Fenolftaleino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strukturo de fenolftaleino

Fenolftaleino estas en ĥemio ofte uzata indikilo de acideco resp. alkaleco. Ĝia nomo deriviĝas de fenolo kaj ftaleino. Ĝia suma formulo estas C20H14O4; ĝia nomo laŭ IUPAC estas 3,3-bis(4-hidroksifenilo)-1,(3H)-isobenzofuranono).

Je normaj kondiĉoj fenolftaleino estas blanka, senodora kristaleca pulvoro. Ĝi solviĝas en etanolo, sed preskaŭ ne en akvo, kaj estas malforte acida.

Por uzo kiel indikilo oni kutime uzas etanolan solvaĵon je 0,1 %. Ĝis pH-valoro de 8,2 tia solvaĵo estas senkolora; je pH pli alta ol 9,8 ĝi alprenas forte ruĝan aŭ purpuran koloron. Tion kaŭzas la fakto, ke la hidroksid-grupoj perdas sian hidrogenatomon.

Estas supozate, ke kontakto kun fenonftaleino malutilas la sanon.