Michael Faraday
El Vikipedio
Michael FARADAY(22-a de septembro, 1791 – 25-a de aŭgusto, 1867) estis brita sciencisto (fizikisto kaj kemiisto), kiu kontribuis pri la elektromagnetismo kaj pri elektrokemio. Li ankaŭ inventis la Bunsen-bruligilon.
Li faris multe da sciencaj eksperimentoj.
En 1831 Michael Faraday malkovris ke estas generita potenciala diferenco inter la finaĵoj de elektra konduktilo kiu moviĝas orte al magneta kampo. Li konstruis la unuan elektromagnetan generatoron bazitan je tiu efiko, uzante kupran diskon rotaciantan inter la polusoj de magneto en la formo de hufofero. Ĝi produktis malgrandan kurenton.
La SI-unuo de kapacitanco estas farado, nomita laŭ li.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Efiko de Faraday pri optika polarizo
- Leĝo de Faraday pri elektrolizo
- Konstanto de Faraday pri kemio
- Leĝo de Lenz-Faraday kaj Paradokso de Faraday pri elektromagnetismo
