĝo)
ruĝa 1.2 2.8 flava
Timolbluo
(dua transiĝo)
flava 8.0 9.6 blua
Metilflavo ruĝa 2.9 4.0 flava
Bromofenolbluo flava 3.0 4.6 blua
Konga ruĝo blua-viola 3.0 5.0 ruĝa
Metiloranĝo ruĝa 3.1 4.4 flava
Metiloranĝo
(unua transiĝo)
ruĝa 0.0 3.2 bruneta
Metiloranĝo
(dua transiĝo)
bruneta 3.2 4.2 verda
Bromokrezola verdo flava 3.8 5.4 blua
Metilruĝo ruĝa 4.4 6.2 flava
Metila purpuro purpura 4.8 5.4 verda
Azolitmino ruĝa 4.5 8.3 blua
Bromokrezola purpuro flava 5.2 6.8 purpura
Bromotimolbluo flava 6.0 7.6 blua
Fenolruĝo flava 6.4 8.0 ruĝa
Neŭtrala ruĝo ruĝa 6.8 8.0 flava
Naftolftaleino senkolora al ruĝeca 7.3 8.7 verdeca al blua
Krezolruĝo flava 7.2 8.8 ruĝeca purpuro
Krezolftaleino senkolora 8.2 9.8 purpura
Fenolftaleino senkolora 8.3 10.0 fuksia
Timolftaleino senkolora 9.3 10.5 blua
Alizarina Flavo R flava 10.2 12.0 ruĝa
Indiga karmino blua 11.4 13.0 flava

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]