Imperiismo
Imperiismo, aŭ Imperialismo estas nocio por politiko, gvidita de klopodo disvastigi influon de unu ŝtato je aliaj. Celo estas krei grandpotencon aŭ akiri dominan influon en teritorio, kiun tiu ĉi ŝtato pretendas (pro historiaj aŭ naciismaj kaŭzoj). Vidu Imperio.
Enhavo |
Historio [redakti]
Plej ofte oni konsideras kazojn de imperiismo, ĉefe kiam iu imperio klopodas etendi sian hegemonion al malproksimaj teritorioj, al alilingvaj popoloj kaj eĉ kontraŭ iamaj aŭ ieaj potencoj. Tiele laŭ historio estis elstaraj imperioj (kaj sekvaj politikoj de imperiismo), tiuj de Aleksandro la Granda kiu atingis ĝis Hindio kaj tiu de la Roma Imperio kiu konkeris ankaŭ tre etendajn teritoriojn ĉirkaŭ la Mediteraneo, sed ne nur, kaj etendis ankaŭ la proprajn kulturon kaj lingvon. Poste Islamo el la 8a jarcento etendiĝis tra tuta Nordafriko, Mezoriento kaj ankaŭ ĝis Hindio kaj same disvastigis proprajn kulturon, lingvon kaj eĉ religion[Kontrolenda lingvaĵo]. Ĝis la fino de la Mezepoko la situacio en Eŭropo ne helpis la disvastigon de novaj imperioj krom la islama.
La malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj fine de la 15a jarcento malfermis konkurencon por imperiismo en tute nove konitaj teroj kaj nun kun helpo de moderna ekonomia sistemo; tiam temis pri negoco: serĉo de krudaj materialoj, oro, kaj malkosta laborforto, kio kondukos al sklaveco, kio ne estis tute nova koncepto. La novaj imperiismoj estis la portugala (pli centrita en la komercado), la hispana (pli centrita en la kontrolado de etendaj teritorioj), la brita (pli centrita en la kontrolado de la maroj kiel ŝtupo por kontrolado de malproksimaj teritorioj) kaj aliaj kiel la franca aŭ la nederlanda. Tiu imperiismoj disvolviĝis, kuntrafiĝis kaj konfliktis dum la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj.
Tiu imperiismo bazita sur la kontrolo de la produktado kaj komerco de krudaj materialoj el landoj malproksime de Eŭropo estis nomita kiel koloniismo. Ĉefe dum la 19a jarcento tiu nova imperiismo hegemoniis en la tutmonda politiko. En apudaj mapoj oni vidas la diferencoj inter la situacio komence kaj fine de la jarcento, nome grandaj teritorioj de Afriko kaj Azio estis koloniigitaj, dum la hispana imperiismo en Sudameriko kolapsis kaj estis anstataŭata de nova ekonomia koloniismo.
Termino "imperialisto" estis origine kromnomo por favorantoj de brita imperio.
Kaŭzoj [redakti]
Ekonomiaj [redakti]
La krizo de 1873 provokis la plialtigon de la prezoj, kaj sekvan protektismon, tio estas, la protekton de la produktaro propra de ĉiu lando malpermesante aŭ malhelpante la eniron de eksterlandaj varoj per impostado. Tio kaŭzis neceson trovi novajn merkatejojn ne kontrolitajn de tiu sistemo. Aliflanke, kapitalistaj eŭropaj potendoj kiaj Britio, Nederlando kaj Francio bezonis elirigi siajn trokapitalojn kaj investas ĝin en landojn de aliaj kontinentoj pere de monpruntoj, konstruante fervojojn, havenojn ktp. Krome tiuj landoj bezonas serĉi krudajn materialojn por siaj industrioj ĉar komencis ties elĉerpon en Eŭropo. La Dua Industria Revolucio, aliflanke, bezonas novajn krudajn materialojn kiujn Eŭropo ne havas aŭhavas malmulte, kiaj arĝento, nafto, kaŭĉuko, oro, kupro ktp.
Demografiaj [redakti]
En Eŭropo, inter 1850 kaj 1914, okazis granda demografia plialtigo, eĉ duobligo, kaj pro tio en kelkaj landoj ekmalabundis la resursoj. Granda parto de la populacioj, ĉirkaŭ 40 milionoj de eŭropanoj, ne havis alian eblon sed elmigri al kolonio de sia koncerna lando ĉar ili havis sufiĉajn nek laborpostenojn nek nutraĵojn por ĉiuj.
Socia darvinismo [redakti]
Adoptata de la imperiistoj, ĉefe en Anglio, por justigi siajn agadojn. POst ekkoni la ĵusajn teoriojn de Darwin pri la evoluo de la specioj per natura selektado, asertis ke, same kiel la diversaj specioj aŭ rasoj, la plej antaŭenigataj socioj rajtas hegemonii eĉ super kaj malfavore la mal supraj aŭ malantaŭenigataj.
Sciencaj [redakti]
Ekzistis forta intereso malkovri kaj analizi novajn speciojn de animaloj kaj plantoj, koni novajn teritoriojn kaj realigi priserĉadojn ĉiutipajn. Pro tio multaj scienculoj deziras progresi, per adventuroj kaj atingante gravajn atingojn en fakoj kiaj biologio aŭ geografio.
Teknikaj-politikaj [redakti]
Kelkaj politikoj volas forgesigi saijn malvenko per akiro de novaj teritorioj. Ankaŭ navigado estis grava faktoro ĉar la vaporŝipoj, tiam kapablaj alveni pli malproskimen, bezoonas disponi el marbordajn punktojn tutmonde por provizii el karbo, kaj kiam ties setligo iĝis ŝtata, tiu ŝtato klopodis kontroli pli kaj pli da teritorio. Kie oni hegemonios politike oni kontrolos la vararojn, la ekonomian hegemonion.[2]
Militaj kaj geostrategiaj [redakti]
La periodo inter 1871 kaj 1914 estis paca inter la ĉefaj eŭropaj potencoj, la nomita Bela Epoko (Belle Époque). La disponeblo de demografia malmanko por rekrutado uzeblis en la ekstereŭropaj teritorioj, post aŭ antaŭ la kolonia ekonomia etendo de la entreprenoj kaj en la elmigrado.
La geostrategiaj kialoj estis rezulto de la konkurenco pro la kontrolo de marvojoj (necesaj haltejoj por la reproviziado de la ŝipoj) kaj de kontinentaj lokoj ŝlosilaj, kiaj la nomita kontroliga areo de Centra Azio aŭ la kolopodo ekhavi sinsekvan imperion en Afriko (la teritoria sinsekvo inter la ŝipaj sidejoj de malaj maroj).
Konsekvencoj [redakti]
Demografiaj [redakti]
Ĝenerale, la populacio suferis plialtigon pro malaltigon de la mortindico, pro la enmeto de la moderna okcidenta kuracteknikaro kaj la pluhavon de alta naskindico. Tio kaŭzis malekvilibron inter populacioj kaj resursoj, kio ankoraŭ pluestas. Tamen, en kelkaj zonoj, la indiĝena populacio suferis drastan (ĉefe dum la unua fazo de la imperiismo), kiel konsekvenco de la enmeto de nekonataj malsanoj (variolo, gripo, ktp). En aliaj lokoj, la indiĝena loĝantaro estis simple anstataŭata de eksterlandaj kolonoj.
Ekonomiaj [redakti]
La ekonomia ekspluatado de la akiritaj teritorioj necesigis la setligon de minimumaj kondiĉoj por ties disvolvigo. Oni kreis infrastrukturojn (havenoj, fervojoj) por la eksportado de agrikulturaj kaj aliaj krudaj materialoj destinitaj al la metropolo. La kolonioj iĝis havigejoj de ĉio necesa por la funkciado de la metropolaj industrioj, dum tiuj lokigis siajn produktararojn en la kolonioj. La ekonomio tradicia, bazata sur memsufiĉa aŭ multkultiva agrikulturo, estis anstataŭata de eksporta ekonomio, kiel monokultivo, kio provokis, grandmezure, la malaperon de la jarcentaj formoj produkti kaj la etendon de kultivoj kiaj kafo, kakao, kaŭĉuko aŭ teo, kio ŝanĝis la pejzaĝon.
Sociaj [redakti]
La sociaj konsekvencoj manifestiĝis en la instalado de burĝaro de komercistoj kaj funkciuloj devenaj el la metropolo kiu okupis la altajn kaj mezajn nivelojn kaj rimedojn de la kolonia strukturo. En iuj kazoj, ili asimilis determinitajn indiĝenajn grupojn ene de la sociaj pintotavoloj. Temas pri la malnovaj elitoj kaj membroj de determinitaj korpoj de la armeo aŭ la kolonia publika funkcio. En ambaŭ kazoj ties asimilado estis akompanita de profunda okcidentigo. Kiam, tuj post la procezo de senkoloniigo, oni komencas ŝpruci ŝtatojn de kolonioj, tiuj sociaj grupoj okupos gravan pozicion en la administrado kaj la registaro de la novaj landoj (ekz. Gandhi en Barato). Apud tiuj minoritatoj, la inmensa plimulto de la indiĝena loĝantaro suferis komunigitan procezon de proletarigo kiu konstituis neelĉerpebla fonto de malkosta laborforto destinita atenti la kreon de infrastrukturoj kaj al la laboro en la agrikulturo de plantejoj.
Origino kaj evoluo de la termino [redakti]
- John Atkinson Hobson uzis la terminon unuafoje en 1902 en libro nominita Imperialism. En ĉi-tiu libro, la verkisto analizis la fortojn kaj faktorojn ekonomiajn kiuj kondukas al imperiismo.
- Poste marksismaj verkistoj uzis la terminon, ĉefe Rudolf Hilferding aŭ Lenino. Kapitalista imperiismo estis fina stadio de la kapitalismo.
Bibliografio [redakti]
- Wilhelm Röpke, Impérialisme et capitalisme, 1934, [1]
- Charles Zorgbibe, L'impérialisme, PUF, 1996.
- Rosa Luxemburg, L'Accumulation du capital, contribution à l'explication économique de l'impérialisme, 1913.
- Rudolf Hilferding, Le Capital financier, 1910.
- George Lichtheim , De l'Impérialisme, Calmann-Lévy, Paris, 1972.
- Hannah Arendt, L’Impérialisme, traduko de Martine Leiris (1982) reviziita de Hélène Frappat, Le Seuil, 356), 2006 (ISBN 2-02-0798905)
Referencoj [redakti]
- ↑ S. Gertrude illin. Rhodes. London: 1933. P. 138
- ↑ Jules Ferry
