Benzeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Struktura kaj spaca modeloj de benzeno

Benzeno (kies neracia nomo estas benzolo) estas organika kemia kombinaĵo (C6H6), kiu estas senkolora, fluema, forte refrakta, akra-gusta likvo kun karakteriza odoro. Ĝi brulas fulgante, lumante; tre brulema. Inhalado de ĝia vaporo kaŭzas akutan aŭ kronikan veneniĝon; en granda koncentreco povas kaŭzi morton pro la malfunkciigo de la spira centro; ankaŭ ĝi kaŭzas leŭkemion. Ankaŭ la trinkado de la benzolo havas samajn simptomojn. Ĝi kaŭzas sur la haŭto blazetajn erupciojn.

Ĝi estas tipa kombinaĵo de la aromataj kombinaĵoj; la molekulo konsistas el unu benzolringo. Tiun ringon oni skizas ofte kiel norman sesangulon. Kvankam ĝi estas nesaturita kombinaĵo, ĝi ne havas duoblajn ligojn. La 6 karbonatomoj interligiĝas al ringa strukturo per aromataj ligoj.

Ĝi troviĝas en la naturo nur en eteta kvanto en preskaŭ ĉiu nafto. Oni produktis ĝin komence el la koaksofornega gaso, sed ekde la 1950-aj jaroj jam ellaboris aliajn metodojn de transformado. Dum la transformigo oni transformas la benzinojn de nekonvenaj kvalitoj al bona kvalito per termika aŭ katalizila metodo. Ĉe tiu procedo la naftoderivaĵoj riĉiĝas je benzeno (kaj ksilolo, tolueno, kiun oni eltiras. Per desalkiligo oni gajnas benzenon el la tolueno, ksilolo, kiuj pli grandkvante produktiĝas en la naftoderivaĵoj kiel benzeno.

Ankaŭ benzolo nomiĝas la kruda komercprodukto, konsistanta je ĉ. 90 % benzeno: la ceteraj 10 % estas homologoj, ia. tolueno.

Ĝiaj derivaĵoj estas gravaj materialoj en la kemia, medikamenta, farba, plasta, plantprotektanta kaj aliaj industrioj.

Ĝi estas bona solvilo, baza substanco por energioproduktado (hejtado, propulsio).