Reĝlando de Granda Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la historia unio inter Skotlando kaj Anglujo inter 1707 kaj 1801. Por aliaj signifoj, vidu Britio (apartigilo).
Reĝlando de Granda Britio
Origina nomo Kingdom of Great Britain
 Reĝlando Anglio
 Reĝlando Skotlando
17071801 Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando 

flago

blazono

flago blazono
historia lando • suverena ŝtatoreĝlandolando
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
230 977 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
16 345 646 (en 1801)
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Anglio Reĝlando Anglio
Reĝlando Skotlando Reĝlando Skotlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Historio
vdr

La Reĝlando de Granda Britio kreiĝis en la jaro 1707 per la efektiviĝo de la Act of Union 1707 inter la Reĝlando Anglio kaj la Reĝlando Skotlando, kiu kunfandis la du reĝlandojn al unu. La kreiĝinta ŝtato estas unu el la antaŭaj formoj de la hodiaŭa Unuiĝinta Reĝlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Act of Union 1707.

Inter la jaroj 1535 kaj 1542 la reĝlando de Anglujo jam komencis pligrandiĝi per la enigo de Kimrujo, kaj ekde la jaro 1603 Skotlando kaj Anglujo estis jam regitaj en persona unio, kaj ĉirkaŭ unu jarcenton poste ambaŭ landoj decidis kuniĝi. Ekde 1707, kiam la kuniĝa akto estis subskribita, la nova lando estis administrata de komuna registaro en la City of Westminster en Londono. Per la enkonduko de la “brita monarĥio” oni forigis la anglan kaj skotlandan monarĥiojn. Ambaŭ landopartoj ricevis sidojn en la House of Commons kaj en la House of Lords. Sed Skotlando estis reprezentata de malpli da politikistoj ol rajtigus al si la loĝantara nombro. Skotlando nur sendis 45 parlamentanojn kaj 16 lordojn.

Ekde 1714 ankaŭ ekzistis persona unio kun Hanovro.

La 1-an de januaro 1801 la Reĝlando de Granda Britio enigis Irlandon kaj sekve alinomiĝis al “Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando”.

Registaroj[redakti | redakti fonton]

Monarĥoj[redakti | redakti fonton]

Dum la ekzisto de la reĝlando Granda Britio havis la sekvajn reĝ(in)ojn:

Ofica tempo Nomo de monarĥo
17071714 Anna
17141727 Georgo la 1-a
17271760 Georgo la 2-a
17601801 Georgo la 3-a

Ĉefministroj[redakti | redakti fonton]

La ofico de la brita ĉefministro, kiu ankoraŭ ekzistas en la hodiaŭa Unuiĝinta Reĝlando, estis enkondukita en la jaro 1721.

Ofica tempo Nomo de ĉefministro
17211742 Robert Walpole
17421743 Earl of Wilmington
17571762 Duke of Newcastle
17661768 William Pitt the Elder
17701782 Lord North
17831801 William Pitt the Younger

Ĝishodiaŭaj efektoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1999, kiam la Brita ŝtato jam multe pli grandiĝis, Skotlando ne havis propran parlamenton, sed post referendumo de la skota popolo oni reestigis skotlandan parlamenton.

Unu jardekon poste, oni jam diskutis en Skotlando pri futura sendependiĝo de Unuiĝinta Reĝlando. En 2012, la skotlanda ĉefministro – tiu ofico kreiĝis la unuan fojon per la reestiĝo de la skota parlamento – planis referendumon ĝis fino de 2014, en kiu decidiĝos, ĉu la skota nacio sendependiĝos.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schottisches Unabhängigkeitsreferendum (Skota referendumo pri sendependiĝo), die tageszeitung (taz), vidite la 16-an de oktobro 2012.